Sudislav nad Orlicí

Municipo Sudislav nad Orlicí situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, ĉe neĉefa ŝoseo inter Hrádek kaj Oucmanice, 10 km okcidente de urbo Ústí nad Orlicí. Tra la teritorio de municipo kondukas inter du pontoj trans Tichá Orlice ankaŭ fervojlinio 010 kaj sur la katastra teritorio de Sudislav ĝi havas haltejon Bezpráví. Vivas ĉi tie 147 loĝantoj (2023).

Sudislav nad Orlicí
municipo
Dometo por gardistaro
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Sudislav nad Orlicí
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Ústí nad Orlicí
Historia regiono Bohemio
Montaro Svitava montetaro
Rivero Tichá Orlice
Situo Sudislav nad Orlicí
 - alteco 450 m s. m.
 - koordinatoj 49° 59′ 02″ N 16° 18′ 58″ O / 49.98389 °N, 16.31611 °O / 49.98389; 16.31611 (mapo)
Katastro 6,42 km² (642 ha) Sudislav nad Orlicí
Loĝantaro 147 (2023)
Denseco 22,9 loĝ./km²
Unua skribmencio 1292
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 562 01
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0534
NUTS 5 CZ0534 581003
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 2
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Sudislav nad Orlicí
Retpaĝo: www.sudislav.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Partoj de municipo redakti

Vilaĝo Sudislav nad Orlicí kaj ankaŭ tri izole situantaj domoj Orlík troviĝas sur rando de ebenajo super kruta vala deklivo de rivero Tichá Orlice, en ĝia suda flanko.

Historio redakti

Historio de la vilaĝo atingas ĝis la jaro 1292, kiam la reĝo Venceslao la 2-a donacis ĝin al la monaĥejo en Zbraslav, kiun li fondis. Poste Sudislav apartenis al la sinjorejo Brandýs nad Orlicí. Ĝis la jaro 1421 Brandýs apartenis al la monaĥejo en Orlík, kiu estis detruita dum husanaj militoj. De la jaro 1429 sinjorejo Brandýs apartenis al familiaroj Šternberk, Kostka el Postupice, el Pernštejn kaj Žerotín.

En la unua mondmilito soldatiĝis plejparto de junaj viroj el la vilaĝo kaj naŭ el ili falis. Dum la dua mondmilito kelkaj loĝantoj de Sudslava ĉeestis kontraŭfaŝisman kontraŭstaron. Arbargardisto Čeněk Doleček kaj lia filo Oldřich el arbargardistejo Luh, kiuj origine loĝis en Sudislav, suferis pro helpado al partizanoj. Čeněk estis ekzekutita en Dresden kaj la filo mortis en koncentrejo.

Sudislav nad Orlicí estis de sia ekesto kamparana vilaĝo. Dank' al pli granda altitudo la klimato estas pli kruda, sed malgraŭ tio Sudislav apartenas al vilaĝoj kun la plej alta rikolto de grenoj en ĉirkaŭaĵo.

Nomo de Sudislav estis derivita de origina nomo Sulislav, aŭ korto de Sulislav. La verbo "suliti se" en la malnovĉeĥa signifis ŝveliĝi pro memkonscio. Pli poste la nomo ŝanĝiĝis en Sudislav kaj por pli preciza topografia distingo de la jaro 1922 en nuna Sudislav nad Orlicí.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869330
1880364
1890347
1900352
1910348
1921309
JaroLoĝantoj
1930288
1950224
1961193
1970154
1980120
1991111
JaroLoĝantoj
2001109
2014131
2016133
2017138
2018137
2019132
JaroLoĝantoj
2020135
2021131
2022144
2023147

Memorindaĵoj redakti

Kapelo redakti

Baroka kapelo de Sankta Maria estis konstruita en la dua duono de 18-a jarcento. Ĝi estas oblonga, duoncirkle fermita, fasadoj estas membrigitaj per lizenaj kadroj. En la fronto estas pilastroj kaj simpla triangula pinjono kun segmenta fenestro. La plafono estas plata.

Orlík redakti

Sur montelstaraĵo super la urbo Brandýs nad Orlicí estas restoj de fortikigita setlejo nomata Orlík. Ĉi tie verŝajne situis monaĥejo de ciriakoj kun preĝejo de Sankta Maria, konstruita en la jaroj 1256 - 1295 kaj detruita de husanoj en la jaro 1421.

Plastikaĵoj redakti

  • Apud la vojo al Oucmanice staras ŝtona kruco,
  • alia kruco situas antaŭ la komunuma oficejo,
  • ĉe la vojo el Brandýs nad Orlicí troviĝas statuo de Sankta Venceslao
  • monumento al viktimoj de la unua mondmilito el la jaro 1920, staras najbare de estinta lernejo, nuna gastejo, kaj prezentas soldaton funebrantan ĉe tombo de falinta kamarado.

Sonorilturo redakti

Najbare de komunuma oficejo situas sonorilturo - kapeleto el la jaro 1790.

Bieno redakti

Apud la vojo al Oucmanice estas bieno el la jaro 1903, kiu estas registrita memorindaĵo ĉe UNESCO.

Literaturo redakti

  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.