Sukerbeto

La sukerbeto (lat.: Beta vulgaris L. ssp. vulgaris var altissima Döll) estas kulturvariaĵo de beto kun granda enteno (ĉ. 18–22%) je saĥarozo. Ĝi apartenas al la planta familio kenopodiacoj (lat.: Chenopodiaceae) kaj estas unu el bazmaterialoj de la sukerproduktado. La plej bonaj tipoj havas preskaŭ la samproporcian sukerenhavon kiel sukerkano.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Sukerbeto
Du sukerbetoj - la maldekstra beto estas speciale kultivata esti pli glateca ol tradicia beto por kapti malpli grundo.
Du sukerbetoj - la maldekstra beto estas speciale kultivata esti pli glateca ol tradicia beto por kapti malpli grundo.
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Kariofilaloj Caryophyllales
Familio: Amaranthaceae
Subfamilio: Chenopodiaceae
Genro: Beto Beta
Beta vulgaris
L., 1753
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La planto estas dujara, kun fortaj, karnecaj folioj. En la unua jaro evoluas la dika radiko, kiu entenas la sukeron.

La sukereco de la beto estis pruvita unuafoje de Andreas Sigismund Marggraf en 1747; en 1801 ekestis la unua suker-fabriko en Cunern (pole Konary, en Silezio). Tiu evoluo grave influis la mondan komercon, ĉar sukero antaŭe estis havebla nur el sukerkano, kiu bezonas tropikan aŭ subtropikan klimaton kaj ne kreskas en Eŭropo.

La disvastiĝon de la sukerbeto helpis la kontinenta embargo de Napoléon Bonaparte en 1806. La sukerbeto komence havis 5-6 % da sukero, dum sukerkano entenis 25-30 % da sukero. Marggraf kaj liaj sekvantoj plibonigis la sukerentenon de la beto je 2-3obla.

Oni utiligas ankaŭ la flankajn produktojn de la sukerproduktado kiel la melason kaj la restaĵon de la sukerbeto (kiel nutraĵon por remaĉuloj).

Ĉar la sukerkano bezonas malpli multe da kemiaĵoj, energio, prizorgo ol la sukerbeto, la kultiva areo de la sukerbeto daŭre ŝrumpas. Tion helpas ankaŭ la malpliiĝanta apogo de la EU al la kultivantoj, suker-eksportistoj.