Studebaker estis usona ĉareg- kaj aŭtomobilprodukta entrepreno, ekzistanta de 1852 ĝis 1966.

Studebaker
aŭtomobilo-faranta firmao • negoco vd
Dum 1852 - 1967
Sidejo South Bend
Lando Usono
Agokampo kamiono
filiaj kompanioj Pierce-Arrow vd
vdr

Henry Studebaker malfermis kun sia frato en 1852 forĝistan kaj ĉaregfabrikan uzinon en South Bend. Post kiam en 1858 ankaŭ John Mohler Studebaker aliĝis al la fratoj, la entrepreno liveris ĉaregojn al la evolu-agrikultura mezokcidenta parto de Usono. Dum la usona enlanda milito, la entrepreno ricevis grandajn ŝtatajn mendojn kaj tiel la entrepreno registriĝis en 1868 kiel Studebaker Brothers Manufacturing Company. Tiam aliĝis nova frato, Peter Everst Studebaker, dum la kvina frato Jacob Franklin Studebaker aliĝis en 1870 kaj li fondis filion en St. Joseph (Missouri), kie li helpis ekipadon de novaj setlantoj.

La entrepreno produktis pli ol 750.000 ĉaregojn dum sia ekzisto.

La Studebaker-fratoj komencis eksperimentojn, evoluigojn en 1897 pri aŭtomobiloj. La firmao produktis en 1902 jam elektrajn aŭtomobilojn, en 1904 benzinmotorajn veturilojn. La Studebaker Corporation (ekde 1911) unuiĝis en 1954 kun Packard Motor Car Company. La entrepreno ĉesigis la produktadon en 1963 (Usono) kaj 1966 (Kanado).

Vidu ankaŭ redakti