Subjekto Objekto Verbo

vortordo kiel “mi pomon manĝis”, ne ordinara en Esperanto, sed ordinara en multaj lingvoj (sanskrito, hindustana lingvo [hindia-urduo], antikva greka, latino, japana, korea, ktp.)

Laŭ lingva tipologio, SOV estas la plej komuna vortordo inter la lingvoj de la mondo.

Vort-
ordo
Esperanta
ekvivalento
Proporcio
de lingvoj
Ekzemplaj
lingvoj
SOV "Mi vin amas." 45%
 
hindia, japana, latina
SVO "Mi amas vin." 42%
 
angla, ĉina, rusa
VSO "Amas mi vin." 9%
 
hebrea, irlanda, zapoteka
VOS "Amas vin mi." 3%
 
baure, fiĝia, malagasa
OVS "Vin amas mi." 1%
 
apalai, hixkaryana, tamila
OSV "Vin mi amas." 0% jamamadí, warao, xavante

Ofteco de lingvaj vortordoj enketita fare de Russell S. Tomlin.[1][2]

Ekzemple:

La kato la muson ĉasas.

El la japana lingvo:

私は箱を開けます。
Watashi wa hako o akemasu.
Mi la skatolo(j)n malfermas.

Tiu vortordo estas tipe uzata en:

SOV lingvoj havas fortan emon uzi postpoziciojn anstataŭ prepozicioj, sed ekzistas esceptoj al tiu emo, ekzemple la latina. Ili emas meti helpoverbojn post la ĉefverbo, genitivan substantivan subfrazon antaŭ la posedata substantivo, kaj subjunkcioj je la fino de subjunkcia subfrazo. Lingvoj kie relativa subfrazo antaŭas la modifatan substantivon estas plej ofte SOV, sed la renverso ne estas vera; multaj SOV lingvoj havas relativajn subfrazojn post la modifatan substantivon. SOV lingvoj ankaŭ emas ordigi la adpoziciajn subfrazojn laŭ ordo tempo-maniero-loko.

 Formo: Subjekto - Objekto - Verbo

Komparu kun SVO, VSO, VOS, OSV, OVS.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Introducing English Linguistics International Student Edition by Charles F. Meyer en
  2. Russell Tomlin, "Basic Word Order: Functional Principles", Croom Helm, London, 1986, page 22 en