Sudetgermana ribelo

Sudetgermana ribelo[n. 3] estis ribelo de sudetgermanoj en septembro de 1938,[16] parte homamasa, parte organizita fare de faŝisma Sudetgermana partio de Henlein (SdP),[17][18] kaj al ili liganta perforto de germanoj kontraŭ ĉeĥoj en oktobro de 1938. La evento estas ankaŭ markata kiel henleinana puĉo (resp. provo pri ŝtatrenverso).[19][20]

Sudetgermana ribelo
Konflikto: preludo de la dua mondmilitobataloj en ĉeĥoslovaka limregiono (1938–1939)
Postcard of Sudeten German insurgents in Schönlinde.png
Sudetgermanaj ribelintoj kun militkaptitaj membroj de GDŜ en Krásná Lípa
Daŭro: 12-a/13-a de septembro 1938 – oktobro de 1938
Loko: ĉeĥoslovaka limregionoSudetio
Rezulto: interveno de Ĉeĥoslovaka armeo kaj parta subpremo de la ribel; incidentoj okazas eĉ post "Munkeno"
Casus belli: akrigitaj rilatoj inter naciecaj grupoj en Ĉeĥoslovakio; intence neakcepteblaj postuloj de SdP laŭ instrukcioj el Germanio; parolado de Hitler en kunveno en Nurenbergo la 12-an de septembro 1938[1]
Flankoj
Sudetio Simpatizantoj de SdP
Sudetio Freikorps de 17. 9.
Sudetio Grüne Korps de 23. 9.
Germana imperio Germana imperio
Ĉeĥoslovakio Ĉeĥoslovakio
Komandantoj
Sudetio Konrad Henlein
Sudetio Karl Hermann Frank
Sudetio Anton Pfrogner
Germana imperio Friedrich Köchling
Germana imperio Wilhelm Canaris
Ĉeĥoslovakio Jan Syrový
Ĉeĥoslovakio Ludvík Krejčí
Ĉeĥoslovakio Bohuslav Fiala
Forto
Freikorps:[3]
10 – 15 000 (18-a de septembro)
26 000 (22-a de septembro)
34 – 41 000 (1-a de oktobro)
GDŜ:[4]
30 000 (22-a de septembro)
Perdoj
Freikorps:
al la 1. 10. laŭ Köchling[5]
52 mortintoj,
65 vunditoj,
19 serĉatoj.

Sume:
laŭ Frajdl[6]
cca 200 mortintoj.

Armitaj konsisteroj:
95 mortintoj, el tio:
en septembro 69,
en oktobro 26;
centoj da vunditoj.[7]

Civiluloj:
Nombro nekonata.[n. 1]

Sume:
al 1. 10. laŭ Köchling[5]
110 mortintoj,
2029 militkaptitoj.[n. 2]

Information icon.svg
vdr

Ordono al komenco de demonstracioj kaj provokoj estis sendita la 10-an de septembro 1938 el Nurenbergo al ĉiuj distriktaj organizaĵoj de SdP. La sekvantan tagon en multaj lokoj (ekzemple en Cheb, LiberecTeplice) kunpuŝiĝis henleinanoj kun policistoj kaj ĝendarmoj.[21] Vespere la 12-an de septembro, kiam estis fininta disaŭdiga parolado de Hitler, en kiu "Gvidanto" kulpigis Ĉeĥoslovakion pro torturado kaj subpremigado de germana minoritato, okazis ekflamigo de la perforto rilate al ĉeĥoj, judoj kaj germanaj antifaŝistoj en la tuta limregiono.[22] La preparata armita ribelo komenciĝis matene la 13-an de septembro.[23] Unuafoje estis apud vunditoj anoncataj eĉ viktimoj je vivoj, da kiuj estis ĝis vespero la 15-an de septembro sume 37.[24] Parta subpremo de la ribelo okazis la 14-a de septembro sekve de enkonduko de militleĝo, aktivigo de armeo kaj plifortigo de GDŜ.[11][25] Sed la maltrankviloj en la limregiono senĉese daŭrigis.[26]

La dua fazo de la ribelo komenciĝis la 17-an de septembro,[27] kiam al la nesukcesita puĉo ligis aktivecoj de la tn. Sudetgermana Freikorps,[28] duonmilitaj organizaĵoj de sudetgermanoj, kies celo estis ne ĉesi en la batalo kaj fari pluajn teroristajn agadojn.[29] Laŭ proklamo de ekzila registaro en Londono el la jaro 1944 Ĉeĥoslovakio troviĝis en milita stato kun tria regno ekde la17-a de septembro 1938, kiam Freikorps en Germanio estis fondita kaj sekve ĝi estis de tie subtenata.[30] Post multnombraj interpafadoj la 20-a kaj la 21-a de septembro la ribelo denove plen eksplodis la 22-an de septembro, kiam la maltrankviloj englutis pluajn regionojn en Moravio kaj en Silezio.[31] En la germana flanko en la batalaj, terorismaj kaj sabotadaj agadoj partoprenis ankaŭ raportista servo de Abwehr kaj taĉmentoj de SA kaj SS.[32][33]

La ĉeĥoslovakaj organoj reagis per proklamo de gardado de la limo.[34] La moveblaj taĉmentoj plifortigitaj je malpezaj tankoj kaj kirasitaj aŭtomobiloj sukcesis fari ordon per organizitaj ataketoj en antaŭbatalejon ekzemple en Ĥebio, Frýdlantio, Ŝluknovio aŭ Varnsdorfio. La retulto estis dampo de la ribelulaj aktivecoj kaj kun konscio de tio, kion Freikorps krimis, ankaŭ dumtempa fuĝo de la sudetgermanoj malantaŭ la limo.[35] Post gradigo de la postloj de Hitler sekvis la 23-a de septembro mobilizo, en kies sekvo okazis retiriĝo de la armeaj taĉmentoj al la ĉefa posteno kaj revoko de iuj kontraŭribelulaj agadoj.[36]

Pro la fermo de Munkena interkonsento la ribelo fakte finiĝis, sed atakoj okazis en kelkaj lokoj eĉ en oktobro, lastfoje la 31-an de oktobro en Moravská Chrastová. La batalagadoj de Freikorps oficiale finigis ordono n-ro 30 el la 30-a de septembro 1938, malgraŭ tio la henleinanoj eĉ plu atakis la cedantaj ĉeĥoslovakojn.[37] Ekzemple la 1-an de oktobro estis al taĉmentoj de Freikorps eldonita ordono "likvidi la ruĝajn kaj la ĉeĥojn dumfuĝe".[38] Pro timo antaŭ germanoj fuĝis el Sudetio pli ol 200 miloj da homoj, plejparte de ĉeĥoj, sed ankaŭ de judoj kaj germanaj antifaŝistoj.[39]

Kaŭzoj kaj preludo al la ribeloRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Sudetgermana partio.
 
