La Stria melanerpo Melanerpes striatus estas mezgranda melanerpo, tio estas birdo de la familio de Pegedoj, kiu loĝas nur en la insulo de Hispaniolo kaj pro tio estas endemismo de tiu Kariba insulo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Stria melanerpo
Stria melanerpo
Stria melanerpo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pegoformaj Piciformes
Familio: Pegedoj Picidae
Genro: Melanerpes
Specio: M. striatus
Melanerpes striatus
(Statius Muller, 1776)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La plej karaktera eco estas, ke ties dorso estas kovrita de flavaj kaj nigraj strioj, kio nomigas la specion. La maskloj havas ruĝan larĝan strion el la frunto al la kolo, dum ĉe inoj la ruĝa strio etendiĝas nur el la nuko al la kolo, do estas simila kazo al tiu de la Glanpego. La suba vostobazo estas brilruĝa dum la vosto mem estas nigra. La pugo kaj la vizaĝo estas olivgriza kaj la beko malhelgriza. La okulirizo estas oranĝa.

Malkiel plej parto de pegedoj la Stria melanerpo estas sociema specio kiu profitas avantaĝon havi grandan nombron de individuaj plenkreskuloj en la kolonio por protekti nestaron aŭ nestarbon. Kaj ankaŭ tiu kutimaro estas simila al tiu de la Glanpego.

Ties habitato, kiu estas limigita al la ŝtatoj kiuj kovras la insulon, nome Haitio kaj la Domingo, etendiĝas el la marbordoj, al la dezertoj kaj la montaroj de la insulo.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti