Studa Renkontiĝo de Iniciatema Generacio

StRIGo (Studa Renkontiĝo de Iniciatema Generacio) - estis ĉefa aranĝo de Esperanto-klubo MASI. La renkontiĝo okazis ekde 1995 ĝis 2004. Ĉiu StRIGo havis sian temon, ĉirkaŭ kiu estis konstruita la programo.

La unua StRIGo (tiam Smolenska Trejna Renkontiĝo de Iniciatema Generacio) okazis en Smolensko kiel iniciato de MASI kaj tiam aktive kunlaboranta kun ĝi Dmitrij Oŝĉepkov (kun lia edzino Marina). Ĉefa ideo estis, ke kunvenas homoj, kiuj instruas unu la alian pri tio, kion mem scias/scipovas. Tiam partoprenis ĉirkaŭ 40 esperantistoj.

Tio estis granda eksperimento. Ĝi estis novtipa E-aranĝo. Funkciis StRIGaj leĝoj: NEPRA PARTOPRENO (tra la tuta labortago en la programeroj), TAGORDO (matena vekiĝo ĝustatempa; nemalfruiĝo al la aranĝoj), LINGVA DISCIPLINO (sia por ĉiu lingva kategorio), ETIKO (la seka leĝo, neblasfemado kaj toleremo). Dum kelkaj jaroj dum la aranĝo okazadis seriozaj psikologiaj kaj team-konstruaj trejnadoj kun psikologo el Ivanovo (nun loĝanta en Moskvo) Sergeo Vasiljev.

Ĉefa motoro kaj ideologo de ĉiuj StRIGoj (samkiel de MASI entute) ĉiam estis Irina Gonĉarova, dank'al kiu la aranĝo furoris dum 10 jaroj da sia ekzisto.

Listo de StRIGoj redakti

jaro loko temo
1995 Smolensko (sen temo)
1996 Ĉeboksaro Teatro
1997 Jaroslavlo Ĵurnalistiko
1998 Puŝĉino (Moskva regiono) Viro kaj virino: du seksoj - du mondoj
1999 Kostroma Partnereco: de devoj al libereco
2000 Ivanovo Kluba vivo: aliĝu kaj ekmiru
2001 Vladimir Homo kaj lingvoj: ajnaj, krom etnaj
2002 Jelec (Lipecka regiono) La nigra kaj la blanka: kontrastoj kaj interdependeco
2003 Bogorodick (Tula regiono) Pedagogiaj ludoj
2004 Niĵnij Novgorod Nirvano

Statistiko de StRIGo-10 redakti

Niĵnij Novgorod 04-08.11.2004

Eksteraj ligiloj redakti

StRIGo-10[rompita ligilo]