Demonstracio de SdP en Liberec

Dum la defendaj planoj de la ĉeĥoslovaka armeo en la 1920-aj jaroj kalkulis kun endanĝerigo precipe elflanke de Hungario, la situacio en Germanio gvidis en la jaroj 1932 kaj 1933 al ŝanĝoj en sistemo de sekurigo de limoj kaj iom post ioma transŝovo de ĉefa atentemo al defendo de ĉeĥaj landoj. Krom la preparoj koneksantaj kun internacia konflikto kalkulis tiuj ĉi planoj eĉ kun ebleco de aktivigo de germana loĝantaro en batalon kontraŭ la respubliko. Tial estis necese elmembrigi apartajn ordigajn taĉmentojn por taĉmentoj defendantaj la limojn. En konekso kun pliintensiĝo de kontraŭŝtata agado de Sudetgermana partio fine de la jaro 1937 estis por la ĉeĥoslovakaj organoj evidente, ke ĝisnuna sistemo ĉesas taŭgi. Ordono de landa komandanto en Prago el aprilo de 1938 metis sekurigi okaze de bezono ordon en limregiono per aktivigo de infanterio, kavalerio, tankoj kaj artilerio. Okazis ankaŭ kreo de batalpretecaj motorizitaj trupoj, kiujn establis armeo kaj ĝendarmaro.[40]

La germanajn preparojn por ampleksa soldata agado malkovris ĉeĥoslovaka raportistara servo en aŭgusto de 1937, pro kio estis analizitaj aŭtunaj manovroj de wehrmacht, sed neniaj kontraŭagoj estis akceptitaj. Post tio, kiam la 12-an de marto de la sekvanta jaro okazis anŝluso de Aŭstrio, estis la antaŭa neagado alternigita per tuja reago je nekonfirmitaj raportoj pri plua amasiĝado de germanaj soldataroj, ĉifoje ĉe la ĉeĥoslovakaj limoj, en aspekto de parta maja mobilizo.[41] Hitler konatigis en kunsido en opero de Kroll la 4-an de februaro 1938 pintulojn de la reĝimo kun plano por "plenumo de eksteraj taskoj", kio estis prezentata kiel tn. ŝirmo de dek miloj da germanoj en du najbaraj ŝtatoj (en Ĉeĥoslovakio vivis en la jaro 1938 proksimume 3,2 milionoj da civitanoj de la germana nacieco). La unua en la vico estis Aŭstrio kaj kiam poste la atentemo de Germanio turniĝis al Ĉeĥoslovakio, Hitler komencis instrui ĉefulojn de Sudetgermana partio (SdP) rilate al kontraŭ ĉeĥoslovaka strategio.

La klopodo, kiun SdP en tiu ĉi direkto evoluigis jam en la jaro 1937, estis plenumita en kunveno de Hitler kun Henlein kaj K. H. Frank la 28-an de marto 1938. Henlein havis kvazaŭ victenanto de Hitler certigi, ke al la ĉeĥoslovaka registaro estos metataj intence neakcepteblaj postuloj.[42] Protokolo pri tiu ĉi intertraktado indikas, ke "instrukcioj, kiujn gvidanto donis al Henlein, celas al tio, ke Sudetgermana partio metu postulojn, kiuj estos por la ĉeĥa registaro neakcepteblaj. Henlein resumis rilate al la gvidanto sian koncepton tiel ĉi: ni devas ĉiam postuli tiom, por ke ni neniam povus esti kontentigitaj. Kun tiu ĉi koncepto la gvidanto konsentis."[43] La germana sinteno kontraŭ Ĉeĥoslovakio jam de komence de la eventoj en la jaro 1938 kalkulis kun parta interrompado de la ŝtato pere de aktivecoj de Sudetgermana partio, kiu devis plenumi taskon de troja ĉevalo interne de la decidiĝinta defendo. La propra plano por neniigi Ĉeĥoslovakion ricevis kaŝnomon Fall Grün (te. kazo verda), kiun Hitler aprobis la 28-an de majo 1938.

Fall Grün ordonis senprokrastan komencon de la preparoj por konflikto kun Ĉeĥoslovakio kaj kiel necesa por la atako ĝi difinis konvenan eksteran iniciaton kaj politikan kialigon. La kontraŭulo devis estis kaptita en malalta grada de la prepareco, dum kio tiu ĉi celo devis okazi provokita incidento sekvata de fulma agado. La germana armeo devis esti mobilizigita iom post iom sub kovrilo de ordinaraj manovroj kun dato de prepareco ĝis la 28.a de septembro. Al la 1-a de oktobro poste estis difinita elvokigo de incidento kaj sekva soldatara agado. El vidpunkto de internaciaj rilatoj prezentis trarompon parto pri psikologia gvidado de milito (kiu ensumigis ankaŭ agadojn de la germana minoritato ), kiu devis Ĉeĥoslovakion en kiel eble plej multa mezuro malfortigi kaj dismeti de interne, timigi ties loĝantaron kaj rompi la volon al rezisto. Ne malmulte grava supozo estis celata internacia izoligo pere de propagandisma milito gvidata de la naziaj medioj, kiuj de marto de 1938 gvidis provokeman kontraŭĉeĥoslovakan kampanjon.[44][45]

 
K. H. Frank en kunsido de SdP en aprilo de 1938

Aprila kunveno de SdP en Karlovy Vary igis estigi al programo pleniganta strategion difinita en intertraktado en Germanio - la tn. ok karlovaraj punktoj. La ĉeĥoslovaka registaro rifuzis ĝin, ĉar estis evidente, ke tiu ĉi programo estas intence formulita akre kaj samtempe neunusignife kaj malfermas tiel spacon por gradigado de la postuloj, sed ĝi ne defendis sin al plua traktado. La kompromisa ĉeĥoslovaka propono, resp. ĝis unua versio, estis akceptita la 19-an de majo 1938, sed SdP rifuzis ĝin: "...nacieca statuto devas esti fare de sudeta Germanaro rifuzita, ĉar ne povas temi al ni pri paca solvo de la sudeta demando enkadre de la ĉeĥoslovaka ŝtato."[46] La pluan evoluon de la eventoj poste trafis maja parta mobilizo, kiu havis el la internacia vidpunkto por Ĉeĥoslovakio pli negativan rolon, ĉar la nazia propagando klopodis priskribi ĝin kiel subpremo de la germana minoritato en konekso kun preparata municipa balotado. En la alia flanko dank' al aktivigo de la armeo en la limregiono oni sukcesis subpremi agadojn de Henleinanoj kaj el vidpunkto de la interna situacio tiu ĉi "maja politiko" en la lando festis sukceson dank' al manifestado de decidiĝo al la defendo.[47]

La situacio en Ĉeĥoslovakio somere de 1938 estis el vidpunkto de la registaro ankoraŭ favora por paca solvo de la rilatoj kun la sudetgermanoj. La fruntaj reprezentaj de la ŝtato precipe timis reagon de la internacia socio al eventuala malmolan progreson rilate al radikaluloj, kiun eluzus la nazia propagando. En tiu ĉi kunteksto estas evidente, kial ankaŭ en aŭgusto ili akceptis britan proponon por perigan mision de lordo Runciman. Sed tiu ĉi misio ne estis fare de brita registaro konsiderata kiel objektiva kaj ĝi devis servi precipe al interkonsento kun Hitler. Ĝis la premo kontraŭ Ĉeĥoslovakio britoj sukcesis devigi eĉ Francion kun montro al garantiita brita helpo. Ĉeĥoslovakio ja klopodis eliri al ĉiuj proponoj renkonte, sed samtempe okazis intensaj soldataj preparoj - ne nur kontraŭ la atako de wehrmacht, sed ankaŭ kontraŭ ribelulaj aktivecoj de henleinanoj.[48]

Printempe kaj somere de 1938 fortiĝis ankaŭ Sudetgermana partio. El 770 miloj da membroj de SdP en marto ekkreskis ilia nombro al 1,3 milionoj en julio, kio prezentis preskaŭ 41 procentoj de civitanoj de la germana nacieco. Same en komunumaj balotoj en 1938 en majo ĝi solenis erigan venkon pro akiro de 88 procentoj de la germana voĉoj. En majo ankaŭ la ĉeĥoslovakaj oficoj permesis ekzistadon de ordecaj fortoj de SdP – la tn. ordnerojn. Ili devis agadi sole dum tempo de la balotoj, sed fakte kun neoficiala konsento de oficoj ili transformiĝis en Propravolan ŝirman deĵoron (Freiwilliger Schutzdienst, FS). Tiu estis organizita laŭ modelo de malglore famaj taĉmentoj de SA kaj ĝi fariĝis ilo de la henleinana teroro.[49]

