Malfermi la ĉefan menuon
Sueba reĝlando (5-6 jc) en Iberio

La sueboj, suevojsvevoj[1] (latine suebisuevi; en la germana Sueben, SwebenSchwaben; en la rusa свевы) estis ĝermana popolo venanta el la nordo de Eŭropo. Ilia primitiva setlejo troviĝas en la zono de la baltia maro, nomata de la romianoj Mare Suebicum. Tacito menciis tiun etnonomon, sed li nomas tiel ĉiujn ĝermanajn popolojn de la Oriento (markomanoj, kvadoj, turingoj kaj alemanoj).

En siaj migradoj, la sueboj direktiĝis suden kaj okcidenten, dumtempe restante en la areo de la moderna Germanio. Ankoraŭ ekzistas germana regiono nomata Ŝvabio (Schwaben, kies loĝantoj estas nomataj ŝvaboj). Ankaŭ en Asturio ekzistas la "Sierra del Sueve". En ĉi tiu epoko pluraj triboj disiĝis de la centra grupo de la sueboj por naski la alemanojn.

Vidu ankaŭRedakti

NotoRedakti

  1. Tiel (6-foje) en la esperanta traduko de «Quo vadis?» fare de Lidja Zamenhof: «Vannus, la reĝo de la svevoj» ktp.