Stuntado (nomata ankaŭ per la nepreciza vorto dublado) estas la anstataŭigado de (kutime fama) aktoro en filmo per alia aktoro, nomata stuntisto, kiu ludas lian rolon en scenoj danĝeraj aŭ erotikaj.

Piroteknika stunta ekspozicio de "Giant Auto Rodéo", Ciney, Belgio

En la usona film-industrio, kelkaj aktoroj, kiel Tom Cruise, ne permesas aliajn stunti ilin en tiaj riskaj scenoj.

Foje, dum la plenumado de sia profesio, stuntisto povas morti trafita de eksplodo, pro mispafo, aŭ pro falo el tre alta loko.

Lingva noto redakti

La radiko stunt- ne troviĝas en PIV.

Vidu ankaŭ redakti