Studenta korporacio

Studenta korporacio estas ligo de studentoj ekestinta en Germanio fine de la 18-a jarcento.

Ideo kaj fono redakti

La (pli postaj) studentaj korporacioj transprenis elementojn de la malnovaj samlandanaj ligoj de la 18-a jarcento (multkoloraj komponantoj de vestaĵo kiel antaŭuloj de la korporaciaj uniformoj kaj nomoj, kiuj indikas la hejmregionon de la membroj) same kiel de la studentordenoj (deviga, konspira membreco, skribaj kaj grafikaj sekretaj signoj kiel ekkoniloj), enkondukis tamen kiel novigo la ideojn de la germana ideismo rilate la formadon de personeco kaj fortigon de karaktero, kiuj estis fiksitaj per skribe formulitaj normoj por la studentoj de universitato. La ekeston de la studentaj korporacioj markas la formado de Senioren-Convent-oj (komisiono de la korporaciestroj) kaj de konstitucioj kaj statutoj ĉe la plejmultaj germanaj universitatoj en la unua duono de la 19-a jarcento. Antaŭe ekzistintaj studentaj ligoj ne transdaŭris ĉi tiun evoluon, tiel ke la korporacioj per tio estas la plej frua formo de studenta ligo laŭ nuntempa senco. Je ĉiu klasika germana universitato tiaj studentaj korporacioj eĉ nun ekzistas kaj savas la tradiciojn.[1].

Vidu ankaŭ redakti

Fontoj redakti

  1. Erich Bauer: Schimmerbuch für junge Corpsstudenten, kvara eldono, (nekonata presloko) 1971, p. 7 ss

Eksteraj ligiloj redakti