Malfermi la ĉefan menuon
Mapo de Rumanio kaj Bulgario kun Norda Dobruĝo en oranĝa kaj Suda Dobruĝo en flava.

Suda Dobruĝo (en bulgara: Южна Добруджа, Judĝna Dobrudĝa aŭ simple Добруджа, Dobrudĝa) estas areo de nordorienta Bulgario enhavanta la administrajn distriktojn nome laŭ la ĉefaj urboj Dobriĉ kaj Silistra. Ĝi havas areon de 7,565 km² kaj 358,000 loĝantojn. Kiam ĝi estis parto de la Rumanio el 1913 al 1940 ĝi estis konata en rumana kiel Dobrogea de sud, Cadrilater ("Kvarflanka"), aŭ Dobrogea Nouă ("Nova Dobruĝo").

Komence de la moderna epoko, Suda Dobruĝo havis miksan logantaron de Bulgaroj kaj Turkoj kun kelkaj pli malgrandaj minoritatoj, inklude Gagauzojn, Krimeajn Tatarojn kaj Rumanojn. En 1910, el 282,007 loĝantoj de Suda Dobruĝo, 134,355 (47.6%) estis Bulgaroj, 106,568 (37.8%) Turkoj, 12,192 (4.3%) Ciganoj, 11,718 (4.1%) Tataroj, kaj 6,484 (2.4%) Rumanoj.

En 1913–1940, dum la epoko de la Reĝlando de Rumanio, la regiono kovras du kantonojn: Durostor kaj Caliacra. Nuntempe, la teritorio de Suda Dobruĝo formas la provincojn Silistra kaj Dobrich.

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti