Suderwick

urboparto de Bocholt, Nordrejn-Vestfalio, Germanio

Suderwick estas loko kiu apartenas al la germana komunumo Bocholt, en Nordrejn-Vestfalio. Ĝi havas proks. 1800 loĝantojn kaj situas tuj sude de la nederlanda vilaĝo Dinxperlo.

Limlino (flavaj frucoj) je la angulo Hellweg/Keupenstraat, rigardante de Suderwick al Dinxperlo

La landlimo inter Germanio kaj Nederlando iras tra vilaĝa strato, kiu norde nomiĝas Heelweg kaj sude Hellweg. En 1949-1963 la pli granda, okcidenta parto de Suderwick estis aneksiita de Nederlando.

Nuntempe germanaj bazlernejanoj povas frekventi bazlernejon en Dinxperlo, kaj en Dinxperlo ekzistas ankaŭ german-nederlanda policejo.

Maldekstre Heelweg en Dinxperlo, Nederlando, dekstre (trotuaro) Hellweg en Suderwick, Germanio - fone la ponta domo estas translima maljunulejo