La Studio Miraval estis sonregistrejo troviĝanta en Correns, Francio (departemento Var), en la Kastelo de Miraval.

Historio redakti

 
Jacques Loussier en 2004.

La studio estis kreita de la ĵaza pianisto Jacques Loussier, kiu aĉetis la kastelon, kun la soninĝeniero Patrice Quef en 1977. Loussier unue uzis ĝin por sia propra uzado[1][2], kaj poste ludonis ĝin al multaj famaj artistoj, ekz. Maxime Le Forestier, Pink Floyd, The Cure, Ange, AC/DC, Indochine, Chris Rea, The Cranberries, Sting, Judas Priest.
Jacques Loussier vendis la kastelon al la unsona komercisto Tom Bove en 1998. La uzado de la studio pludaŭris, kun artistoj kiel Muse, Rammstein kaj Courtney Love.
En 2011, post kiam ili luprenis la kastelon plurfoje por iliaj ferioj dum tri jaroj, la aktora paro Angelina Jolie kaj Brad Pitt aĉetis ĝin por 35 milionoj da eŭroj[3]. De tiam la studio ne plu estas uzata.

Aparataro redakti

Miraval estis hejma studio, sammaniere de la Studio de Hérouville. Ĝia surfaco estis 300 kvadrataj metroj granda.
La kastelo estas ĉirkaŭata de bieno kiu kovris areon de 600 hektaroj, kies 30 da vinberujoj.

Referencoj redakti