Suloformaj

Ordo de birdoj (Fregatedoj, Suledoj, Falakrokorakedoj, Anhingedoj)

La ordo Suloformaj (nome "Falakrokorakoformaj" fare de Christidis & Boles 2008) estas ordo proponita de Internacia Ornitologista Unuiĝo.[1] Rilate al ĵusa pruvaro ke la tradiciaj Pelikanoformaj estas polifiletika,[2] oni sugestis, ke la grupo disiĝu por montri la verajn evoluajn rilatojn.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Suloformaj
Norda sulo Morus bassanus
Norda sulo
Morus bassanus
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Suloformaj Suliformes
Familio: '
Genro: '
Familioj de subdivizioj

Fregatedoj
Suledoj
Falakrokorakedoj
Anhingedoj

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Sistematiko kaj evoluo redakti

El la familioj de Pelikanoformaj, nur la Pelikanedoj, Balenocipitedoj, kaj la Skopedoj restas. La tropikbirda familio Faetonedoj estis movita al sia propra ordo Faetonoformaj. Genetikaj analizoj ŝajne montras ke la Pelikanoformaj estas fakte tre proksime rilataj al la Ardeedoj kaj al la Treskiornitedoj. Pri la Suloformaj, ŝajne ili estas nur demalproksime rilataj al la nunaj Pelikanoformaj.[3] Laŭ la Taksonomio Hackett, kolimboj, pingvenoj, cikonioj, same kiel Suloformaj kaj Pelikanoformaj, ĉiuj ŝajne evoluis el komuna praulo. Oni sugestis proponitan superordon Grandaj akvobirdoj.[4]

En sia mejloŝtona verko de 2008 nome Systematics and Taxonomy of Australian Birds, la aŭstraliaj ornitologoj Les Christidis kaj Walter E. Boles stampis la nomon Falakrokorakoformaj por la grupo pro la multe pli granda nombro de specioj de kormoranoj (Falakrokorakedoj) inter naivuloj kaj suloj (Suledoj), post la formovo de pelikanoj al Cikonioformaj.[5] Tamen tio ne estis amplekse akceptita.

En 1994, la usona ornitologo Walter J. Bock verkis ke la nomo Suloidea estis uzata konstante kiel termino por superfamilio enhavanta ambaŭ familiojn, kaj tiele "Suledoj" kaj ne "Falakrokorakedoj" havu prioritaton en ĉiu ajn aranĝo enhavanta ambaŭ genrojn.[6]

En 2010, la AOU adoptis la terminon Suloformaj por la taksono.[7] La IOC sekvis en 2011.[8]

En 1994, Martyn Kennedy kaj kolegoj konstruis laŭkutimaran datumbazon, kun rezultanta arbo montranta altan nivelon de kongruo kun la ekzistanta filogenikon baze sur genetiko aŭ morfologio. Ĝi montris la sagobirdojn kiel frata grupo de la kormoranoj kaj de la tufkormoranoj, kun la suloj kaj la naivuloj, poste pelikanojn, poste fregatedojn kaj laste tropikbirdojn kiel progresive pli fruaj posteuloj.[9]

Specioj redakti

 
Eta kormorano Phalacrocorax niger
 
Punktokormorano dumfluge.

Notoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-03-01. Alirita 2012-12-14.
  2. Mayr (2003)
  3. Kennedy et al. (2000), Mayr (2005)
  4. A Phylogenomic Study of Birds Reveals Their Evolutionary History. Shannon J. Hackett, et al. Science 320, 1763 (2008)
  5. Christidis, Les; Boles, Walter E.. (2008) Systematics and Taxonomy of Australian Birds. Canberra: CSIRO Publishing, p. 50. ISBN 978-0-643-06511-6.
  6. Bock, Walter J. (1994). “[journal History and nomenclature of avian family-group names]”, Bulletin of the American Museum of Natural History 222, p. 1–281 [166–67]. “Se Sula kaj Phalacrocorax estas inkludata en la sama famili-nivela taksono (ekz. superfamilio), tiam Suledoj Reichenbach, 1849 (1836) (Sula Brisson, 1760) havas prioritaton prefere super Falakrokorakedoj Reichenbach, 1849-50 (1836) (Phalacrocorax Brisson, 1760), ĉar la nomo Suloidea estis konstante uzata en birda klasigo kiel superfamilia nomo. Falakrokorakedoj Reichenbach, 1849-50 (1836) povas ankoraŭ esti uzata por ĉiu ajn taksono enhavanta Phalacrocorax sed ne Sula.”. 
  7. R. Terry Chesser, Richard C. Banks, F. Keith Barker, Carla Cicero, Jon L. Dunn, Andrew W. Kratter, Irby J. Lovette, Pamela C. Rasmussen, J. V. Remsen Jr., James D. Rising, Douglas F. Stotz kaj Kevin Winker (Julio 2010). “Fifty-First Supplement to the American Ornithologists' Union Check-List of North American Birds”, The Auk 127 (3), p. 726–44.  Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-03-05. Alirita 2012-12-14.
  8. Taxonomy Version 2. IOC World Bird List: Version 3.1 (2011). Alirita 15a Julio 2012.
  9. Kennedy, Martyn; Spencer, Hamish G.; Gray, Russell D. (1996). “Hop, step and gape: do the social displays of the Pelecaniformes reflect phylogeny?”, Animal Behaviour 51, p. 273–91. doi:10.1006/anbe.1996.0028. 
  10. Malaltebenaĵaj arbaroj de Sankt-Laŭrenca Golfo