Sud-Gjeongsang
provinco de Sud-Koreio
La provinco Sud-Gjeongsang (koree en korea alfabeto 경상남도, Gjeongsangnam-do, en kio nam indikas la adjektivon "suda", prononco laŭ sistemo IFA kjʌŋ.saŋ.nam.do, proksimume [kjan san nam do], en ĉina skribo 慶尙南道), estas unu el 9 provincoj de Sud-Koreio. Administra centro estas la urbo Ĉangvon (창원시). Laŭ la normo ISO 3166-2 la kodo de la provinco estas KR-48. La provinco kovras areon de 10 532 kvadrataj kilometroj, kaj laŭ takso de la jaro 2011 en ĝi vivis 3 374 725 loĝantoj - tio rezultigas loĝdenson de po 320 homoj laŭ kvadrata kilometro.
Provinco Sud-Gjeongsang
| |
---|---|
![]() | |
Bazaj informoj | |
Ĉefurbo | Ĉangvon (창원시) |
Areo | 10 532 km² |
Loĝantaro | 3 374 725 (takso de 2011) |
Loĝdenso | 320 loĝantoj/km² |
ISO-kodo | KR-48 |
Ĝi estas unu el kvin administraj unuoj, kiuj ekestis el la historia provinco Gjeongsang - la aliaj estas la provinco Nord-Gjeongsang, kaj la sendependaj urboj Pusano, Teguo kaj Ulsan.