Lordo Walter Runciman intertempe entreprenis ekskursojn en Sudetion, por ke li propraokule konvinkiĝu pri la situacio en Ĉeĥoslovakio, pri kiu li parolis kiel pri "malbenita lando". Survoje oni prezentis al li SdP amasajn marŝantarojn skandantaj moton de Goebbels: "Lieber Lord, macht uns frei, von der Tsechoslowakei!" Sed lia misio estis alportanta nenian solvon kaj tra Eŭropo komencis disvastiĝi timoj pro ebla eksplodo de milito.[50] La akiriĝinta situacio gvidis al rekta agado, kiu okazis sekve de la 10-a kunveno de NSDAP en Nurenbergo, okazanta ekde la 5-a ĝis la 12-a de septembro. La tasko de SdP estis en tiu ĉi konekso intensigi la incidentojn en la limregiono, kontrabandi armilojn el Germanio aŭ provoki la ĉeĥoslovakajn armitajn fortojn. La celo de tiuj ĉi aktivecoj estis doni al naziistoj argumentojn kaj pretekstojn por interveno en Ĉeĥoslovakio.[51]

Eksplodo de la ribelo – henleinana puĉoRedakti

 
La ribelo en

Ĉeĥoslovakaj raportistaraj organoj havis jam de komence de septembro indiciojn pri la planata preteco de SdP en la tagoj la 7-a ĝis la 9-a de septembro. Surbaze de esplordemandado de funkciulo de SdP el Měděnec en Ercmontaro el la 10-a de septembro estis konstatite, ke ĉiuj konsisteroj de la partio devas esti preparitaj por la ribelo, kiu estis ekplodonta la sekvantan semajnon en ĉiuj limregionaj regionoj kun miksita loĝigo. Estis ankaŭ konataj informoj disvasigataj pere de flustrata propagando pri disaŭdiga parolado de Hitler, kiu devis signali komencon de la ribelo, kiu servus kiel preteksto por interveno. Same incidento en Moravia Ostrava el la 7-a de septembro, post kiu SdP interrompis la kontaktojn kun la ĉeĥoslovakaj organoj, konsentis kun raportistaraj ekkonoj, kiuj tiel kontribuis al preparo de efikaj kontraŭdisponoj.[19] La raportistara analizo de la kontraŭŝtata subversa agado de SdP kunigitaj al organoj de la najbara ŝtato estis ja la 6-an de septembro transdonita al la misio de Runciman, sed elflanke de okcidentaj potencoj Ĉeĥoslovakio eĉ ne en tiu ĉi kazo ĝisatendis neniun signifan subtenon.[52]

La tn. agadan ordonon el Nurenbergo ricevis la 10-an de septembro ĉiuj distriktaj organizaĵoj de Sudetgermana partio. Ĝia enhavo estis instrukcio al komenco de manifestacio kaj provokoj, kiuj la sekvantan tagon vere okazis. Pluaj instrukcioj parolis pri certigo de amasa partopreno de aŭskultado de la disaŭdiga parolado de Hitler, kiu estis disaŭdigata lunde la 12-an de septembro. Hitler emfazis en ĝi "suferon de tri kaj duonon de milionoj da samtribanoj", kiuj "estas nek sendefendaj nek forlasitaj". Post tiu ĉi emocia parolado okazis eksplodo de vera ribelo, kiu plene eksplodis fakte en ĉiuj pli grandaj urboj kun supero de la germana loĝantaro. Milajn manifestaciojn akompanis agadoj de fanatikaj henleinanoj, kiuj rabis ĉeĥajn kaj judajn vendejojn kaj atakis kontraŭ ĉeĥoslovakaj armitaj konsisteroj. La viktimoj de la embuskaj atakoj estis precipe viroj el Gardistaroj de defendo de ŝtato, te. ĝendarmoj, membroj de Financa gardistaro kaj soldatoj. Ekzemple la 13-an de septembro okazis atako de ĝendarma stacio en Habartov, kie falis kvar ĝendarmoj. Bataloj eksplodis eĉ en pluaj lokoj en la limregiono.[53]

 
Tekniko de atakiga veturilaro, en antaŭaĵo kirasitaj aŭtomobiloj modelo 30

Reaĝo de la ĉeĥoslovakaj organoj estis dank' al antaŭa raportistara agdo rapida kaj efektiva. Ankoraŭ nokte la 12-an de septembro estis proklamita militleĝo en plej multe trafitaj distriktoj, la 13-an de septembro sekvis ilin pluaj. Karitikan fazon prezentis ilia komenco, ĉar la malfortaj ordecaj fortoj falantaj sub ministerio de enlando devis alfronti al bone armitaj ribeluloj kaj plie ili devis respekti diversajn limigantajn disponojn. Ĉar la ĝisnunaj soldataj pretecaj taĉmentoj ne sufiĉis por priregi la situacion kaj el la limregiono venis pluaj informoj pri gravaj kunpuŝiĝoj kaj perdoj je vivoj, kiuj povus fariĝi preteksto por la germana atak, okazis post interkonsento kun la politika gvidantaro kompromisa dispono en aspekto de voko de rezervistoj kaj sendo de fortaj motorizitaj taĉmentoj en la limregionon. K. H. Frank postulis la 13-an de septembro detirigi la ĉeĥoslovakajn armitajn konsisterojn, tamen Henlein ne montris intereson pri intertraktado kun la ĉeĥoslovakaj organoj kaj la 15-an de septembro li elvokis la sudetgermanojn al aktiva rezisto. Henlein komune kun Frank tuj poste fuĝis Germanion.[54] La 16-an de septembro la ĉeĥoslovaka registaro malpermesis agadon de SdP.[55] Al subpremo de la puĉo kontribuis ankaŭ aktivigo de kirasitaj veturiloj inkluzive de tankoj el armilaro de rapidaj divizioj de atakiga veturilaro (temis pri taĉmentoj konsistantaj el tankoj, kirasitaj aŭtomobiloj, motorizita infanterio kaj artilerio kaj dragonoj), kontraŭ kiuj la ribeluloj estis neniel defendontaj sin, ĉar ili ne disponis je pezaj kontraŭtankaj armiloj.[56]

Incidentoj inter la 12-a – 17-a de septembroRedakti

 
Unu el simboloj de la ribelo fariĝis dulingvaj tabuloj, sur kiuj henleinanoj alikolorigis la ĉehajn skribaĵojn;[57] ĉiokaze Šumperk

Noto: Tiu ĉi listo (same kiel ceteraj en tiu ĉi artikolo) enhavas sole elektitajn incidentojn.[n. 4]

