Sturm und Drang

germana romantika literatura kaj muzika movado de la 18-a jarcento
(Alidirektita el Sturmo kaj impeto)

Sturm und Drang (germane, "Sturmo kaj impeto"), ankaŭ Geniezeit (germane, "Erao de genioj") estis literatura-filozofia movado en Germanio de 1770 al 1790. Meze de la poetiko de la Sturm und Drang staris la flameco kaj la spontaneco de la – precipe lirika – esprimado.

Johann Wolfgang von Goethe en la junaĝo

La movado agis kontraŭ la severajn regulojn (ekzemple la franca klasikismo) de poetikoj. La Sturm und Drang konstruis modelo de skribo, kiu orientis sin al l’intuicia genieco de l’individuo. Tiel fariĝis antaŭkuranto de la romantikismo (Antaŭromantikismo). Precipe la juna generacio batalis kontraŭ la dekadentan aristokration. La verkoj estas tiukaŭze tre politikaj. La poetoj de la Sturm und Drang remalkovris la naturon kaj la naturfenomenojn.

Oni konsideris, ke la filozofo Johann Georg Hamann reprezentas la ideologion de la "Sturm und Drang", kaj la eminentaj poetoj kaj gravaj subtenantoj de la movado estis Johann Wolfgang von Goethe kaj Friedrich Schiller kvankam ili poste distanciĝis de la movado, tiel komencante tion, kio poste nomiĝus Vajmara klasikismo.

La poetoj sekvis tri idealojn:

  • la politika libereco
  • l’individua libereco
  • l’artisma libereco

La pli grava literatura esprimo estis la revolucia dramo en esprimplena prozo (Schiller). La liriko estis amata en forma de travivaĵo-liriko (Goethe). La romano ne estis multe disvastiĝinta, malgraŭ tio la letera romano Die Leiden des jungen Werther (trad. La suferoj de la juna Werther, 1774) de Goethe fariĝis nekomparebla sukcesego.

La Sturm und Drang esprimiĝis per tio, ke forta kaj libera esprimo ricevis al personaj subjektivaj sentoj, kaj precipe al ekstremaj emocioj, kiel kontraŭreago al la restrikta raciismo de la klerismo kaj similaj estetikaj movadoj.

Vidu ankaŭ redakti