Sumatra serovo

(Alidirektita el Sumatra kapro)

La sumatra serovo (Capricornis sumatraensisNemorhaedus sumatraensis) el la ordo de parhufuloj kaj familio de bovedoj troviĝas ne nur en nordokcidenta, centra, orienta kaj suda Ĉinio, sed ankaŭ en Hindio, la Hindoĉina duoninsulo kaj Indonezio. Ĝi longas 1,2-1,8 metrojn kaj pezas 55-140 kilogramojn. La vosto estas 8-18 centimetrojn longa. Ĝia longa kaj mallarĝa orelo estas pinta. Ĝi havas kolharojn. Ĝiaj orbita kaj pieda glandoj bone kreskas. La maskla kaj femala kaproj ambaŭ portas kornojn iomete kurbajn, kiuj longas 15-26 centimetrojn.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Sumatra serovo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Parhufuloj Artiodactyla
Familio: Bovedoj Bovidae
Subfamilio: Kaprenoj Caprinae
Genro: NemorhaedusCapricornis
Specio: N. sumatraensis
C. sumatraensis
Nemorhaedus sumatraensis, Capricornis sumatraensis
Konserva statuso

Konserva statuso: Dependa je protektado (LR/cd)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La sumatraj serovoj aktivadas en montaroj kaj arbaroj 600-3 000 metrojn super la marnivelo, hazarde sur stepoj kaj ebenajoj. Ili ĝenerale vivas unuope aŭ 5-6-ope, kun familio kiel unuo. Ciu kapro havas sian terenon kaj per sekrecio el siaj disvolviĝantaj glandoj faras markon sur arboj kaj arbedoj ĉirkaŭ sia loĝejo. Ili manĝas herbojn, arbofoliojn, junajn branĉojn, ĝermojn kaj fungojn. Ili aktivadas en frumateno kaj vespera krepusko, poste ili revenas al sia ripozejo. Ili ĝenera1e loĝas solaj en montaro. Somere ili emas ripozi sub ombrodonaj arboj sur krutaĵoj. Vintre ili tranoktas en kavernoj aŭ sub rokoj kontraŭ vento. Ili havas fiksajn vojetojn por serĉi manĝaĵojn kaj lokojn por ripozado, fekado kaj frotado de siaj kornoj. La sumatraj serovoj estas lertaj en grimpado sur krutaĵon. Surprizite, ili estas tre spritaj kaj povas rapide kuri kaj transsalti krutajon, tial ili estas tre malfacile kapteblaj. Dum fuĝado ili blekadas. Ili havas fortan karakteron. En seneliro persekutataj kaproj povás sentime ataki sian malamikon per siaj kornoj. Septembre kaj oktobre la sumatraj serovoj estas en la oestro. Ĉiufoje la femala kapro naskas unu aŭ du idojn en majo kaj junio. La gravedeco daŭras ĉirkaŭ 8 monatojn.

Vidu ankaŭ redakti