Sufoko (serpentoj)

Sufoko estas metodo uzata de variaj specioj de serpentoj por reteni, kvietigi kaj mortigi siajn predojn. Kvankam kelkaj specioj de venenaj kaj mildevenenaj serpentoj uzas sufokon por reteni siajn predojn, plej serpentoj kiuj uzas sufokon ne havas venenon.[1] Serpentoj dekomence frapas sian predon kaj tenas ĝin, metante la predon inter siaj bukloj aŭ, kaze de tre granda predo, premante sin kontraŭ la predon. La serpento tiam rulos unu aŭ du buklojn ĉirkaŭ la predon. La serpentoj tiam kontrolas la koron de la predo por certigi kiam ĝi estas mortinta.[2]

Ĉielarka boao (Epicrates cenchria cenchria) sufokiganta kaj englutanta muson.

Referencoj redakti

  1. (1985) “Prey Constriction by Venomous Snakes: A Review, and New Data on Australian Species”, Copeia 1985 (4), p. 1067–1071. 
  2. Powell, Devin. Boas take pulse as they snuff it out. Science News (25a Feb 2012). Alirita 11a de Majo 2014.