  • 12-/13-a de septembro, Vejprty (Weipert). Nokte al la 13-a de septembro henleinanoj malarmigis lokajn policistojn kaj malliberigis ilin komune kun ĉehaj poŝtistoj kaj fervojistoj. Pli ol 300 henleinanoj poste ekatakis kontraŭ doganeja ofico, sed tie financistoj rifuzis meti la armilojn, ili alvokis por helpi pluan trupon de GDŜ-anoj el ĝendarmeja stacio el Vejprty kaj komune ili liberigis ĉiujn militkaptitojn kontraŭ prezo de unu pafvundita ĝendarmo.[59]
  • 13-a de septembro, Habartov (Habersbirk). Pli detale vidu Batalon je Habartov. Sume 8 mortigitoj.
  • 13-a de septembro, Bublava (Schwaderbach). Ribeluloj okupis doganejon kaj ĉirkaŭigis ĝendarmejan stacion. Dum interpafado estis mortigitaj tri ĝendarmoj.[60]
  • 13-a de septembro, Krajková (Gossengrün). Ribeluloj militkaptis du ĝendarmojn kaj ilian komandanton praporĉikon Petr Hladík ili dum interpafado grave vundis. La loka kuracisto ja sukcesis konvinki siajn kuncivitanojn, por ke la praporĉiko estu forveturigita en malsanulejon, sed ankoraŭ forveturonte Hladíkon li estis pafvundita en la manon kaj lia edzino en la ventron. Hladík en pluaj jaroj subiĝis al kelke da opercioj kaj dum la lasta el ili en la jaro 1947 li mortis. La ribeluoj el Krajková ankaŭ pripafis ĝendarman aŭtobuson kun membroj de preteca taĉmento. Serĝento Václav Ráž estis trafita en la kapon (li mortis la 14-an de septembro), grave vundita estis soldatgvidulo Antonín Pokora (en malsanulejo oni amputis lian brakon) kaj en la kolon estis trafita ĉefleŭtenanto Otakar Stehlík. Vundita estis ankaŭ unu ĝendarmo el dumembra patrolo sur motorciklo.[61]
  • 13-a de septembro, Chodov (Chodau). Henleinanoj sieĝis la ĉeĥan stacion, kiun ili klopodis inundigi helpe de lokaj fajroestingistoj. Asistada taĉmento de ĝendaromoj, soldatoj kaj policistoj estis sekve atakita per pafado, kiu vundis unu gardiston. Germanoj havis unu mortinton kaj pli ol tridek vunditojn. Fare de henleinanoj estis grave pafvundita ankaŭ loka lernajano, germana sociala demokrato.[62]
  • 14-a de septembro, Cheb (Eger). Policistoj faris dum soldata asistado hejman esplorserĉadon en hoteloj Wälzl kaj Viktoria. Henleinanoj el ambaŭ konstruaĵoj komencis pafadon, kiu mortigis unu gardiston kaj du ĉeĥajn fervojistojn, kiuj iris por helpi la gardiston, samkiel ankaŭ kvar neeninteresiĝintajn civilulojn de germana nacieco.[63]
  • 15-a de septembro, Krajková (Gossengrün). Soldato de la ĉeĥoslovaka armeo de la germana nacieco pafmortigis kvin ĉeĥajn kolegojn kaj post la interpafado li krimis ĉirkaŭiginta sinmortigon.[64]
  • 15-a de septembro, Hora Svatého Šebestiána (Sebastiansberg). Patrolo de GDŜ haltis proksimume unu horon post noktomezo ordneron sur biciklo, kiu anstataŭ dokumentoj eltiris pistolon, pafmortigis staban gardistestron Jan Heřmánek, la restintajn du anojn de la patrolo li vundis kaj sekve li forveturis al la germana flanko de la limo.[65]

Sudetgermana FreikorpsRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Sudetgermana korpuso de volontuloj.
 
Defilantaj taĉmentoj de Freikorps

La 15-an de septembro okazis lasta granda armita kunpuŝiĝo kaj la henleinana puĉo tiel bankrotis apenaŭ ĝi komenciĝis, dum kio miloj da sudetgermanoj fuĝis Germanion. Sed Hiter ne intencis rezigni pri ebleco damaĝigi al Ĉeĥoslovakio elinterne kaj li plibonigis tiel sian internacian postenon pro montrado al konjektema subpremo de germanoj. Tial en harmonio kun la antaŭaj planoj li komencis la 17-an de septembro formigi Sudetgermanan Freikorps, la armitan konsisteron de la partio, pri kies organizado inspektis aldonito de OKW (supera komandatejo de wehrmacht) subkolonelo Köchling. Enskribo pri intertraktado inter Hitler kaj Köchling indikas: "...Sudetgermana freikorps estos eĉ plu subigita al Konrad Henlein. La celo: ŝirmo de la sudetgermanoj kaj pludaŭrigado de pluaj maltrankviloj kaj konfliktoj. Freikorps estos konsistigata en Germanio."[66]

La ordonon por renovigo de ampleksaj agadoj kontraŭ Ĉeĥoslovakio eldonis komandantejo de Freikorps en Bayreuth la 19-an de septembro. Rektan intervenon el la germana teritorio en tiu ĉi fazo de la robelo komencis subteni ankaŭ elitaj duonsoldataj taĉmentoj de SA kaj SS, kiuj ekokupis partojn de la teritorio en Aŝio kaj en Ĥebio. Siajn aktivecojn komencis plene disvastigi ankaŭ raportistara servo de Abwehr, kiu certigis krom aliaj kontrabandadon de armiloj kaj faradon de damaĝigaj agadoj. Same la germana armeo komencis kaŝmobilizon enkadre de preparoj por Fall Grün.[67] Tiutempe ankaŭ okazis malbonigo de la internacia situacio de Ĉeĥoslovakio, ĉar Britio kaj Francio prezentis proponon por transdono de regionoj, kiujn priloĝas pli ol 50 % de germanoj. Tiu ĉi plano estis ja rifuzita, sed la registaro de Hodža tiun ĉi decidon je unu tago pli poste ŝanĝis kaj pro sekvoj de amasaj manifestadoj la 22-an de septembro ĝi demisiis, dum kio ĝi estis anstataŭigita de registaro de generalo Syrový.[68]

Incidentoj inter la 18-a – 21-a de septembroRedakti

  • 18-a/19-a de septembro, doganejo Nové Domy u Aše. La unua pli granda agado de Freikorps, kies peze armita grupo nokte el la 18-a je la 19-a de sepmbro ekatakis per manarmiloj kaj grenadoj de germana produkto kontraŭ postenoj de doganistoj kaj financistoj, kiuj retiriĝis, por ke ili ne pretekstigu per pafado direkte al la regna teritorio kaŭzigon de la internacia incidento.[69]
  • 18-a/19-a de septembro, Bílá Voda (Weißwasser). Henleinanoj nokte pripafadis lokan doganejon, kies amasiĝintaro ne povis laŭ la ordono reciproki la pafadon
  • 19-a de septembro, Horní Malá Úpa (Ober Kleinaupa). Atakita kaj bruligita doganejo. Unu ĝendarmo estis mortigita, kelke da ĝendarmoj kaj financistoj vunditaj, du forhaŭlitaj Germanion.
  • 19-a de septembro – pluaj lokoj de atakoj: Bartošovice, Mladkov, Železná, Černousy, Znojmo.
  • 21-a de septembro, Habartice (Ebersdorf). Atako kontraŭ doganejo en Habartice: Henleinanoj subgvide de membro de SA komencis je la 3-a frumatene pripafadi konstruaĵon de doganejo. Trupo de GDŜ konsistanta el financistoj kaj soldatoj repuŝis kvar ondojn de atakantoj po 30 viroj. Por helpi la trupon alveturis per ŝarĝaŭtomobilo oficiro kun 10 soldatoj. La germanoj perdis 3 mortintojn kaj 16 vunditojn, la defendantoj havis 4 vunditojn.[70]
  • 21-a de septembro – pluaj lokoj de atakoj: Petrovice, Nové Domy u Aše, Wies u Chebu, ktp. Kelkaj doganejoj estis forbruligitaj, vico da membroj forhaŭlita Germanion.[71]

Gradigado la 22-an de septembroRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Infanteria fuorto, Artileria fuorto, Artileria fuortaro kaj Ĉeĥoslovakaj malpezaj fortikaĵoj.

