Sui iuris estas frazo de la latina lingvo kiu laŭlitere signifas de sia juro. Kutime oni diras sui juris en la civila medio aludante leĝajn kompetentecojn, la kapablon administri siajn aferojn.
La vorto "aŭtonoma", devenanta el la greka lingvo, korespondas al la latina sui iuris.

Uzo de la termino en la Katolika Eklezio redakti

Ekleziaj dokumentoj kiel Kodo de la kanonoj por la orientaj Eklezioj aplikas la latinan terminon sui iuris al la proprajuraj katolikaj eklezioj aŭ al ritoj kiuj kune konstituas la Katolikan Eklezion. Precipas pro vasteco, inter tiuj komunumoj sui iuris aŭ aŭtonomaj eklezioj, la latina eklezio (aŭ Rito latina). La aliaj aŭtonomaj eklezioj estas nomataj “orientaj katolikaj eklezioj aŭ orientaj ritoj”: unuopa el ili, se sufiĉe popole vasta, havas sian patriarkon aŭ ĉefon de la hierarkio, kun aŭtoritato sur ĉiuj episkopoj de la sama rito.

La sama termino estas aplikata ankaŭ al "misioj sui iuris": temas pri tiuj misioj kiuj, ankaŭ se jam ne provizitaj per klerikaro sufiĉa por konstitui “apostolajn prefekturojn”, pro diversaj motivoj oni ilin dotas per aŭtonomio kaj tial ne apartenas al iu ajn diocezo aŭ al alia hierarkia strukturo.

Nuntempe la Orientaj katolikaj eklezioj sui iuris estas 23.

Precizigoj redakti

Tiuj ekleziaj kaj ritoj rekonataj kiel sui iuris ĉiam lige respektas la principon de la absoluta dependo de la papa unuarangeco kiu siavice devenas el la unuarangeco de Petro.

La sekvaj citaĵoj estas iuj ekzemploj de uzo de la termino “sui iuris” en oficialaj dokumentoj:

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti