Striko de La Kanada

La Striko de La Kanada estis grava striko iniciatita en la elektra entrepreno Riegos y Fuerzas del Ebro, apartenanta al Barcelona Traction, Light and Power Company, limited, plej konata kiel La Canadiense (La Kanada).[1] Ĝi komenciĝis la 5an de februaro 1919 en Barcelono, Katalunio, Hispanio, laŭlonge de 44 tagoj dum kiuj oni paralizigis la urbon kaj ĉirkaŭ 70% el la tuta kataluna industrio per striko kiu iĝis historia.

La striko konstituis grandan sukceson de la hispana laborista movado kaj de la sindikato Confederación Nacional del Trabajo (CNT) partikulare ĉar oni sukcesis atingi jenon: salajraj plialtigoj, la reakcepto de maldungitaj laboristoj, la liberigo de miloj da arestitoj dum la striko kaj labortago de ok horoj, kio faris Hispanion la unua lando en kiu oni deklaris leĝe tiun postulon de la laborista movado. Post tio la CNT iĝis unu el la sociaj fortoj plej gravaj de Katalunio kaj de Hispanio.

Notoj redakti

  1. Ĝi estis tiel nomita ĉar la ĉefa posedanto de la entrepreno estis la Canadian Bank of Commerce of Toronto. Laŭvorte La Canadiense estus tradukebla hispanen kiel La Kanadanino, ĉar entrepreno en la hispana estas ina vorto, dum laŭsence La Kanadano estus iom pli for ol la komprenata hispanlingva bildo. Tiel la solvo La Kanada, ĉar fakte ne temas pri vera ano aŭ homo estus ambaŭflanke kontentiga.

Bibliografio redakti

  • Balcells, Alberto (1965). El sindicalismo en Barcelona (1916-1923). Barcelona: Nova Terra.
  • Bar, Antonio (1981). La C.N.T. en los años rojos. Madrid: Akal/Universitaria. ISBN 84-7339-577-8.
  • Brenan, Gerald (1962). El laberinto español. Antecedentes sociales y políticos de la guerra civil. París: Ruedo Ibérico.
  • Buenacasa, Manuel (1977). El movimiento obrero español 1886-1926. Historia y crítica. Madrid: Júcar. ISBN 84-334-5510-9.
  • Carr, Raymond (1970). España 1808-1939. Barcelona: Ariel.
  • Gómez Casas, Juan (1977). Historia del anarcosindicalismo en España. Madrid: Aguilera. ISBN 84-7005-191-1.
  • Meaker, Gerald H. (1978). La izquierda revolucionaria en España. 1914-1923. Barcelona: Ariel. ISBN 84-344-2491-6.
  • Peirats, José (1971). La CNT en la revolución española. París: El Ruedo Ibérico.