Suŝio (寿司,鮨,酢 aŭ すし sushi [suŝi]) estas japana plado; ĝia esenca enhavo estas milde vinagrita rizo. Inter la gravaj specoj troviĝas bulsuŝio (握り寿司 nigiri-zushi [nigiri-zuŝi]), rulsuŝio (巻き寿司 maki-zushi [maki-zuŝi]), poŝa suŝio(稲荷寿司 inari-zushi [inarizuŝi]), tegola suŝio (散らし寿司 chirashi-zushi [ĉiraŝi-zuŝi]), kubsuŝio (押鮨 oshi-zushi [oŝi-zuŝi]), kaj militŝip-suŝio (軍艦巻き gunkan-maki [gunkan-maki]). Krom la rizo mem, suŝio tipe havas alian ingrediencon aŭ ingrediencojn (kruda fiŝaĵo, omleto, legomoj, ktp). Ĝi ofte estas servita kun sojsaŭco, vasabio, gari (piklita zingibro), kaj verda teo.

Suŝio de salmo.

Specoj de suŝio redakti

Nigirizushi redakti

Nigirizushi (握り寿司 [nigiri-zuŝi], "bul-suŝio") estas mord-granda suŝio kiu estas metita freŝan fiŝaĵon sur buligita rizo per manplato. Edomae-zushi (江戸前寿司 [edomae-zuŝi], "suŝio el Edo (Tokio)") estas tre konata. Fiŝa ovo kaj eĥino, kiuj facile renversiĝas, ofte estas servitaj kiel gunkanmaki (軍艦巻き [gunkan-maki] "militŝip-suŝio"), kun nori-a (maralga) papero.

Ofta materialo:

Makizushi redakti

Makizushi (握り寿司 [maki-zuŝi], "rul-suŝio") estas suŝio rulita de maralga papero per la ilo nomita "makisu". Tio estas tranĉite servita krom kiam oni manĝas je la Setsubun, la speciala tago antaŭ la komenco de la printempo en Japanio. Ne-japantradiciaj rulsuŝioj estas ekzemple kalifornia rulaĵo (uzanta avokadon) kaj aranea rulaĵo (uzanta molŝelan krabon).

Narezushi redakti

En Narezushi (なれ寿司 [nare-zuŝi], "Fermentita suŝio") oni fermentigas fiŝaĵon, salon kaj rizon (malofte malton).

Chirashizushi redakti

Temakizushi redakti

Gimbap redakti

Gimbap (김밥) estas la korea versio de rulsuŝio. Tio ne uzas vinagran sed ofte sezamolean rizon; kaj ne estas rulita de nori sed gim-a maralga papero. En Sud-Koreio ekzistas kelkaj rapidaj manĝaĵaj ĉenoj, kiuj ĉiuj dediĉis sin por servi gimbapon, tujpretajn nudelojn kaj aliajn malgrandajn manĝaĵojn . La prezo de gimbapo estas malalta kaj plejparte estas uzata por altiri klientojn internen. La ĉenoj uzas nomojn kiel Gimbap Nara (밥밥 나라, Gimbap-lando) kaj Gimbap CheonGuk (김밥 천국, Gimbap-ĉielo).

Vidu ankaŭ redakti