Sulina
Sulina estas havenurbo en Rumanio, en la distrikto Tulcea apud la Sulina-branĉo de la rivero Danubo. Ĝia loĝantaro en 2011 estis 3 663 personoj, ĉefe rumanoj kaj ĉ. 11% da slavoj.
Sulina | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 825400 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 3 118 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 220 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 45° 10′ N, 29° 39′ O (mapo)45.15944444444429.652777777778Koordinatoj: 45° 10′ N, 29° 39′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 4 m [+] | ||
Areo | 14,16 km² (1 416 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
La plej orienta punkto sur la teritorio de Rumanio situas en Sulina.
Historio redakti
La nomo venas plej verŝajne el la slava sol (salo).
La komunumo aperas sur italaj mapoj el la 14-a kaj 15-aj jarcentoj, ekz. sur mapo de Pietro Visconti el 1327, sed la plej malnova skriba mencio datiĝas el la 10a jc., sub la nomo Solina.
En la 18-a jarcento ekas la turka ŝiptrafiko sur Danubo al Konstantinopolo. Tiutempe, el la tri branĉoj de la Danuba riverdelto, oni povis ŝipi nur sur la Sulina-branĉo. Agao Besir en 1745 donis subvencion por konstruo de lumturo.
La urbo estis inter 1856 kaj 1939 ĉefsidejo de la Danuba Komitato.
Dum la dua mondmilito 80% de la urbo estis detruita de sovetia bombardado.
Laŭ kalkuloj el 2004, la senlaboreco estas ĉ. 40%.
Vidindaĵoj redakti
- Lumturoj (1802 kaj 1870)
- Akvoturo
- Iama konstruaĵo de la Danuba Komitato (1868)