Gravaj bataloj en la limregiono denove plene eksplodis la 22-an de septembro, nun fakte en ĉiuj limregionaj teritorioj de Bohemio kaj Moravio. Okazis pluaj masakroj kaj centoj da homoj estis perforte forhaŭlitaj Germanion.[4] La nova registaro de generalo Syrový proklamis la 22-an de septembro posttagmeze "gardadon de la ŝtatlimo" sekvata de "faro de kovrigo de la limo". Okazis aktivigo de la limregionaj fortikaĵoj kaj anticipe preparitaj defendpostenoj en batalpretecon.[72]

Incidentoj la 22-an de septembroRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Bataloj je Ŝluknova terlango.
  • Liptaň (Liebenthal). Ĉirkaŭ 70 henleinanoj ĉirkaŭigis ĝendarman stacion kaj ties amasiĝintaron malarmigis, pafmortigis kunigaton de GDŜ sur motorciklo kaj fine ili pafmortigis eĉ ĉiujn militkaptitojn. Viktimoj estis Rudolf Mokrý, František Čech, Inocenc Dostál, Vítězslav Hofírek, Vilém Lehel kaj Ludvík Svoboda.[73]
  • Anenské údolí ĉe Kraslice (Graslitz). Motorizita taĉmento de Freikorps konsistanta el kvar personaŭtomobiloj (kun sume 20 pasaĝeroj) kaj motorciklo kun "sajdkaro" persekutis du germanajn antifaŝistojn forveturantaj per aŭtomobilo el Kraslice. La persekutadon finigis ŝosea barilo kun membroj de taĉmento de GDŜ frunte kun inspektoro František Hovorka, kiuj reciprokis pafadon de la henleinanoj kaj ili pafmortigis 3 el ili kaj 4 grave vundis. Ĉe la kaptitaj germanoj estis krom aliaj armiloj trovitaj eĉ fusiloj kaj vestaro ŝtelitaj al "godoŝanoj" la 13-an de septembro en Bublava (vidu: Incidentoj inter la 12-a – 17-a de septembro).[74]
  • Bataloj je Ŝluknova terlango. Ekde la frumatenaj horoj atakoj kontraŭ doganeja ofico en Varnsdorf kaj GDŜ en Bohemia Svislando. Je la 10-a horo alveturis el Žitava trajno kun membroj de Freikorps subgvide de deputito je SdP Franz Werner, kiuj okupis la stacidomon. GDŜ komencis retiriĝi el Varnsdorf kaj la soldataro (2 neplenaj rotoj de la III-a bataliono de infanteria regimento 42), kiu havis orodonon ne interveni, el kazerno en Rumburk.[75] La soldatoj, civiluloj kaj membroj de GDŜ kreis kolonon ŝirmata de 3 malpezaj tankoj modelo 35 kaj sub pafado de la ribeluloj ili retiriĝis direkte al Krásná Lípa kaj al linio de malpezaj fortikaĵoj.[76]
  • Dolní Podluží (Niedergrund). Dum retiriĝo el Varnsdorf estis dum plenigado de brulmaterialo en siajn motorciklojn atakitaj tri membroj de varnsdorfa trupo de GDŜ, el kiuj du estis mortigitaj kaj junu grave vundita. Pafmortigita estis ankaŭ unu el la henleinanoj.[77]
  • Vejprty (Weipert). Ordneroj kaj membroj de SA kaj SS en nombro ĉirkaŭ 300 viroj ekatakis, subtenataj de pafado el maŝinpafiloj, kontraŭ doganeja ofico kaj kazerno de financa gardistaro. Helpgardisto Josef Kloub falis, plua gardisto estis grave vundita. Germanoj ja militkaptis proksimume 30 ĝendarmojn, sed ankaŭ ili suferis perdojn kaj jam la sekvantan tagon Vejprty estis rekonkeritaj reen..[78]
  • Vidnava (Weidenau). Kelke da centoj de membroj de Freikorps okupis la urbon. Du financistoj falis, pluaj membroj de GDŜ estis militkaptitaj. Germanoj havis unu mortinton.[79]
  • Velká Kraš (Groß Krosse). Henleinanoj vojbaris relojn kaj pripafadis trajnon kun financistoj, ĝendarmoj kaj civiluloj el Vidnava. Eksplodo de grenado malĝuste ĵetita fare de unu el financistoj mortigis du kaj vundis 14 ĉeĥojn.[80]
  • Hrádek nad Nisou (Grottau). Proksimume 200 membroj de Freikorps ekatakis kontraŭ loka Popola domo. Trupo de GDŜ ĉi tie defendis sin kvin horojn, ĝi mortigis du kaj vundis 50 akatantojn, kiuj finfine devis retiriĝi.[81]
  • Heřmanice (Hermsdorf). Ordneroj pafmortigis nearmitan instruiston Otakar Kodeš. Nokte el la 22-a je la 23-a de septembro poste ili ekatakis kontraŭ loka doganejo kaj trupo de GDŜ.[82]
  • Hnanice (Gnadlersdorf). Ĉirkaŭ 200 henleinanoj ekatakis kontraŭ doganejo defendata de 12 financistoj kaj 5 soldatoj, kiuj post komenca sukcesa defendo cedis. La konstruaĵon konkeris reen preteca taĉmento kaj 2 trupoj de GDŜ, sed la 26-an de septembro denove akiris ĝin la germanoj, sed kiuj pagis tion per grandaj perdoj - sume preskaŭ 24 mortigitoj kaj 37 vunditoj. Perdojn suferis ankaŭ la ĉeĥoslovakoj.[83]
  • Pluaj lokoj de atakoj: Bartošovice v Orlických horách, Libná, Zdoňov, Horní kaj Dolní Adršpach, Janovice, Hodkovice; en suda Bohemio en ĉirkaŭaĵo de Český Krumlov, en ĉirkaŭaĵo de Vyšší Brod kaj Kaplice.

Bataloj post la mobilizoRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ĝenerala mobilizo en la jaro 1938.

Por plua evoluo de la eventoj en la limregiono estis ĉefa la proklamo de ĝenerala mobilizo la 23-an de septembro, kiam la armeo forlasis enkadre de preparoj por la defendo de ŝtato la antaŭbatalejon kaj retiriĝis al linio de limregionaj fortikaĵoj. Okazis tie revoko de reprezaliaj agadoj, ĉar la limaj terlangoj sen fortikaĵoj en la nordo kaj la okcidento de Bohemio estis malplenigitaj.[84] La proklamo de mobilizo ne estis entute en la reĝisorado de Ĉeĥoslovakio, ĉar ĉefan rolon ĉi tie estis rolinta renkontiĝo de Chamberlain kaj Hitler la 22-a kaj la 23-a de septembro en Godesberg, el kiu la 24-an de septembro estiĝis Godesberga memorando. Post tio, kiam Chamberlain anoncis al Hitler konsenton de la ĉeĥoslovaka registaro kun la propono el Berchtesgaden, la gvidanto prezentis novajn postulojn. En la memorando de Hitler el la 23-a de septembro aperis argumentado starigita je perfortaĵoj en la limregiono, kiuj estis prezentitaj kiel akto de la subpremo kontraŭ la germana minoritato. La surprizita Chamberlain poste sendis en Pragon la jenan mesaĝon: "...la brita kaj la franca registaroj ne povas plu respondeci, por ke ili konsilu al Ĉeĥoslovakio ne mobilizi."[85]

La mobilizo rompis la devenajn supozojn de la plano Fall Grün, kiu kalkulis kun neatendita atako kontraŭ nepreparita, te. nemobilizita kontraŭulo. La parolado de Hitler en Sporta palaco el la 26-a de septembro ("Ni volas neniajn ĉeĥojn!") kaj sekvantaj instrukcioj al Freikorps rilate al ties taskoj post la eniro de wehrmacht en Ĉeĥoslovakion tamen pruvis superanta decidiĝo komenci militon eĉ dum kondiĉoj ne tute favoraj por Germanio, ĉar la mobilizita ĉeĥoslovaka armeo prezentus nefacilan kontraŭulon.[86]

Krom la sudetgermanoj, kiuj fuĝis en Germanion, kie multaj el ili enpaŝis en vicojn de Freikorps kaj revenis reen, por ke ili batalu kontraŭ la ĉeĥoslovakaj sekurecaj konsisteroj, okazis post la proklamo de mobilizo formigado de taĉmentoj de dizertintoj, la tn. verdaj kadroj aŭ verdaj gvardioj. Tiuj kaŝiĝis en arbaroj kaj atakadis kontraŭ la ĉeĥoslovakaj taĉmentoj.

