Novzelandaj papagoj

(Alidirektita el Strigopoideaj)

La novzelandaj papagoj (Strigopoidea)[1] estas superfamilio de la ordo papagoformaj. Ĝi enhavas du vivantajn genrojn Nestor (keoj kaj kakoj) kaj Strigops (kakapo), kaj supozeble kelkajn fosiliajn genrojn: Nelepsittacus,[2][3] kaj verŝajne ankaŭ Heracles.[4] La genro Nestor enhavas keojn, kakojn kaj formortintajn Norfolk-insulajn kakojn kaj Chatham-insulajn kakojn.[5][6] La genro Strigops nur enhavas la solan specion, la ikonan kakapon.[5]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Novzelandaj papagoj
Troveblo de fosilioj: Ekde frua Mioceno
Novzelandaj kakoj, nordinsula subspecio (Nestor meridionalis septentrionalis) en Aŭklanda Zoo, Aŭklando, Novzelando
Novzelandaj kakoj, nordinsula subspecio
(Nestor meridionalis septentrionalis)
en Aŭklanda Zoo, Aŭklando, Novzelando
Biologia klasado
Regno: Animalia
Filumo: Chordata
Klaso: Aves
Ordo: Psittaciformes
Superfamilio: Strigopoidea
Genroj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Distribución actual de las especies vivas, y distribución de las especies extintas.[17]

Ĉiuj konataj specioj de Strigopoidea estas endemiaj en Novzelando. Formortinta genro Nelepsittacus estis endemia en Norda kaj Suda insuloj de Novzelando, kaj formortintaj membroj de genro Nestor troveblis sur apudaj malgrandaj insuloj: responde, Chatham-insula kako sur la Chatham-insulo kaj la Norfolk-insula kako sur la Norfolk-insulo kaj apuda eĉ pli eta Filip-insulo.

La genro Nelepsittacus formortis antaŭ ĉ. 16 jarmillionoj, sed ambaŭ formortintaj specioj de kako formortis jam en modernaj tempoj.[6][7] Ĉiuj travivantaj specioj, kaj la kako, kaj la keo, kaj la kakapo, estas vundeblaj aŭ, kiel en la okazo de kakapo, kritike endanĝeritaj.[8][9][10] La formortoj kaj preskaŭ-formortoj de la novzelandaj papagoj okazis pro eŭropa koloniigo de Novzelando, aparte pro kunportitaj invadaj specioj kiel la porko kaj la vulpoposumo, kiuj facile detruas nestojn kaj manĝas ovojn de la surter-nestaj birdoj, sed ankaŭ pro ĉasado, detruo de habitato kaj enkonduko de vespoj.[11][12][13]

La superfamilio supozeble dispartiĝis de aliaj papagoj antaŭ ĉ. 82 jarmilionoj kiam Novzelando dispartiĝis de Gondvano, kaj prauloj de genroj Nestor kaj Strigops disiĝis antaŭ inter 60 kaj 80 jarmilionoj.[14][15]

Referencoj redakti

  1. Bonaparte, C.L. (1850), Conspectus Generum Avium, E.J. Brill, Leyden.
  2. (2008) Systematics and Taxonomy of Australian Birds. Canberra: CSIRO Publishing. ISBN 978-0-643-06511-6.
  3. (2011) “An early Miocene diversity of parrots (Aves, Strigopidae, Nestorinae) from New Zealand”, Journal of Vertebrate Paleontology 31 (5), p. 1102–16. doi:10.1080/02724634.2011.595857. 
  4. (2019) “Evidence for a giant parrot from the early Miocene of New Zealand”, Biology Letters 15 (8). doi:10.1098/rsbl.2019.0467. 
  5. 5,0 5,1 Forshaw, Joseph M.. (1981) Parrots of the World. David & Charles, Newton Abbot, London. ISBN 0-7153-7698-5.
  6. 6,0 6,1 Millener, P. R. (1999). “The history of the Chatham Islands’ bird fauna of the last 7000 years – a chronicle of change and extinction. Proceedings of the 4th International meeting of the Society of Avian Paleontology and Evolution (Washington, D.C., June 1996).”, Smithsonian Contributions to Paleobiology 89, p. 85–109. 
  7. BirdLife International (2008). “Nestor productus”, IUCN Red List of Threatened Species 2008. Alirita 24 December 2008.. 
  8. BirdLife International (2008). “Strigops habroptila”, IUCN Red List of Threatened Species 2008. Alirita 24 December 2008.. 
  9. BirdLife International (2008). “Nestor meridionalis”, IUCN Red List of Threatened Species 2008. Alirita 24 December 2008.. 
  10. BirdLife International (2008). “Nestor notabilis”, IUCN Red List of Threatened Species 2008. Alirita 24 December 2008.. 
  11. Threats to Kākāpō. Department of Conservation Te Papa Atawbai. Alirita 2008-12-31. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-04-04. Alirita 2021-08-17.
  12. Threats to Kākā. Department of Conservation Te Papa Atawbai. Alirita 2008-12-31. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-12-31. Alirita 2020-01-02.
  13. Threats to Kea. Department of Conservation Te Papa Atawbai. Alirita 2008-12-31. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-10-03. Alirita 2020-01-02.
  14. (2008) “A Multilocus Molecular Phylogeny of the Parrots (Psittaciformes): Support for a Gondwanan Origin during the Cretaceous”, Mol Biol Evol 25 (10), p. 2141–2156. doi:10.1093/molbev/msn160. 
  15. (2003) “Evolution of New Zealand Parrots”, NZ Science Teacher 103.