Sud-Sudano

senmarborda lando en Afriko, apud Sudano, Ĉado, Respubliko Centrafiko, Demokratia Respubliko Kongo, Ugando, Kenjo, kaj Etiopio

Sud-Sudano (alternative Suda Sudano) estas sendependa respubliko, pli frue aŭtonoma provinco de la afrika lando Sudano. Ĝi konsistas el 10 de la 26 federaciaj ŝtatoj de Sudano.

Sud-Sudano
angle The Republic of South Sudan
respubliko
Oficiala nomo: The Republic of South Sudan
Parto de Afriko
Ĉefurbo Ĝubao
 - koordinatoj 4° 51′ 00″ N 31° 36′ 00″ O / 4.85000 °N, 31.60000 °O / 4.85000; 31.60000 (mapo)
Areo 619 745 km² (61 974 500 ha)
Loĝantaro 5 641 700 (2010)
Denseco 9,1 loĝ./km²
Ĉefministro Salva Kiir Mayardit
Horzono UTC+3
Poŝtkodo SS
Interreta domajno .ss
Telefona kodo 211
Monunuo pundo
Lingvo angla
Religio kristana, naturreligio
Situo de Sud-Sudano
Situo de Sud-Sudano
Situo de Sud-Sudano
Vikimedia Komunejo: South Sudan
Retpaĝo: www.goss-online.org

Je la 9-a de januaro 2011 la loĝantaro de Sud-Sudano decidis per referendumo kun 98-99 procentoj pri la sendependeco de la provinco kaj tial ĝi estas unu el la plej junaj sendependaj ŝtatoj en la mondo.

Ekde la 9-a de julio 2011 Sud-Sudano estas la 54-a sendependa ŝtato de Afriko kaj la 193-a de Unuiĝintaj Nacioj. La oficiala festo estis en mateno de la 9-a de julio 2011. UN- ĝenerala sekretario Ban Ki-moon partoprenis la feston.

Ĝiaj najbaraj landoj estas:

Bazaj faktoj pri Sud-Sudano redakti

Historio redakti

Post longa interna milito Sud-Sudano ricevis en la jaro 2005 aŭtonomion kaj la juron por referendumo en la jaro 2011 pri sendependeco. (La nordo de Sudano havas araban islaman kulturon. Sud-Sudano havas ĉefe kristanan kaj afrikan kulturon.) En milito ĝis la jaro 2010 oni havis ĉirkaŭ 300000 mortintajn viktimojn kaj ĉirkaŭ 3 milionojn da transfuĝintoj. En jaro 2005 oni venkobatis en Darfur la insurekcion.

Decembre de 2013 eksplodis luktado inter la du rivalaj sekcioj de la iama registaro, kiu iam interkonsentis disdividi la povon.

Vidu Sud-Sudana Enlanda Milito

Politiko redakti

La dominanta politika organizo estas la SPLA.

Prezidanto redakti

La unua prezidanto estas Salva Kiir Mayardit ekde la 9-a de julio 2011.

Geografio redakti

 
Mapo pri Sud-Sudano
 
center>Sud-Sudano Ĵuba ponto

La Blanka Nilo fluas tra la regiono.

En la nordo de la provinco situas savanoj kaj aridaj arbaroj. En la sudo de la provinco dominas tropikaj pluvarbaroj.

Ekonomio redakti

La longa milito havis tre negativan efikon al la ekonomio de Sud-Sudano precipe la agrokulturo ankoraŭ suferas sub la sekvoj de la milito.

En Sud-Sudano situas 80 procentoj de la petrolo en Sudano. En jaro 2011 Sud-Sudano havos eble enspezon de 2 miliardoj da dolaroj de oleo. Eble Sud-Sudano povos plibonigi nur tre malrapide la ekonomian situacion de la tre malriĉa popolo.

Internaciaj observaj organizaĵoj akuzas konzernojn de Ĉinio, Usono kaj Malajzio pri ekspluatado de naturaj resursoj de la lando, kiu profitigas nur ilin mem.

Demografio redakti

Pli ol 200 naciaj grupoj loĝas en Sud-Sudano. La dominanta nacia grupo estas la dinkaoj.

Kulturo redakti

La oficiala lingvo estas la angla.[1]

Instruado redakti

En jaro 2011 nur ĉirkaŭ 50 % de knaboj havis normalan instruadon en lernejo. La knabinoj ne havis egalan instruadon.

Referencoj redakti


Eksteraj ligiloj redakti