Sud-Afrika Sporta Konfederacio kaj Olimpika Komitato
nacia olimpika komitato
La Sud-Afrika Sporta Konfederacio kaj Olimpika Komitato (angle South African Sports Confederation and Olympic Committee (SASCOC), afrikanse Suid-Afrikaanse Sportkonfederasie en Olimpiese Komitee) estas neprofitdona organizaĵo, kiu funkcias kiel la Nacia Olimpika Komitato (NOK) de Sud-Afriko. Ĝi kreiĝis en 1991, kaj estis oficiale agnoskita samjare. Kiel NOK, la Sud-Afrika Olimpika Komitato celas subteni kaj prepari sud-afrikajn atletojn, kiuj elektiĝas konkuri en la internaciaj olimpikoj, kaj krome celas ĝenerale subteni sporton en la lando.
Sud-Afrika Sporta Konfederacio kaj Olimpika Komitato | ||
---|---|---|
South African Sports Confederation and Olympic Committee Suid-Afrikaanse Sportkonfederasie en Olimpiese Komitee | ||
Nacia Olimpika Komitato | ||
Komenco | 1991 vd | |
Lando(j) | Sud-Afriko vd | |
Sidejo | Johanesburgo, Sud-Afriko | |
Tipo | Nacia Olimpika Komitato | |
Lingvoj | ||
Retejo | Oficiala retejo | |