Strengelbach

komunumo de Svislando

Strengelbach estas komunumo en la distrikto Zofingo de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 4497 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Strengelbach
Blazono de Strengelbach
Reformita preĝejo de Strengelbach
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Zofingo
Koordinatoj  47° 16′ 55″ N 7° 55′ 45″ O / 47.28194 °N, 7.92917 °O / 47.28194; 7.92917 (mapo)Koordinatoj: 47° 16′ 55″ N 7° 55′ 45″ O / 47.28194 °N, 7.92917 °O / 47.28194; 7.92917 (mapo)
Nombro de loĝantoj 4497
Areo 6,03 km²
Alteco 445 m super marnivelo
Poŝtkodo 4285
Komunumkodo {{{kodo}}}
Mapo de Strengelbach
vdr

Geografio redakti

Strengelbach situas okcidente de la rivero Wigger, kiu formas la limon inter la komunumo kaj la distriktĉefurbo Zofingo, al kies aglomeraĵo ĝi apartenas kaj kun kiu ĝi praktike komplete kunkreskis.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 6,03 km², de kiuj 2,58 km² estas kovritaj de arbaro kaj 1,38 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas en la arbaro Dörfliwald sur alteco de 530 m s.m., dum la plej malalta punkto troviĝas sur alteco de 419 m s.m. ĉe la bordo de la rivero Wigger.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Strengelbach limas en nordokcidento al Rothrist, en nordoriento al Oftringen, en oriento al Zofingo, en sudo al Brittnau, kaj en okcidento al Vordemwald.

Trafiko redakti

Strengelbach estas konektita per lokaj buslinioj, kiujn funkciigas la Svisaj Federaciaj Fervojoj kun Zofingo kaj tiel bone konektita al la publika trafikreto.

La komunumo situas ĉe la kantona ĉefvojo de Zofingo al Langenthal. Tra la komunumo pasas de nordo al sudo la svisa aŭtovojo A2 paralele al la rivero Wigger. La plej proksimaj alveturejoj al la aŭtovojo troviĝas norde en Oftringen kaj sude en Reiden en distanco de malmultaj kilometroj.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Strengelbach datiĝas el la jaro 1263 kiel Strangilbah.

En mezepoko Strengelbach estis posedaĵo de Grafoj de Frohburg kaj apartenis al la voktejo Arburgo, kiun la Froburgoj en la jaro 1299 vendis al la Habsburgoj. Per la konkero de Argovio fare de la Svisa Ĵurkomunumo, Strengelbach falis sub berna servuteco. Kiam en la jaro 1798 okaze de la Helveta Revolucio francaj trupoj liberigis Argovion, Strengelbach apartenis unue ĝis la fino de la Helveta Respubliko al la distrikto Langenthal en la Kantono Berno. Per la restaŭracio la komunumo estis atribuita al la distrikto Zofingo de la nove fondita Kantono Argovio.

Bildaro redakti

Eksteraj ligiloj redakti