La Sumatra rinocero (Dicerorhinus sumatrensis) estas membro de la familio de la rinoceredoj kaj unu el la kvin ekzistantaj specioj de rinoceroj. Ĝi estas la plej malgranda rinocero, kaj averaĝe altas 120-145 centimetrojn je siaj ŝultroj. La korpo de tiu rinocero proksimume longas 250 centimetrojn kaj pezas inter 500 kaj 800 kilogramoj. La sumatra rinocero, samkiel afrikaj rinoceraj specioj, havas du kornojn : la plej granda estas la naza korno, kiu plejofte longas inter 15 kaj 25 centimetroj, dum la alia korno multe pli similas al stumpo. La plej granda parto de la korpo de la sumatra rinocero estas kovrita de ruĝa-bruna pelto.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Sumatra rinocero
Rapunzel, Sumatra rinocero, en la Bestoĝardeno de Bronx, fotita en 2005
Rapunzel, Sumatra rinocero, en la Bestoĝardeno de Bronx, fotita en 2005
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Neparhufuloj Perissodactyla
Familio: Rinoceredoj Rhinocerotidae
Genro: Rinocero Dicerorhinus
Specio: Dicerorhinu sumatrensis
Dicerorhinus sumatrensis
Fischer, 1814
Konserva statuso
CR
{{{specioj de subdivizio}}}

Vidu tekston

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
SumatranRhino3 CincinnatiZoo.jpg
SumatranRhino3 CincinnatiZoo

Malnovtempe vivis membroj de tiu orientalisa specio tra la pluvarbaroj, marĉoj kaj nubarbaroj de Barato, Butano, Bangladeŝo, Birmo, Laoso, Tajlando, Malajzio, Indonezio kaj Ĉinio. Ili plej longe kaj ĝis moderna epoko vivis en sudokcidenta Ĉinio, precipe en la provinco Siĉuano[1][2]. La sumatra rinocero estas hodiaŭ forte endanĝerigita specio pro tio, ke restas nur ses sovaĝaj grupoj en Azio : kvar en Sumatro, unu en Borneo kaj unu en la Malaja duoninsulo. Estas malfacile determini la precizan nombron da specimenoj, ĉar tiuj solemaj bestoj emas vaste dislokiĝi tra la lando : oni tamen taksis, ke ankoraŭ ekzistas proksimume 300 specimenoj. La maldensiĝo de tiu specio ĉefe rezultas el la ŝtelĉasado de la rinoceraj kornoj, kiuj estas precipe altvaloraj laŭ tradicia ĉina medicino : unu kilogramo da kornoj valoras 30 000 $ en la nigra merkato[3]. La rinoceroj ankaŭ suferis pro la malvastigo de siaj denaskaj arbaroj, progrese kultivebligitaj de lokaj homaj komunumoj.

La sumatra rinocero estas ĉefe solema besto, escepte dum la periodoj de amindumo kaj ida prizorgado. Ĝi estas la plej voĉema kaj bruema specio de rinocero. Ili komunikas unu kun la alia per la piedstampado de la grundo, per la vringado de junaj arboj kaj per fekaĵoj. Tiu specio estas multe pli bone konata ol la same diskreta java rinocero, parte pro la plenumado de programo, kiu planis la kapton de 40 specimenoj cele la konservado de la specio. Tiu programo estis tamen rigardita kiel katastrofo eĉ de ties iniciatintoj : plejmultaj rinoceroj mortis, kaj neniu ido estis generita dum preskaŭ 20 jaroj.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. The Art of Rhinoceros Horn Carving in China (1999), p. 27. Jan Chapman. Christie’s Books, London.
  2. The Golden Peaches of Samarkand: A study of T’ang Exotics (1963), p 83. Edward H. Schafer. University of California Press. Berkeley and Los Angeles. First paperback edition: 1985.
  3. Dinerstein, Eric (2003). The Return of the Unicorns; The Natural History and Conservation of the Greater One-Horned Rhinoceros. New York: Columbia University Press. ISBN 0-231-08450-1