Stukisto estas faklaboristo pri la uzo de gipso, pri brikmasonado, stukoj, faro de pendaj plafonoj aŭ starigo de antaŭpreparitaj septoj el seka gipsaĵo. Ĝi laboras sola aŭ en skipo sur konstruejoj por novaj, renovigaj aŭ riparaj konstrulaboroj. Se ĝi laboras en malgranda entrepreno, la stukisto plejofte faras ĉiujn laborojn de sia metio. Ĝi miksas la gipson en trogo kaj almetas ĝin mane aŭ mekanike.

Stukisto
Laboranta gipsisto
Laborsektoro(j) : Konstruado
Instruo : teknika lernejo
Najbara(j) metio(j) : stafisto, brikmasonisto, platstukisto, plafonisto
vdr

Multaj entreprenoj plilarĝigas siajn kapablojn, konstruante septojn el iu ajn materialo : metalo, ligno, plasto... Starigo de pordframoj, farbado, termikizolaj kaj sonizolaj laboroj estas naturaj aldonaj kapabloj al la bazaj kapabloj de gipsadentreprenoj.

Ekzistas derivitaj aŭ komplementaj metioj :

  • Stukisto-brikmasonisto, kiu konstruas septojn el brikoj, kaj etendas gipsajn materiojn
  • Plafonisto-stukisto, kiu konstruas la plafonojn kaj gipsas ilin.
  • Stukisto-farbisto, kiu estas kaj gipsisto kaj farbisto

Pro la granda peneco de tiu profesio kaj la granda kresko de la uzo de gipsoplatoj, tiu metio evoluas al la nova profesio de platgipsisto.

Ekzistas du fakoj de stukistoj, proksimaj al la artmetioj :

  • stafisto, kiu, per almeto de ŝmiraĵo, kreas aŭ renovigas modlurojn, plafonrozojn kaj kornicojn el stafo.
  • stukisto, kiu faras ornamajn ŝmiraĵojn nomatajn stukoj konsistantajn el gipso, koloroj, ŝtonaj aŭ marmoraj pulvoroj, por imiti marmoron aŭ ŝtonojn.