Sudjutlanda lingvo

La sudjutlanda lingvo - propralingve Synnejysk, dane Sønderjysk, germane SüdjütischSüdjütländisch - estas dialekto de la dana lingvo, kiu parolatas en la kaj german- kaj danlingva teritorio de la eksa duklando Ŝlesvigo norde kaj sude de la nuntempa ŝtata limo inter Danio kaj Germanio, do en la plej suda parto de Jutlando. La sudjutlanda parolatas respektive historie parolatis en pluraj variaĵoj. Apartan rolon ekzemple havis la lingvaĵo de la du duoninsuloj Angeln (dane Angel, latine Anglia) kaj Schwansen (dane SvansSvansø) en la pleja sudoriento de la lingvoregiono.

La gramatika artikolo en la danaj dialektoj. En la insulo Sjælland ĝis la dua duono de la 20-a jarcento ankoraŭ uziĝis tri gramatikaj artikoloj. Okcidente de la ruĝa linio la artikolo metiĝas antaŭ la substantivon, oriente de ĝi ĝi laŭ la modelo de la norma dana lingvo aŭ de la sveda kaj norvega sufikse aldoniĝas post la substantivo.

Linvgoscience la sudjutlanda apartenas al la jutlanda dialektaro ene de la dana lingvo. Ene de tiu grupo ĝi plej proksime parencas al la okcidenta jutlanda, sed ankaŭ havas karakterizaĵojn de la dialektoj de la sudaj insuloj de Danlando. La vortaro tre influiĝis pere de la platgermana lingvo, kaj tiu influo certagrade ankaŭ koncernas la prononcon.

Vidu ankaŭ redakti