Sukeracero ( Acer saccharum ) estas arbo el la familio de sapindacoj Sapindaceae.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Sukeracero
Folioj de sukeracero
Folioj de sukeracero
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Dicotyledones
Ordo: Sapindaloj Sapindales
Familio: Sapindacoj Sapindaceae
Genro: Acero Acer
Specio: A. saccharum
Acer saccharum
Marshall
Konserva statuso
Distribuo de sukeracero
Distribuo de sukeracero
Distribuo de sukeracero
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Dum aŭtuno, ĉefe tiu periodo ankoraŭ varma ĵus antaŭ vintro, kiu en tiuj landoj nomas "indiana somero", la folioj de sukeraceroj montras aŭtune belegajn kolorojn; de hela flavo ĝis brila ruĝ-oranĝo kaj regas la bildon de la pejzaĝo.

Ĝiaj malprofunde etendiĝantaj radikoj povas konkurenci kun subarbe kreskantaj herboj.

La folioj estas 10-15 cm longaj kaj speciale larĝaj. Ili posedas kvin lobojn. La bazoj de la loboj estas relative mallarĝaj; kontraste la pintoj estas larĝaj kaj profunde entranĉitaj.

Acero
Folioj de sukeracero

Uzado redakti

Kiel la nomo konjektigas sukeracero estas uzata por la produktado de sukero. Per 2,5 centimetrojn profundaj truoj en la arbotrunkoj, oni eltiras sukon kiu enhavas 3 ĝis 10 procentoj da saĥarozo. Ene de 4 semajno unu arbo liveras 50 ĝis 100 litrojn da suko, el kiu oni plejparte produktas siropon.

La ligno estas unu el la plej malmolaj inter la acerlignoj. Ĝi estas alte taksata por la uzo en mebloj kaj plankoj.

Tiu nearktisa specio estas preferata strat- kaj kortarbo. Ĝi estas facile generebla kaj transplantebla. Ĝi kreskas relative rapide. Kun densa foliaro, ĝi ankaŭ estas unu el la plej taŭgaj arboj, se oni deziras ombron.

Kiel simbolo redakti

La formo de la
sukeracera folio
adoptiĝis kiel
simbolo de Kanado,
ĉi tie montrita sur
la kanada flago.

 

Vidu ankaŭ redakti