Strikoj de Lublin (pole: Strajki lubelskie 1980 (Lublinaj strikoj 1980), Lubelski Lipiec (Lublina Julio), Świdnicki Lipiec (Julio de Świdnik)) – la unuaj strikoj en Lublin kaj Świdnik komencantaj la eraon de Solidareco.

Historio redakti

 
Monumento de Lublin julio en Lublin

La strikoj komenciĝis en la Aviada Fabriko (Państwowe Zakłady Lotnicze en Świdnik) ĉe la Fako de Mekanika Prilaboro la 8-an de julio 1980 kaj ilia senpera kaŭzo estis prezaltigo de nutraĵo. La laboristoj estis malkontentaj ankaŭ pri labor-kondiĉoj kaj ekzisto de privilegiitaj grupoj. Partoprenantoj de tiuj eventoj rememoras, ke la turnopunkto estis tio, ke la homoj ĉesis timi. Inter la postuloj estis likvido de privilegioj por regantoj. La striko daŭris ĝis la 11-a de julio, kiam "haltiga komitato" subskribis interkonsentojn.

Tiutempe ondo de strikoj atingis aliajn entreprenejojn:

  • Trafikil-Fabriko (Wytwórnia Sprzętu Komunikacyjnego) en Świdnik,
  • Polmozbyt Lublin en Lublin,
  • Fabriko de Agrikulturaj Maŝinoj (Fabryka Maszyn Rolniczych „Agromet”) en Lublin,
  • Lublinaj riparejoj de Aŭtomobiloj (Lubelskie Zakłady Naprawy Samochodów) en Lublin,
  • Ripar-Produktejo de Mekanikigo de Agrikulturo (Zakład Naprawczo-Produkcyjny Mechanizacji Rolnictwa) en Lublin,
  • Fabriko de kamionoj (Fabryka Samochodów Ciężarowych) en Lublin,
  • Azotejoj Puławy (Zakłady Azotowe Puławy) en Puławy,
  • Minejo de Karbo (KWK Bogdanka) en Bogdanka (proksime al Łęczna,
  • Fabriko de Rullagroj (Fabryka Łożysk Tocznych) en Kraśnik,
  • Polaj Ŝtataj Fervojoj (Polskie Koleje Państwowe) en Lublin,
  • Urba Entrepreno de Trafiko (Miejskie Przedsiębiorstwo Komunikacji) en Lublin

Dume en la loka gazetaro estis neniu vorto pri la strikoj, kvankam de la 9-a de julio Radio Libera Eŭropo disaŭdigis informojn pri la strikoj kaj la 18-an de julio protestis jam pli ol 70 produktejoj. Precipe la fervoja striko estis tre damaĝa por la regopovoj kaj la urbo ege sentis la strikon de trafikistoj de la 18-a de julio. Ĝis la 20-a de julio oni subskribis interkonsentojn inter unuopaj produktejoj kaj la registara flanko, en kiuj oni promesis salajran altigon. Pro la strikoj praktike ne okazis la plej granda komunista festo de la 22-a de julio en Pola Popola Respubliko – datreveno de Julia Manifesto – Manifesto de PKWN (Pola Komitato de Nacia Liberigo) La strikoj de Lublin estis signalo por la Strikoj en la Pola Marbordo. La urbo montris forton de la protesto kaj iniciatemon de strikantoj.

Bibliografio redakti

  • Marcin Dąbrowski. Lubelski lipiec 1980, Zarząd Regionu Środkowowschodniego NSZZ Solidarność, Lublin 2000
  • "Solidarność" Uniwersytetu Marii Curie-Skłodowskiej 1980-2005, Lublin 2005, p. 248, ISBN 83-919699-2-4
  • Piotr Paweł Gach (redaktoro), Stąd ruszyła lawina... (De tie ekis lavango...). Region Środkowowschodni NSZZ "Solidarność" 1980-1989, Norbertinum. Lublin 2006, p. 532, ISBN 83-7222-250-9
  • Józef Szaniawski, Powstanie "Solidarności" - lipiec 1980 (Ekesto de "Solidareco" - julio 1980), en "Nasz Dziennik", 7-a de julio 2010, p. 16
  • Instituto pri Nacia Memoro, Zaczęło się w lipcu. "Solidarność" w Regionie Środkowo-Wschodnim 1980-1989 (Komenciĝis en julio. Solidareco en Mez-Orienta Regiono 1980-1989), Lublin 2010, p. 136

Eksteraj ligiloj redakti