Subaŭskultado per Granda Sigelo

La subaŭskultado per Granda Sigelo de Usono estis unu el la subaŭskultadoj, kiuj uzis pasivan elektromagnetan indukton por transmisii la aŭdsignalojn.

Reproduktado de Granda Sigelo de Usono, kiu entenis la sovetan subaŭskultilon, videbla ĉe la Nacia Kriptologia Muzeo de NSA.

Funkciaj principoj redakti

La subaŭskultilon planis Léon Theremin kaj estis tre simpla -el hodiaŭa vidpunkto - sed genia siatempe. Ĝi konsistis el el eta kapacitiva membrano (kondensatora mikrofono) ligita al eta kvaron-ondolonga anteno; ĝi ne havis energiprovizilon aŭ aktivan elektronikajn komponentojn. La subaŭskultilo - kiel pasiva resonatoro- iĝis aktiva nur post tiam, kiam la subaŭskultilon trafis 330-megahercaj (MHz) radioondoj, de ekstera transmisio. La sonondoj kaŭzis vibradon de la mikrofono, kiu variis kapacitancan "vidon" ĉe la anteno kaj kiu modulis la radioondojn kiuj estis reradiitaj per la subaŭskultilo. La riceva aparato dekodigis la modulitajn mikroondajn signalojn tiel ke oni povis aŭdi la sonojn, kiujn la mikrofono kaptis, same kiel ordinara radioaparato dekodigas modulitajn radioondojn al sono.

La aparato de Theremin estis tre malfacile malkovrebla, ĉar ĝi estis relative malgranda, ne havis energiprovizon aŭ aktivajn komponentojn kaj ne elradiis iun ajn signalon krom se ĝi estis aktive fortigita. Oni supozas, ke la subaŭskultilo povintus funkcii dum 50 jaroj, se oni ne malkovras ĝin.

Uzo por spionado redakti

La subaŭskultilo estis enkonstruita en la skulptitan lignan blazonon de Usono. Ĝin transdonis sovetaj lernejanoj - la 4-an de aŭgusto, 1945 - al usona ambasadoro Averell Harriman, kiel "geston de la amikeco" al aliancano de Sovetunio dum la dua mondmilito. Ĝi pendis en la ambasadora moskva rezida oficejo ĝis 1952, dum ambasadoro George F. Kennan. La ekzisto de la subaŭskultilo estis hazarde malkovrita fare de brita radiooperatoro. La CIA trovis la subaŭskultilon post detala traserĉado de la Usona Ambasadejo. Ĝian funkcion analizis, malkovris Peter Wright, brita sciencisto kaj iama oficisto de MI5.

Unuiĝintaj Nacioj redakti

Je la 4-a tago de la Sekureca Konsilantaro de la Unuiĝintaj Nacioj - kunvokita fare de la Sovetunio pro la spiona incidento de U-2 en 1960 - la usona ambasadoro prezentis la Grandan Sigelon kiel pruvaĵon pri la reciproka spionado.

Notoj kaj referencoj redakti