StrudeloStrudlo (Germane: Strudel [ˈʃtʁuːdəl]) estas tipo de kunrulita bakaĵo kun farĉaĵo, kiu estas kutime dolĉa. Ĝi fariĝis populara en la 18a jarcento tra la Habsburga Imperio. Strudelo estas plej ofte asociata kun aŭstra kuirarto sed estas ankaŭ tradicia bakaĵo en la tuta areo de la eksa Aŭstrio-hungara Imperio.

Strudel festo en Hungario

La plej malnovaj receptoj por strudeloj (por krema kaj napa) estas de 1696, en manskribita kuirlibro ĉe la Viena Urba Biblioteko (Wiener Stadtbibliothek).[1] La bakaĵo devenas de similaj proksimorientaj bakaĵoj (vidu baklavon kaj turkan kuirarton).[2]

Etimologio redakti

Strudelo estas originale germana vorto, Strudel, kiu en la mezaltgermana lingvo laŭvorte signifas "kirlo".[3][4][5]

En Hungario, ĝi estas konata kiel rétes, en Kroatio kiel štrudel, štrudlasavijač, en Bosnio kaj Herzegovino kaj Serbio kiel štrudlasavijač, en Slovenio kiel štrudeljzavitek, en Ĉeĥio kiel závinštrůdl, en Pollando kaj Rumanio kiel ștrudel kaj en Slovakio kiel štrúdľzávin.[6]

La bakaĵo redakti

La plej konataj strudeloj estas poma (Apfelstrudel en la germana) kaj kazea (Topfenstrudel en la germana, laŭ la aŭstrogermana vorto Topfen), sekve lakto-krema strudelo (Millirahmstrudel, Milchrahmstrudel). Aldone estas popularaj amara kaj dolĉa ĉeriza, nuksofarĉita (Nussstrudel), abrikota, pruna, papavsema (Mohnstrudel) kaj sekvinbera strudeloj.[7] Estas ankaŭ maldolĉaj strudeloj kiel spinaca, brasika, kukurba kaj saŭrkraŭta kaj tiuj farĉitaj kun viandaĵoj, kiel Lungenstrudel (pulma).[8]

Tradiciaj hungaraj, aŭstraj kaj ĉeĥaj pastofolioj por strudeloj malsamas ol alie, kie oni kutime uzas foliigitan paston. La tradicia strudelpasto estas tre elasta. Ĝi enhavas farunon altglutenan, akvon, oleon kaj salon, sen aldona sukero.[9] La pasto estas knedita forte, ripozita kaj sekve elrulata kaj mane streĉata maldikege, helpe de tuko aŭ oleopapero.[10][11] Puristoj asertas ke la elrulita pasto estu sufiĉe maldika por legi ĵurnalon sub ĝi. Legendo eĉ asertis ke perfektema ĉefkuiristo de la aŭstra Imperiestro dekretis ke estu eble legi amleteron sub ĝi. La maldika pasto estas etendata sur tuko kaj la selektita farĉaĵo ŝmirata sur ĝi. Pasto kaj farĉaĵo estas rulataj helpe de la tuko kaj la strudelo bakata en forno.

Referencoj redakti

  1. N.N.: Koch Puech.
  2. Friederich Kunz: Die Strudelfamilie - eine Wiener Mehlspeisendynastie mit orientalisch-europäischem Stammbaum, in "backwaren aktuell", 2/11. Arkivita el la originalo je 2012-07-22. Alirita 2015-11-13.
  3. Oxford English Dictionary, second edition. 1989.
  4. From Old High German stredan "to bubble, boil, whirl, eddy", according to etymonline.
  5. Seebold, Elmar. 1999.
  6. Bedrunka -> Recepty - záviny. unas.cz. Arkivita el la originalo je 2003-05-03. Alirita 2015-11-13. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2003-05-03. Alirita 2015-11-13.
  7. June Meyers Authentic Hungarian Heirloom Recipes Cookbook
  8. Gundel, Karoly. (1992) Gundel's Hungarian cookbook. Budapest: Corvina, p. 127. ISBN 963-13-3600-X. OCLC 32227400.
  9. Real Homemade Strudel Dough. gatewayno.com.
  10. Rita Amend. German Apple Strudel Recipe - Apfelstrudel - A Delicious German Dessert. GermanyInsiderFacts.
  11. Cloake, Felicity, "How to cook the perfect apple strudel", The Guardian, 17a de Marto 2011. Kontrolita 4a de Januaro 2015.