Sulfurigita papero

Sulfurigita papero, fornopapero, buterpapero aŭ simple vegetala papero, estas vegetaldevena papero traktita kemie por ŝtopi la porojn de la celulozo kaj tiel malpermeabligi ĝin kaj oni faras ĝin rezistaj al la altaj temperaturoj de hejma forno. Ĝi havas kiel ĉefa trajto estis neadherema (la manĝaĵoj ne adheras sin al ĝia surfaco), kaj pro tio oni uzas ofte en kuirado de manĝaĵoj kiuj devas esti kuiritaj en forno kiel por ekzemplo: biskvitoj, picoj, volvaĵoj ktp. La sulfurigita papero povas rezisti temperaturojn de ĝis 220 °C proksimume, kaj oni devas zorgi, ke ĝi ne venu al rekta kontakto kun varmofontoj.

Sulfurigita papero aŭ fornopapero.

Temas pri papero kies esenca trajto estas malpermeableco al la grasaj korpoj kaj same alta rezistado al malsekeco kaj bona malpermeableco kaj rezistado kontraŭ la desintegrado per akvo, eĉ dum boligado. La malpermeablecon oni akiras pasigante la paperfolion dum kelkaj sekundoj tra banado en koncentrita sulfuracido (75 %, 10 °C) kaj posta forigo de la acido pere de lavado. Kontakte kun la acido, la celulozo transformiĝas parte en hidrocelulozo, gelateneca materialo kiu ŝtopas la porojn de la papero kaj faras ĝin malpermeebla.