Sudamerika botaŭro

La Sudamerika botaŭro (Botaurus pinnatus) estas granda membro de la ardea familio de Ardeedoj (Ardeidae) kiu troviĝas en la tropikoj de Ameriko. Kiel ĉe la aliaj botaŭroj de la genro Botaurus, ties plumaro estas ĉefe bruneca al sablokolora kaj kamufle bilda. Kvankam ĝi estas disvastigata specio, ĝi estas rare vidata -ĉefe pro sia kaŝema kutimaro- kaj oni scias malmulte pri ties vivohistorio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Sudamerika botaŭro
Sudamerika botaŭro
Sudamerika botaŭro

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Ardeedoj Ardeidae
Genro: Botaurus
Specio: B. pinnatus
Botaurus pinnatus
(Wagler, 1829)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

 

La Sudamerika botaŭro estas granda ardeo, kiu estas 63.5–76 cm longa kun pezo de 800 g. Ambaŭ seksoj estas similplumaraj, sed inoj tendencas esti pli malgrandaj ol maskloj kaj havas brunan anstataŭ nigran en vosto.[1]

Kaj plenkreskuloj kaj nematuruloj estas ĝenerale sablokoloraj, kvankam tre markataj per kamufla bildo. Junuloj tendencas havi iome pli ruĝecan fonkoloron. La gorĝo estas senmarka blanka, la nuko estas blanka sed tre strieca helbruna, kaj la resto de la kolo estas sablokolora kun fajna nigra strieco. La brusto kaj ventro estas blankecaj kun larĝaj helbrunaj strioj, dum la dorso estas sablokolora, tre strieca nigre. La flugoplumoj estas nigraj ĉe maskloj kaj brunaj ĉe inoj; la ardezgrizaj vostoplumoj kreas rimarkindan dutonan efikon dumfluge.

La beko estas fortika kaj forta, flaveca ĝenerale kun malhela supra makzelo. La nuda (senpluma) vizaĝa haŭtaĵo estas brilflava, kun bruna strio tra la bridoj. La kruroj estas verdecflavaj kaj la irisoj estas flavaj.

Voĉo redakti

Kaze de ĝeno la Sudamerika botaŭro elsendas aspran alvokon rok-rok-rok. Dum la reprodukta sezono, la masklo muĝadas krepuske kaj dumnokte; lia alvoko estas profunda puunkpuunku.[2]

Taksonomio kaj sistematiko redakti

Germana naturalisto Johann Georg Wagler, kiu la unua priskribis la Sudamerikan botaŭron en 1829, lokis ĝin en la genro Ardea tiam. Ĝi estis foje inkludata en superspecio kun la Nordamerika botaŭro (B. lentiginosus), dum kelkaj fakuloj konsideras la tutan genron Botaurus kiel ununura superspecio.[1]

Estas nune du agnoskitaj subspecioj, kiuj estas separataj per vakutruo en Centrameriko:[1]

Averaĝe pli longa beko, pli mallongaj flugiloj kaj vosto, pli pala, malpli strieca en gorĝo.
Averaĝe pli mallonga beko, pli longaj flugiloj kaj vosto, pli malhela, pli strieca en gorĝo.

Distribuado kaj ekologio redakti

La nomo "Sudamerika botaŭro" estas iomete konfuziga, ĉar tiu specio troviĝas ankaŭ tiom norde kiom ĝis suda Meksiko. Ties teritorioj etendas el la atlantika bordo de sudorienta Meksiko al norda Argentino, kvankam estas ankaŭ kelkaj vidaĵoj en Gvatemalo kaj Honduro. La specio loĝas ĉefe en malaltaj regionoj, sed estis registrita ankaŭ en Cordillera Oriental de Kolombio ĝis 2,600 m super marnivelo.[3]

Ĝi povas troviĝi en vario de nesalakvaj habitatoj, inklude densajn kareksejojn kaj lagobordojn, inunditajn herbejojn de altaj herboj, marĉojn kaj elkreskitajn kanalbordojn. Tipe la vegetaĵaro en ties habitato estas hegemonia de altaj Ciperacoj (Cyperaceae), akvohiacinto (Eichornia), junkoj (Juncus), tipaj kareksoj (Phragmites) aŭ tifaoj (Typha). Ili uzas ankaŭ plantejojn de rizo (Oryza) kaj de sukerkano (Saccharum).[1]

