Perua mevo

(Alidirektita el Strivosta mevo)

La Belĉera mevo, Perua mevoStrivosta mevo, Larus belcheri, estas tre granda mevo, tio estas birdo de la familio de Laredoj kaj ordo de Karadrioformaj, kiu vivas en Sudameriko, ĉefe en Peruo -kie estas la plej ofta mevo- kaj de tie unu devenas el ties nomoj, kaj ankaŭ en suda Ekvadoro kaj norda Ĉilio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Perua mevo


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Laredoj Laridae
Genro: Larus Larus
Specio: Perua mevo 'Larus pacificus'
Nicholas Aylward Vigors 1829
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

Temas pri granda birdo 47 ĝis 51 cm longa, blankanigra mevo. La specio havas kiel multaj aliaj mevoj blankajn kapon, kolon, bruston, ventron, pugon kaj voston kaj nigrajn dorson kaj flugilojn kun blanka malantaŭa bordo. La blanka vosto havas larĝan antaŭfinan nigran strion. La kruroj estas flavaj kaj same la beko, kiel ĉe multaj aliaj mevoj, sed en tiu ĉi havas ruĝan pinton kaj nigran antaŭpintan ringon. La blanka kapo vintre malheliĝas kaj preskaŭ nigriĝas, sed restas blanka okulringo.

Junuloj estas pli brunaj kaj apenaŭ havas ruĝon ĉe bekopinto sed ja multe da nigro.

La specio povas esti konfuzata kun simila Dominika mevo, L. dominicanus, sed tiu estas pli granda kun tute blanka vosto kaj iom da blanko en flugilpintoj kaj ne havas dukoloran bekopinton.

Aliaj redakti

Ili manĝas ovojn kaj idoj de aliaj birdoj kaj ankaŭ fiŝojn, krustulojn kaj aliajn etajn marbestojn.

La nomo de tiu specio rememoras la britan eksploriston Sir Edward Belcher.

Eksteraj ligiloj redakti