Sudusona rokmuziko

Sudusona rokmuziko, mallongige Sudroko, kaj en angla southern rock, estas subĝenro de rok-muziko disvolvigita en Suda Usono el rokenrolo, kontreo, kaj bluso kaj fokusas ĝenerale al uzado de elektraj gitaroj kaj voĉo. Aŭtoro Scott B. Bomar spekulativas, ke la termino "southern rock" eble estis stampita en 1972 fare de Mo Slotin, verkante por subkultura gazeto de Atlanta The Great Speckled Bird en revizio de koncerto de The Allman Brothers Band.

Duane Allman, grupestro de The Allman Brothers Band, mortis en motorcikla akcidento en 1971.

Rokmuzikaj originoj devenas ĉefe el la muziko de Suda Usono, kaj multaj artistoj el unua ondo de la 1950-aj jaroj de rokenrolo kiel Bo Diddley, Elvis Presley, Little Richard, Buddy Holly, Fats Domino, kaj Jerry Lee Lewis havis siajn radikojn en la Profunda Sudo. Tamen, la Brita Invado kaj la starigo de folk rock kaj de la psikedela rokmuziko en la mezo de la 1960-aj jaroj ŝanĝis la fokuson de la nova rokmuziko for el la rura sudo al grandurboj kiel Liverpool, Londono, Los-Anĝeleso, Novjorko, kaj San-Francisko. El la fino de la 1960-aj ĝis komenco de la 1970-aj jaroj, popularaj muzikistoj de la sudusona areo estis Janis Joplin, Creedence Clearwater Revival (el Kalifornio), Leon Russell, Delaney & Bonnie,[1] Dale Hawkins kaj Tony Joe White.[2]

The Allman Brothers Band, sideje en Macon, Georgio, faris sian nacian debuton en 1969 kaj tuj akiris fidelan sekvantaron. Ilia stilo de blusroko unuflanke aligis longajn improvizaĵojn influitajn de ĵazo, kaj aliflanke eliris el indiĝenaj elementoj de kontreo kaj tradicia popolmuziko. Ili estis siatempaj en sia uzado de elektraj gitaroj kaj klavaroj.[3] Gregg Allman komentis, ke "Southern rock" estis ripeta termino, kiel "rock rock."[3] Fine de la 1970-aj jaroj sudrokaj bandoj kiel The Atlanta Rhythm Section (iame Classics IV)[4] kaj Amazing Rhythm Aces estis akirintaj sukceson per sia blueca kantostilo.[5] Dume la subbando el Allman Brothers Band nome Sea Level esploris krucigon kun rokĵazo. Ankaŭ Wet Willie, Molly Hatchet, Blackfoot, ZZ Top, Johnny Winter, Edgar Winter Group,[6] Grinderswitch, kaj Black Oak Arkansas[7] estis popularaj sudrokaj muzikistoj en la 1970-aj jaroj.

Referencoj redakti

  1. . Ten top Swamp Rock tracks. Americana UK (10a de Marto, 2021). Alirita 30a de Decembro 2022.
  2. . R.I.P. Tony Joe White; Listen to the master of Swamp Rock play World Cafe in 2014. XPN. Alirita 2022-11-12.
  3. 3,0 3,1 Allman, Gregg. {{{titolo}}} [DVD].
  4. The Atlanta Rhythm Section – History. Alirita 8a de Novembro, 2022.
  5. Amazing Rhythm Aces Alirita la 7an de Novembro, 2022
  6. Edgar Winter Alirita la 12an de Novembro, 2022
  7. Black Oak Arkansas – The World of Black Oak Arkansas according to Rickie Lee!. Arkivita el la originalo je 2021-01-31. Alirita 10a de Novembro, 2018.

Bibliografio redakti

  • The Rolling Stone Illustrated History of Rock & Roll, Random House, 1980. "Southern Rock" fare de Joe Nick Patoski; ISBN 0-394-73938-8
  • Kemp, Mark. Dixie Lullaby: A Story of Music, Race and New Beginnings in a New South, New York, New York: Free Press/Simon & Schuster, 2004, p. 17; ISBN 0-7432-3794-3

Eksteraj ligiloj redakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Southern rock en la angla Vikipedio.