Suda blunaĝila tinuso

La Suda blunaĝila tinuso, Thunnus maccoyii, estas tinuso de la familio Skombredoj troviĝanta en malfermaj akvoj de suda hemisfero el ĉiuj tutmondaj oceanoj ĉefe inter 30°S kaj 50°S, al preskaŭ 60°S. Ili estas ĝis 2.5 m longaj kaj pezas ĝis 260 kg, pro kio ĝi estas inter la plej grandaj ostaj fiŝoj.

Thunnus maccoyii.

La Suda blunaĝila tinuso, kial aliaj pelagaj tinusaj specioj, estas parto de grupo de ostaj fiŝoj, kiuj povas elteni ilian korpan temperaturon ĝis 10 gradoj super la media temperaturo. Tiu avantaĝo permesas al ili elteni altan metabolan rezulton por predado kaj migrado al grandaj distancoj. La Suda blunaĝila tinuso estas oportunema manĝanto, kiu predas ampleksan varion de fiŝoj, krustuloj, cefalopodoj, salpedoj, kaj de aliaj marbestoj.

Literaturo redakti

  • "Thunnus maccoyii". FishBase. Red. Rainer Froese kaj Daniel Pauly. Versio de Marto, 2006. N.p.: FishBase, 2006.
  • Tony Ayling & Geoffrey Cox, Collins Guide to the Sea Fishes of New Zealand, (William Collins Publishers Ltd, Auckland, New Zealand 1982) ISBN 0-00-216987-8
  • Clover, Charles. 2004. The End of the Line: How overfishing is changing the world and what we eat. Ebury Press, London. ISBN 978-0-09-189780-2
  • Bye bye bluefin: Managed to death The Economist. 30 October 2008. Retrieved 6 February 2009.

Eksteraj ligiloj redakti