Su Su Nway

birma demokratia aktivulino

Su Su Nway (birme စုစုနွေး, naskiĝis en 1971) estas demokratia aktivulino en Birmo (laŭ la reganta reĝimo nomata Mjanmao). En 2007 la ĉeĥia homrajta organizaĵo Člověk v tísni ("homo en bezono") honorigis ŝin kaj du kunagantinojn per la premio Homo Homini, aljuĝata al homoj, kiuj defendas demokration kaj homajn rajtojn en ekzempla maniero. Amnestio Internacia deklaris ŝin malliberulo de konscienco.

Su Su Nway
Persona informo
Naskiĝo 1971
Ŝtataneco Birmo
Okupo
Okupo politikisto
vdr