Sudamerika galinago

La Sudamerika galinago, Gallinago paraguaiae, estas eta fortika vadbirdo de la familio de Skolopedoj, kaj ordo de Ĥaradrioformaj. Ties taksonomia lokigo estas malfacila, ĉar foje ĝi estis konsiderata kiel subspecio de Komuna galinago kaj foje kiel subspecio disigita de la loĝantaro de montaro de Andoj konata kiel Anda galinago.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Sudamerika galinago

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Skolopedoj Scolopacidae
Genro: Gallinago
Specio: G. paraguaiae
Gallinago paraguaiae
Vieillot, 1816
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Disvastiĝo redakti

Tiu eta galinago reproduktiĝas en plej granda parto de Suda Ameriko escepte la norda marbordo de la oceano Pacifiko kaj de orienta Brazilo kaj la insularo Malvinoj, Trinidado kaj eble Tobago La nomita subspecio G. p. paraguaiae estas loĝanta, sed pli suda G. p. magellanicae migras norden vintre abandonante Fajrolandon dum la Anda G. p. andina moviĝas al pli malalta teritorio.

La reprodukta medio por tiu neotropisa specio estas malsekaj herbecaj savanoj por la norda formo, torfejoj por la magellanicae kaj marĉaj riveroj por la andina.

Aspekto redakti

Plenkreskuloj de Sudamerika galinago estas 27-30 cm longaj kaj pezas 110 g. Ĝi havas mallongajn grizverdajn krurojn kaj tre longan rektan malhelan bekon. La korpo estas brune punktita -kun duobla marko hela kun formo de vo- supre kaj hela sube, sed striita flanke. Ili havas malhelan strion tra la okulo inter du helaj kaj ĉe krono helan linion. La flugiloj estas pintakraj kaj la vosto malhela. En norda Suda Ameriko tiu specio estas malfacile diferencebla ĉekampare disde vintrantaj ekzempleroj de Komuna galinago, kio estas pli facile se prenitaj ĉemane.

G. p. magellanicae, kiu reproduktiĝas pli suden ol centra Argentino kaj centra Ĉilio havas pli longajn flugilojn kaj estas pli flava ol la norda raso, kaj G. p. andina de altaj Andoj el suda Peruo al nordokcidenta Argentino estas iom diferenca, pli eta, kun pli mallongaj flugiloj, flavaj kruroj kaj helaj subflugiloj.

Kutimoj redakti

Maskloj ludas flugajn ceremoniojn por seksa pariĝado flugante alte kaj falante subite farante samtempe specifan sonbruon. La nesto estas tre bone kaŝita truo surplanka. Ambaŭ gepatroj kovas la du flavecajn ovojn dum ĉirkaŭ 19 tagojn; la idoj elnestiĝas tuj post eloviĝo.

Sudamerika galinago manĝas en milda koto per tuŝoprobado aŭ bekoplukado kaj rigardo. Ili manĝas ĉefe insektojn kaj tervermojn kaj ankaŭ iom da planta materialo.

Referencoj redakti