Sud-floridaj rokejoj

La sud-floridaj rokejoj estas tersupraĵa ekoregiono el la kariba ekoprovinco de la neotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj de suda Florido kaj Kij-Insularo en Usono.

Sud-floridaj rokejoj
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+]

LandoUsono
Federacia ŝtatoFlorido
Koordinatoj25° 0′ 0″ N, 81° 0′ 0″ U (mapo)25-81Koordinatoj: 25° 0′ 0″ N, 81° 0′ 0″ U (mapo) [+]

Areo2 100 km² (210 000 ha)

Birdospecioj176
Mamulspecioj36

Sud-floridaj rokejoj (Tero)
Sud-floridaj rokejoj (Tero)
Situo de la ekoregiono.
Map
Sud-floridaj rokejoj
vdr

Priskribo redakti

La ekoregiono nature okupus areon de 2 100 kvadrataj kilometroj [1]. Tiuj arbaroj formiĝas sur kalkoŝtonaj malfermejoj kun tre malprofunda grundo. En kontinenta Florido rokejoj primare ekzistas sur la Rokkresto de Miamo, kiu etendiĝas ekde Miamo-Rivero sude al Nacia Parko Everglades. La sud-floridaj rokejoj plue estas subdividataj en pinajn rokejojn kaj "hamokojn" (angle hammocks) [1].

Flaŭro redakti

Pinaj rokejoj redakti

 
Pinaj rokejoj en Suda Florido.

La kanopeo de la pin-rokeja komunumo estas dominata preskaŭ ekskluzive de Eliot-pino (Pinus elliottii var. densa). Sub tiu kanopeo troviĝas riĉa subarbaraĵo konsistanta el poacoj, ciperacoj, arekacoj, grimpoplantoj, kaj arbustoj de mezvarma kaj tropika originoj. Kelkaj tipaj specioj estas Andropogon virginicus, Zamia integrifolia, Phyllanthus pentaphyllus, Andropogon floridanus, Tetrazygia bicolor, Tragia saxicola, Dyschoriste angusta, Euphorbia pinetorum, Bothriochloa saccharoides, kaj Aristida beyrichiana [2]. La pin-rokeja komunumo estas la flaŭre plej diversa plantokomunumo kaj ĝi inkludas plurajn endemiajn speciojn. Kiel subklimata komunumo, la pinaj rokejoj estas dependitaj de incendioj por malhelpi sian transiron al foliarbaj hamokoj.

Hamokaj rokejoj redakti

Hamokaj rokejoj formiĝas en rokejoj kie manko de incendio estas permesinta al foliarboj de estiĝi dominantaj, preskaŭ ĉiuj el ili estantaj de tropika origino [3]. Naturaj kontraŭbrulaj ŝirmzonoj [4] inkludas elmetitajn kalkoŝtonajn klifojn kaj dolinojn [5]. Kanopeaj specioj inkludas Bursera simaruba, Simarouba glauca (simarubacoj), Coccoloba diversifolia (poligonacoj), Ficus aurea, Sideroxylon foetidissimum (sapotacoj), Dipholis salicifolia (sapotacoj), Ficus citrifolia, Lysiloma latisiliquum (fabacoj), Swietenia mahagoni, kaj Licaria triandra (laŭracoj), Metopium toxiferum (anakardiacoj), Chrysophyllum oliviforme (sapotacoj), Eugenia axillaris (mirtacoj), Gymnanthes lucida (eŭforbiacoj), kaj Calyptranthes pallens (mirtacoj) vegetas en la subarbaraĵo. Quercus virginiana, specio el la mezvarma zono, estas trovebla en hamokaj bordoj [3].

Faŭno redakti

En la ekoregiono vivas 176 [6] da birdaj kaj 36 [6] da mamulaj specioj.

Konservado redakti

Kaŭze de sia alta altitudo, la Rokkresto de Miami estis la unua areo kiu estis influata de disvolvigo. La grandskala senarbarigo nuntempe reduktis la pinajn rokejojn al ĉirkaŭ 20 000 km2, plimulto de kiu nuntempe estas protektata ene de la Nacia Parko Everglades. Kontraŭ-incendia agado estas kondukinta al transiro de antaŭa pina rokejo en hamokon aŭ estas estinta okupata de enmetitaj invadaj specioj, kaŭzante klaran perdon de biodiverseco kaj la formorton aŭ preskaŭan formorton de pluraj plantospecioj.

Vidu ankaŭ redakti


Neotropisaj tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj
NT0101 Araŭkariaj humidaj arbaroj   Argentino,   Brazilo
NT0102 Atlantik-marbordaj restingaoj   Brazilo
NT0103 Bahiaj marbordaj arbaroj   Brazilo
NT0105 Boliviaj jungaoj   Bolivio,   Peruo
NT0106 Kaating-enklavaj humidaj arbaroj   Brazilo
NT0116 Kokos-insulaj humidaj arbaroj   Kostariko
NT0117 Mar-andaj montarbaroj   Venezuelo
NT0120 Kubaj humidaj arbaroj   Kubo
NT0121 Montarbaroj de orienta Reĝa Kordilero   Ekvadoro,   Kolombio,   Peruo
NT0131 Jamajkaj humidaj arbaroj   Jamajko
NT0142 Napaj humidaj arbaroj   Ekvadoro,   Kolombio,   Peruo
NT0144 Nordorient-brazilaj restingaoj   Brazilo
NT0148 Centlaj marĉarbaroj   Meksiko
NT0150 Paranaj-paraibaaj landinternaj arbaroj   Argentino,   Brazilo,   Paragvajo
NT0151 Pernambukaj marbordaj arbaroj   Brazilo
NT0152 Pernambukaj landinternaj arbaroj   Brazilo
NT0153 Peruaj jungaoj   Peruo
NT0154 Petenaj-verakrucaj humidaj arbaroj   Gvatemalo,   Meksiko
NT0160 Marbordaj arbaroj de Serra do Mar   Brazilo
NT0162 Ĉiapas-patrinmontaraj humidaj arbaroj   Gvatemalo,   Meksiko,   Salvadoro
NT0164 Sud-floridaj rokejoj   Usono
NT0165 Sud-andaj jungaoj   Argentino,   Bolivio
NT0166 Humidaj arbaroj de sudokcidenta Amazonio   Brazilo,   Bolivio,   Peruo
NT0167 Talamankaj montarbaroj   Kostariko,   Panamo
NT0176 Verakrucaj humidaj arbaroj   Meksiko

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 angle WWF South Florida rocklands
  2. angle Whitney, Eleanor Noss; Ellie Whitney; D. Bruce Means; Anne Rudloe. (2004) Priceless Florida: Natural Ecosystems and Native Species. Pineapple Press Inc, p. 106. ISBN 978-1-56164-308-0.
  3. 3,0 3,1 angle Tropical Hardwood Hammock. The Croc Docs. Fort Lauderdale Research and Education Center. Alirita 2009-01-15.
  4. Lexicon Silvestre, nocio 0709
  5. angle South Florida Hardwood Hammock. NatureServe Explorer. NatureServe. Alirita 2009-01-20.[rompita ligilo]
  6. 6,0 6,1 Hoekstra, J. M.. (2010) The Atlas of Global Conservation: Changes, Challenges, and Opportunities to Make a Difference. University of California Press. ISBN 978-0-520-26256-0. Arkivigite je 2013-04-04 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-04-04. Alirita 2013-04-24.

Eksteraj ligiloj redakti