Studenta Komitato de Solidareco

Studenta Komitato de Solidareco (SKS) - opozicia grupo kreita en Krakovo de la studentoj de Jagelona Universitato. Senpera kaŭzo de la ekesto de SKS estis morto de Stanisław Pyjas, kies korpon oni trovis la 7-an de majo 1977 en trapasejo ĉe la strato Szewska 7 en Krakovo.

Studenta Komitato de Solidareco
studenta organizaĵo
Komenco 1977 vd
Lando(j) Pollando vd
vdr

Historio redakti

La enterigo de Pyjas fariĝis manifestacio. Tra stratoj de Krakovo de la strato Szewska ĝis Vavelo trairis tiel nomata "Nigra Marŝo". Apud Vavelo oni relegis deklaron informantan pri fondiĝo de la Studenta Komitato de Solidareco, kies celo estis i.a. informado pri ĉiaj perfortoj flanke de Sekureca Servo.

SKS gajnis apogon de krakovaj altlernejoj. Ĝi organizis instruajn tendarojn dum ferioj, lekciojn pri malpermesitaj en Pola Popola Respubliko temoj, politikajn polemikojn pri situacio en la lando, kunkreis Societon de Scienca Kursaro.

Aŭtune 1977 similaj Studentaj Komitatoj de Solidareco fondiĝis en aliaj urboj: Varsovio, Gdańsk, Poznań, Vroclavo (la 14-an de decembro) kaj (printempe 1978) en Szczecin. SKS-ojn kreis kutime studentoj ligitaj kun Komitato por Defendo de Laboristoj kaj aktivis ĉefe en universitataj medioj, sed ne nur. Laŭ ebloj oni apogis laboristajn mediojn. Aŭtune 1980 studentoj estis en la Ŝipfarejo de Gdańsk apogante strikantajn laboristojn. En Krakovo ili kreis Interfakan Fondan Komitaton de Solidareco. Naturmaniere la agado de SKS-oj kondukis al kreo de Sendependa Asocio de Studentoj. Post aŭgusto 1980 SKS-oj spontane aliformiĝis je fondaj komitatoj de la nova asocio kaj post ĝia formigo ĉesis ekzisti. Inter ties aktivuloj ektroviĝis interalie konataj pli poste Ludwik Dorn kaj Bronisław Wildstein.

Studentaj Komitatoj de Solidareco estis la unua tiuspeca organizaĵo en Eŭropo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • Stowarzyszenie Maj'77 Asocio Majo 77
  • Michael H. Bernhard, "The origins of democratization in Poland: workers, intellectuals, and oppositional politics, 1976-1980", Columbia University Press, 1993, p. 143, [1]