La Sudamerika botaŭro estas ĉefe noktulo. Kvankam ĝenerale solemaj, ili ariĝas en malgrandaj izolaj grupoj ĉe preferataj manĝareoj. Kaze de timigo, ili tendencas froste senmoviĝi kun korpo kaŭre kaj kapo levita vertikale tiom alte por vidi kaj kamufli inter vertikalaj tigoj. Ili tipe ekflugas nur proksimen.

Ne estas ĉirkaŭkalkuloj de populacio, kaj ankaŭ ne oni konas populacitendencojn. Pro ties ampleksa teritorio, ĝi estas konsiderata kiel Specio Malplej Zorgiga fare de la IUCN.[4]

Manĝo redakti

Ties dieto estas varia,[1] konsista el fiŝoj (inklude angilojn), reptiliojn, amfibiojn, birdidojn, artropodojn kaj malgrandajn mamulojn (eĉ inklude junajn sagiojn, Callithrix jacchus[5]), ĉiuj el kiuj estas tipe kaptitaj gvatinte.[2] La Sudamerika botaŭro estas pacienca ĉasisto, ofte starante tute senmova dumlonge atendante predojn.

Reproduktado redakti

Kiel tipe ĉe Botaŭrenoj (sed malkiel ĉe plej ardeoj), la Sudamerika botaŭro estas solema reproduktanto. Ties nesto, nome platformo aŭ neprofunda taso el kareksaj tigoj aŭ alia planta materialo, estas tipe konstruita inter vegetaĵaro ne tro for super la akvosurfaco. La ino demetas 2 al 3 olivecbrunajn ovojn, kaj oni supozas, ke nur ŝi faras la tutan kovadon. La Sudamerikaj botaŭroj estas preskaŭ nur reproduktantoj de humida sezono.[6]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Martínez-Vilalta & Motis (1992)
  2. 2,0 2,1 Stiles & Skutch (1989)
  3. Martínez-Vilalta & Motis (1992), Howell & Webb (1995): p.135-136
  4. Martínez-Vilalta & Motis (1992), BLI (2008)
  5. de Lyra-Neves et al. (2007)
  6. Stiles & Skutch (1989), Martínez-Vilalta & Motis (1992)

Literaturo redakti

  • BirdLife International (BLI) (2008). Botaurus pinnatus. En: IUCN 2008. IUCN Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Elŝutita en 16a Novembro 2008.
  • de Lyra-Neves, Rachel M.; Oliveira, Maria A.B.; Telino-Júnior,Wallace R. & dos Santos, Ednilza M. (2007): Comportamentos interespecíficos entre Callithrix jacchus (Linnaeus) (Primates, Callitrichidae) e algumas aves de Mata Atlântica, Pernambuco, Brasil [Interspecia kutimaro inter Callithrix jacchus (Linnaeus) (Callitrichidae, Primates) kaj kelkaj birdoj de la Atlantika Arbaro, Pernanbuco, Brazilo]. Revista Brasileira de Zoologia 24(3): 709–716 [Portugala kun angla resumo]. COI:10.1590/S0101-81752007000300022 PDF plena teksto.
  • Howell, Steven N.G. & Webb, Sophie (1995): A Guide to the Birds of Mexico and Northern Central America. Oxford University Press, Oxford & New York. ISBN 0-19-854012-4
  • Martínez-Vilalta, Albert & Motis, Anna (1992): 57. South American Bittern. In: del Hoyo, Josep; Elliott, Andrew & Sargatal, Jordi (eds.): Handbook of the Birds of the World (Vol. 1: Ostrich to Ducks): 427-428, plate 30. Lynx Edicions, Barcelona. ISBN 84-87334-10-5
  • Stiles, F. Gary & Skutch, Alexander Frank (1989): A guide to the birds of Costa Rica. Comistock, Ithaca. ISBN 0-8014-9600-4