Incidentoj inter la 23-a – 30-a de septembroRedakti

 
Ĵurnala artikolo pri atakoj kontraŭ ĉeĥoslovaka limregiona deĵoro
  • 23-a de septembro, Srbská (Wünschendorf). Dum atako kontraŭ ĉi tiea doganejo estis proksimume duonhoron post la proklamo de mobilizo pafmortigitaj tri financistoj kaj du membroj de GDŜ suferis vundon. Post alveno de la armeo la henleinanoj fuĝis.[87]
  • 24-a de septembro, Krnov (Jägerndorf). La ŝtatlimon transpaŝis 3 grupoj de Freikorps. Trupo de GDŜ en sektoro Úvalno ekprenis pozicion sur milda altaĵo kaj per maŝinpafila pafado haltigis komune kun kirasita aŭtomobilo sendita el Krnov pluan antaŭenpaŝon de germanoj.[88]
  • 26-a de septembro, Brandov (Brandau). Freikorps okupis lokan filion de Ĉeĥoslovaka armilfabriko, dum kio morte vundis unu policiston. Post alŝovo de superfortoj la henleinanoj estis forpuŝitaj.[89]
  • 27-a de septembro, Brandov (Brandau). La ribeluloj denove ekokupis la armilfabrikon, kiuj vundis kvin soldatojn. La plotono de GDŜ devis cedi antaŭ centoj da armitoj.[90]
  • 27-a de septembro, Ĉirkaŭaĵo de Jindřichův Hradec. Dum kunpuŝiĝo de la verda gvardio kun patrolo de dragona regimento 8 estis pafmortigitaj 7 atakantoj.[91]
  • 28-a de septembro, Načetín (Netschung). Trimembra patrolo de GDŜ defendis sin proksimume al 60 henleinanoj ĝis alveno de pluaj sep "godoŝanoj". La retiriĝintaj germanoj havis 2 mortigitojn kaj 12 vunditojn. Ĉe Načetín oni batalis eĉ la 29-an de septembro, kiam ĉirkaŭigitan patrolon de GDŜ savis kirasita aŭtomobilo.[92]
  • 28-a de septembro, Horní Lomany (Oberlohma). Post la dua horo frumatene estis ĉe vojbarilo de GDŜ proksime de fervojlinio pafmortigita financisto Rudolf Josiek fare de du membroj de Freikorps, kiuj ŝajnigis sin esti germanaj socialaj demokratoj. Ĉar la posteno ĉe Horní Lomany estis la saman vesperon denove pripafata, ekiris "godoŝanoj" subtenataj per la kirasita aŭtomobilo en kontraŭatakon, kies rezulto estis du mortaj henleinanoj.[93]
  • 30-a de septembro, Zadní Jetřichovice (Hinterdittersbach). Je la matenaj horoj okazis kunpuŝiĝo de 6 "godoŝanoj" kun grupo de membroj de wehrmacht, SA kaj SS. La germanoj havis kelke da mortintoj kaj vunditoj, la ĉeĥoslovakoj unu vunditan soldaton.[94]

Kunpuŝiĝoj kun taĉmentoj de SSRedakti

Bataloj ĉe LibáRedakti

 
SS en Hazlov la 26-an de septembro 1938

En timo antaŭ interveno de la armeo en Aŝio komencis la ribeluloj la 22-an de septembro konstrui la tn. sekurigan linion (Sicherungslinie) konsistanta el precipe obstakloj sur ŝoseoj de municipo Hazlov (Haslau), grava transporta nodo de komunikiloj (inkluzive de fervojo) kondukanta ĝis . Ĉar de tie la ĉeĥoslovakaj taĉmentoj retiriĝis direkte al Františkovy Lázně, la germanoj vespere la 24-an de septembro ekokupis Hazlovon. Plua grava punkto de la linio estis municipo Libá (Liebenstein) kaj du kilometrojn malproksima bieno Sorkov (Sorghof), situanta ĉe la ŝtata ŝoseo al Cheb. La bienon ekokupis tri trupoj de GDŜ subtenataj de leĝeraj tankoj kaj kelke da armitaj germanoj el Cheb, junaj socialaj demokratoj. Antaŭ Libá estis dislokiĝinta Freikorps kaj ambaŭ flankoj reciproke pripafadis sin. La 25-an de septembro posttagmeze ambaŭ tankoj ekveturis direkte al la municipo, dum kio per pafado el maŝinpafiloj ili neniigis personaŭtomobilojn de henleinanoj, kiuj komencis pafadon el peza maŝinpafilo el arbaro ĉe la ŝoseo kaj ili ĵetadis kontraŭ la tankoj sen pli granda efiko manajn grenadojn. Pro teknikaj malfacilaĵoj de unu tanko ambaŭ maŝinoj revenis al Sorkov. La decidema rezisto de la malgranda taĉmento de GDŜ ĉe Libá kaŭzigis en Aŝio panikon kaj pluaj sudetgermanoj prefere foriris al la alia flanko de la limo. Friedrich Putz, la eksa ĉefleŭtenanto de aŭstria-hungara armeo, poste instruisto kaj nun komandanto de la ribeluloj en la sekuriga linio, postulis superfortojn kun kialigo, ke "li havas nur 700 virojn kaj tri maŝinpafilojn". La nazia gvindantaro tial elsendis al la sekuriga linio nenur pluajn membrojn de Freikorps, sed eĉ taĉmentojn de SS, konkrete du rotojn de SS-Verfügungstruppe (dispoziciaj taĉmentoj), kiuj la 26-an de septembro enfosis sin ĉe Libá kaj dum du tagoj okazis interpafadoj kun la defendantoj de la bieno, kiuj la 28-an de septembro vespere retiriĝis direkte al Františkovy Lázně.[95] Ĉe Libá estis ankaŭ de malantaŭ la germana limo pafata per kontraŭtankaj kanonoj kontraŭ la ĉeĥoslovakaj kirasitoj.[96]

Pluaj incidentoj kun partopreno de SSRedakti

  • Rekta batalo inter la ĉeĥoslovakaj soldatoj kaj "godoŝanoj" en la flanko unua kaj la germanaj ĝendarmoj kaj membroj de SS en la flanko alia okazis eĉ en Pomezí nad Ohří (Mühlbach).[97]
  • Pomezná (Markhausen). La 21-an de septembro ĉirkaŭ la unua horo superis kelke da dekoj de armitoj liman barieron kaj komencis pafadon kontraŭ doganejo. Lumiga raketo elpafita fare de la defendantoj malkovris inter la atakantoj uniformojn de membroj de SS, kiuj sekve cedis reen malantaŭ la limon.[98]

Bataloj je Hardegga doganejoRedakti

 
Ponto kuniganta Čížov kaj Hardegg, dekstre konstruaĵo de doganeja ofico
 
La konstruaĵo de doganeja ofico ĉe Hardegga ponto.

