Studioj Rockfield (angle Rockfield Studios), apud Monmouth en Kimrio kaj tuj ekster la vilaĝo de Rockfield, Monmouthshire estas tie, kie kelkaj el la plej sukcesaj registraĵoj de Brita Rok-muziko estis faritaj.[1]

Studioj Rockfield
sonregistrejo vd
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
Fondintoj Charles Ward vd
Lando Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
TTT Oficiala retejo
vdr
La enirejo al la studioj

Historio redakti

La studioj estis fonditaj fare de la fratoj Kingsley kaj Charles Ward[1] en 1963, transformante sian ekzistantan farmodomon.[2] En 1965, ili fariĝis la plej unua loĝeja studio en la mondo, ekipita por ke muzik-grupoj povu veni kaj resti en paca kampara ĉirkaŭaĵo por registri. Ili havas du studiojn, "the Coach House" kaj " the Quadrangle" kiuj ambaŭ estas ekipitaj por cifereca kaj analoga registraĵoj.

La unua granda ŝlagro registrita en la studioj estis "I Hear You Knocking" de Dave Edmunds en 1970. Sekvante tiun sukceson, la studioj estis uzataj en la fruaj 1970-aj jaroj por registri sep albumojn de Budgie, plurajn de Hawkwind, unu fare de Hobo, la duan soloan albumon de Peter Hammill, Chameleon in the Shadow of the Night en 1973, la unuopan ŝlagron de Ace, "How Long?" en 1974, kaj albumon de Queen, Sheer Heart Attack. En Aŭgusto 1975, Queen revenis al Rockfield por ekregistri la albumon A Night at the Opera, inkluzive de "Bohemian Rhapsody". Motörhead faris siajn unuajn registraĵojn en la studioj en 1975 kaj estis, mallonge, kontraktigitaj de la diskfirmao Rockfield record.[2]

Dum 12-monata periodo en 1996-1997, sesioj en Rockfield rezultigis kvin unuarangajn albumojn en Unuiĝinta Reĝlando, fare de Oasis, Black Grape, The Charlatans kaj Boo Radleys.

Studio "the Coach House" redakti

Studio "The Coach House" estis konstruita en 1968 kaj baziĝas ĉirkaŭ eksmodaj mikrofonaj amplifiloj kaj egaligiloj. La ĉefa registra konzolo estas NEVE 8128 enlinia pupitro kun ekstera inkludanta Neve 1060 mikrofonajn amplifikilojn, Rosser mikrofonajn amplifilojn, API 550 egaligilojn kaj Urei 1060 kompresilojn.

Ĉi tiu viva areo estas speciale dezajnita por muzikgrupoj registrantaj kun emfazo pri apartigo kaj natura akustiko. Ĝi konsistas el la viva registra areo kun Yamaha koncertpiano, 1 masonita drumĉambro, 1 akustike variebla dua drumĉambro kaj 2 izolaj budoj.

Artistoj kiuj registris en The Coach House inkluzivas Oasis, Bullet For My Valentine kaj Simple Minds.

Studio "the Quadrangle" redakti

Studio "the Quadrangle" estis konstruita en 1973 kaj estas fama pro registrado de Bohemian Rhapsody de Queen. La ĉefa registra konzolo estas MCI 500 serio enlinia pupitro kun ekstera inkludanta Neve 1060 mikrofonajn amplifilojn, Rosser mikrofonajn amplifilojn, API 550 egaligilojn kaj Urei 1060 kompresilojn.

Ĉi tiu viva areo de studio the quadrangle estas ankaŭ speciale dezajnita por registri vivajn muzikgrupojn. Ĝi konsistas el la viva registra areo kun sia Bosendorfer koncertpiano, 2 grandaj varieblaj akustikaj drumĉambroj kaj 3 izolaj budoj kune kun sia 6m x 7m centra konzolĉambro.

Artistoj kiuj registris en the Quadrangle inkluzivas the Manic Street Preachers, Robert Plant kaj Coldplay.

Listo de artistoj redakti

1960-aj jaroj redakti

1970-aj jaroj redakti

1980-aj jaroj redakti

1990-aj jaroj redakti

2000-aj jaroj redakti

2010-aj jaroj redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 "Zep singer returns to solo roots", BBC News, 2006-05-20.
  2. 2,0 2,1 2,2 Jeff Collins, Rock Legends At Rockfield, 2007, ISBN 978-0-7083-2097-6
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 3,5 Record Production Article

Eksteraj ligiloj redakti


Koordinatoj: 51° 49′ 30″ N 2° 44′ 53″ U / 51.82500 °N, 2.74806 °U / 51.82500; -2.74806 (mapo)