Ponto trans rivero Dyje ĉe limpasejo ČížovHardegg estis post la proklamo de la ĝenerala mobilzo la 23-an de septembro subminita kaj preparita por eksplodigo, dum kio okazis parta malmuntado de ferdeko. En senpera proksimeco de la ponto, sekurigita per bariero de tipo Ippen, estis en la jaro 1937 konstruita konstruaĵo de doganeja ofico, kies konsisto estis unu bastiona fortikaĵeto, kamuflita sub tavolo de ŝtukaĵo kiel balkono. La defendon de la limpasejo subtenis ankaŭ linio de objektoj de malpezaj fortikaĵoj de nova tipo (modelo 37). Antaŭ la doganejo estis konstruita koneksa kontraŭtanka obstaklo el du vicoj de ĉeĥaj erinacoj, plenigita per obstaklo el pikdrato. La armitaj kunpuŝiĝoj ĉi tie daŭris kun paŭzoj ekde la 25-a de septembro ĝis la 5-a de oktobro 1938. La doganejan oficon defendis trupo de GDŜ subgvide de Karel Tojšl, kiun dum ties defendo de la ponto subtenis pafado el la linio de la malpezaj fortikaĵoj. La atakoj de Freikorps estis de komence subtenataj per maŝinpafila pafado de taĉmentoj de la germana armeo, kiu pli poste laŭ atestoj de Karel Tojšl rekte enaktiviĝis en la okazantajn batalojn. Spite al multaj provoj transpaŝi la riveron Dyje la ĉeĥoslovakaj defendantoj sukcesis defendi la limpasejon ĝis eldono de tiu ĉi regiono enkadre de lasta zono de anekso. La germanoj pagis sian provon konkeri la limpasejon preskaŭ de 22 mortigitoj, dume la defendantoj havis 4 leĝerajn vunditojn.[99]

Munkeno kaj fino de la ribeloRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Munkena interkonsento.
 
La 4-an de oktobro, Nové Sedlo (Neusattl). Membro de Freikorps estas akompananta "suspektaton"

La certigo de Chamberlain el la 28-a de septembro pri tio, ke Hitler povas ricevi ĉion, kion li postulas, sen milito, ankoraŭ netutan jaron retenis eksplodon de plua konflikto en Eŭropo. La ŝtoma evoluo de la eventoj en la sekvantaj du tagoj poste definitive fiaskigis ĉiujn esperojn de la ĉeĥoslovakoj pri helpo de aliancanoj en la batalo kontraŭ la pli forta malamiko kaj alkondukigis historian traŭmon el la munkena diktaĵo aŭ perfido. La interveno de Germanio kaj ties duonsoldataj trupoj finis samtempe kun rezigno kun la limregiono, kiu komenciĝis jam la 1-an de oktobro, do en la tago de la planata atako laŭ Fall Grün. Sed izolitaj kunpuŝiĝoj inter la germanoj kaj retiriĝantaj ĉeĥoslovakaj taĉmentoj daŭrigis eĉ post Munkeno – ekzemple en Český KrumlovMoravská Chrastová.[100]

Incidentoj inter la 1-a – 31-a de oktobroRedakti

  • 1-a kaj 2-a de oktobro, bataloj en Český Krumlov postulis en la ĉeĥoslovaka flanko eĉ aktivigon de tankoj kaj kirasita trajno.[101]
  • 19-a de oktobro, Želechovice. Falis kvar membroj de Gardistaro de defendo de ŝtato.[102]
  • 31-a de oktobro, Batalo je Moravská Chrastová. La municipon ekokupis kelke da centoj de sudetgermanaj ribeluloj kun celo alliĝi al Germanio. La ĉeĥoslovaka armeo sekve por prezo de kvar falintaj soldatoj faris sukcesan kontraŭatakon.[103]

PerdojRedakti

Historiisto Pavel Šrámek indikas por la monato septembro sume 69 falintaj membroj de la ĉeĥoslovakaj armitaj konsisteroj en ĉeĥaj landoj kaj en oktobro 26 mortigitoj.[104] Laŭ kontaktoficiro de OKW Freikorps faris ĝis la 1-a de oktobro sume 164 sukcesaj kaj 75 malsukcesaj agadoj por prezo de 52 falintoj, 65 vunditoj kaj 19 serĉatoj, dum la ĉeĥoslovakaj perdoj devis fari 110 mortintoj, 50 vunditoj kaj 2029 militkaptitoj.[5] Profesoro Jiří Frajdl indikas la germanajn perdojn ĉirkaŭ 200 mortintoj.[6]

Taksado de la eventojRedakti

 
Sudetgermnaj armitoj – Agado Cihelna 2014, historia montro al temo "MOBILIZO 1938"
 
 "La dua mondmilito komenciĝis en septembro de 1938 per batalo je ĉeĥoslovaka-germana limregiono. Ne nur tial, ke el jura vidpunkto Ĉeĥoslovakio estis la unua lando, kiu venis kun Germanio en militstaton. Sur la limo kun Germanio tiam brulis vera milito kun ĉio, kio apartenas al ĝi. Kun mortintoj, militkaptitoj, kun marodado, incendioj, malkonstruigoj. La defendantoj de Ĉeĥoslovakio el la jaro 1938 tiel fariĝis la unuaj herooj de la dua mondmilito." 
— Emil Hruška[105]

Same Václav Motl rememorigas la komencon de la dua mondmilito la 1-an de septembro 1939: "Por nia lando[n. 5] la milito kontraŭ Germanio komenciĝis jam je unu jaro pli baldaŭ. Tiu ĉi milito havis siajn viktimojn. Siajn falintojn. Kaj ĝi ekspodigis grandegan rifuĝintan ondon, kian la novepoka Eŭropo antaŭe ne ekkonis."[106] Vladimír Bružeňák kaj Josef Macke indikas, ke la kunpuŝiĝoj de Freikorps kun taĉmentoj de Gardistaro de defendo de ŝtato en Aŝio kaj Ĥebio fakte rememorigis la militon kaj simila tio estis ankaŭ alie en la limregiono, eĉ kiam loke kun malpli granda batal-intenseco.[107] Václav Junek taksas tiujn ĉi eventojn kiel "rapide, efike kaj unusignife venkita malgranda sudetgermana milito.“[108] Pavel Šrámek rekapitulacias batalojn en ĉeĥoslovaka limregiono en la jaroj 1938 kaj 1939 tiel, ke ja "ne okazis "granda" milito, sed dum vico da monatoj okazis la milito "malgranda", tamen obstina"[109]

NotojRedakti

  1. Kiel indikas Suchánek kaj Beneš: "Kiom da viktimoj estis en vicoj de civilaj loĝantoj de la ĉeĥoslovaka nacieco jam hodiaŭ neniu finkalkulos.“[8]
  2. Temis pri 2029 militkaptitaj membroj de armitaj konsisteroj, fervojistoj, poŝtaj okupitoj kaj anoj de iliaj familioj.
  3. La nocion "sudetgermana ribelo" indikas kelke da fontoj:[9][10][11][12] Aliaj fontoj indikas pri ribelo de germanoj en Bohemio kaj en Moravio,[13] ribelo de ĉeĥaj germanoj[14] aŭ ribelo de sudetgermana loĝantaro.[15]
  4. Kiel indikas Bružeňák kaj Macke: "Kalkulo de dramaj, precipe septembraj incidentoj, multfoje sangaj, ne estas certe fina. Pli grandaj aŭ malpli grandaj manifestadoj kaj interbataloj okazis preskaŭ ĉie. Sed ne ĉio venis en raportojn, ne ĉion kaptis ĵurnalistoj sur paĝoj de ĉiutaga presaro."[58]
  5. komprenu por Ĉeĥoslovakio

LigilojRedakti

ReferencojRedakti

  1. Heydecker & Leeb, p. 253-254
  2. Schlange, Karl, "Republikanische Wehr", valka.cz.
  3. Hruška, p. 80-81
  4. 4,0 4,1 Brabec, Martin, "Ostře sledovaná hranice", paĝoj 16-19.
  5. 5,0 5,1 5,2 "Zpráva Friedricha Köchlinga o jeho působení u Sudetoněmeckého Freikorpsu", fronta.cz.
  6. 6,0 6,1 Frajdl, Jiří, "Stráž obrany státu při obraně republiky 1938-1939", Historická a dokumentační komise Klubu českého pohraničí ve spolupráci s Křesťanskosociálním hnutím.
  7. Šrámek, p. 98
  8. Suchánek & Beneš, p. 218
  9. Junek (2013), p. 170, 177, 181
  10. Junek (2016), p. 151
  11. 11,0 11,1 "Povstání se hroutí", mobilisace1938.cz. Kontrolita 2014-02-05.
  12. Wirnitzer, Jan. Historik: Hitler před Mnichovem často váhal, jak vyzrát na Československo. zpravy.idnes.cz. Alirita 2014-02-06.
  13. JUNEK, Václav. Hitler před branami : literární dokument o povstání Němců v Čechách a na Moravě v roce 1938 a o cestě k němu. Velké Přílepy : Olympia, 2013. 272 s. ISBN 978-80-7376-349-7.
  14. V pohraničí vypuklo povstání českých Němců. mobilisace1938.cz. Arkivita el la originalo je 2014-02-22. Alirita 2014-02-06.
  15. Šrámek, p. 92
  16. Junek (2013), p. 170, 181
  17. Junek (2013), p. 181
  18. Hruška, p. 16
  19. 19,0 19,1 Straka, Karel. Byl henleinovský pokus o puč v září 1938 očekáván?. Ministerstvo obrany. Alirita 2014-05-11.
  20. Bružeňák & Macke (1. díl), p. 342
  21. Hruška, p. 14
  22. Hruška, p. 15
  23. Bružeňák & Macke (1. díl), p. 64
  24. Bružeňák & Macke (1. díl), p. 65
  25. Junek (2013), p. 170
  26. Motl, p. 153
  27. Junek (2013), p. 177
  28. Šrámek, p. 92
  29. Bružeňák & Macke (1. díl), p. 66
  30. Hruška, p. 103
  31. Šrámek, p. 92
  32. Hruška, p. 98
  33. Junek (2013), p. 183, 188, 194
  34. Brabec, Martin, "Nevyhlášená válka o pohraničí", paĝoj 44-47.
  35. Junek (2016), p. 154
  36. Šrámek, p. 92-93
  37. Hruška, p. 81-82
  38. Motl, p. 147
  39. Suchánek & Beneš, p. 50
  40. Šrámek, p. 90
  41. Straka, p. 86
  42. Kural, p. 95
  43. cit. laŭ Heydecker & Leeb, p. 253
  44. Hruška, p. 8-9
  45. Heydecker & Leeb, p. 254-255
  46. Situační zpráva SdP cit. dle Straka, p. 104-105
  47. Kural, p. 98-103
  48. Straka, p. 105-107
  49. Hruška, p. 11-12
  50. Heydecker & Leeb, p. 256
  51. Hruška, p. 14
  52. Straka, p. 115
  53. Hruška, p. 15-16
  54. Šrámek, Pavel. (1996) Československá armáda v roce 1938. Brno – Náchod: Nakladatelství a vydavatelství Společnost přátel československého opevnění.
  55. Pacner, Karel. (2012) Osudové okamžiky Československa. Praha: Nakladatelství BRÁNA, p. 155–159. ISBN 978-80-7243-597-5.
  56. Francev, Vladimír. (2004) “Organizace obrněných jednotek československé armády”, Československá obrněná vozidla 1918-1948. Praha: Ares a Naše vojsko, p. 196. ISBN 80-86158-40-3.
  57. Suchánek & Beneš, p. 110
  58. Bružeňák & Macke (2. díl), p. 329
  59. Suchánek & Beneš, p. 117
  60. Šrámek, p. 91
  61. Bružeňák & Macke (1. díl), p. 215-221
  62. Bružeňák & Macke (1. díl), p. 279
  63. Hruška, p. 26
  64. Šrámek, p. 94
  65. Suchánek & Beneš, p. 116
  66. cit. dle Heydecker & Leeb, p. 254
  67. Kural, p. 121-126
  68. Straka, p. 120-121
  69. Hruška, p. 44
  70. Hruška, p. 49
  71. Hruška, p. 49
  72. Junek (2016), p. 152-153
  73. Hruška, p. 69
  74. Bružeňák & Macke (1. díl), p. 343-345
  75. Hruška, p. 71
  76. Suchánek & Beneš, p. 122
  77. Suchánek & Beneš, p. 117
  78. Suchánek & Beneš, p. 117
  79. Hruška, p. 68
  80. Hruška, p. 68-69
  81. Hruška, p. 70
  82. Suchánek & Beneš, p. 120
  83. Hruška, p. 70
  84. Šrámek, p. 92-93
  85. cit. dle Kural, p. 145
  86. Hruška, p. 75-76
  87. Hruška, p. 74
  88. Suchánek & Beneš, p. 88
  89. Hruška, p. 79
  90. Hruška, p. 79
  91. Hruška, p. 74
  92. Hruška, p. 80
  93. Hruška, p. 63-64
  94. Suchánek & Beneš, p. 92
  95. Hruška, p. 56-61
  96. Suchánek & Beneš, p. 48-49
  97. Suchánek & Beneš, p. 48-49
  98. Bružeňák a Macke (1. díl), p.342
  99. Lakosil, Jan. (2011) “3.2 Ze cvičiště na bojiště - Boje o Hardeggskou celnici”, Souboj bez vítěze. Praha: Mladá fronta, p. 65–79. ISBN 978-80-204-2201-9.
  100. Hruška, p. 81-82
  101. Suchánek & Beneš, p. 51
  102. Šrámek, p. 95
  103. Šrámek, p. 95
  104. Šrámek, p. 98
  105. Hruška, p. 106
  106. Motl, p. 5
  107. Bružeňák & Macke (1. díl), p. 342
  108. Junek (2016), p. 155
  109. Šrámek, p. 131

LiteraturoRedakti

  • Bružeňák, Vladimír. (2017) Morový jaro : kronika tragického roku 1938 na Sokolovsku a Karlovarsku - 1. díl - Sokolovsko, 1‑a eldono, Cheb: Svět křídel. ISBN 978-80-7573-021-3.
  • Bružeňák, Vladimír. (2017) Morový jaro : kronika tragického roku 1938 na Sokolovsku a Karlovarsku - 2. díl - Karlovarsko, 1‑a eldono, Cheb: Svět křídel. ISBN 978-80-7573-025-1.
  • Heydecker, Joe J.. (2007) Norimberský proces, 1‑a eldono, Praha: Euromedia Group – Ikar. ISBN 978-80-249-0940-0.
  • Hruška, Emil. (2013) Boj o pohraničí : Sudetoněmecký Freikorps v roce 1938. Praha: Nakladatelství Epocha a Pražská vydavatelská společnost. ISBN 978-80-7425-194-8.
  • Junek, Václav. (2013) Hitler před branami : literární dokument o povstání Němců v Čechách a na Moravě v roce 1938 a o cestě k němu. Velké Přílepy: Olympia. ISBN 978-80-7376-349-7.
  • Junek, Václav. (2016) Malé (velké) války 20. století a dál.... Praha: Petrklíč. ISBN 978-80-7229-322-3.
  • Kural, Václav. (2002) Češi, Němci a mnichovská křižovatka. Praha: Karolinum. ISBN 80-246-0360-8.
  • Motl, Stanislav. (2015) Válka před válkou : krvavý podzim 1938 v Čechách a na Moravě. Praha: Rybka Publishers. ISBN 978-80-87950-0.
  • Straka, Karel. (2007) Československá armáda, pilíř obrany státu z let 1932-1939. Praha: Ministerstvo obrany České republiky – AVIS. ISBN 978-80-7278-376-2.
  • Suchánek, Jiří. (2018) Mobilizace ve fotografii : Armáda a Stráž obrany státu v letech 1938–1939, 1‑a eldono, Brno: Extra Publishing. ISBN 978-80-7525-159-6.
  • Šrámek, Pavel. (2008) Ve stínu Mnichova : z historie československé armády 1932-1939. Praha: Mladá fronta. ISBN 978-80-204-1848-7.

Rilataj artikolojRedakti

Eksteraj ligilojRedakti