Lohn GR

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Summapunt)

Lohn estas komunumo de la komunumaro Schams kaj la distrikto Malantaŭa Rejno en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 48 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Lohn
Blazono de Lohn
Lohn
former municipality of Switzerland • Ortschaft
Kantono Grizono
Distrikto Malantaŭa Rejno
Komunumaro Schams
Koordinatoj  46° 39′ 5″ N 9° 25′ 39″ O / 46.65139 °N, 9.42750 °O / 46.65139; 9.42750 (mapo)Koordinatoj: 46° 39′ 5″ N 9° 25′ 39″ O / 46.65139 °N, 9.42750 °O / 46.65139; 9.42750 (mapo)
Nombro de loĝantoj 48
Areo 8,17 km²
Alteco 1585 m super marnivelo
Poŝtkodo 7433
Komunumkodo 3707
Mapo de Lohn

Geografio redakti

Lohn situas sur teraso de la orienta deklivo de la monto Piz Beverin okcidente de la Malantaŭa Rejno, kiu formas la orientan limon de la komunuma teritorio. Kun nur 48 loĝantoj Lohn apartenas al la plej malgrandaj komunumoj de Svislando. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Lohn sur alteco de 1585 m s.m. ankaŭ la dumsomeraj setlejoj kaj alpopaŝtejoj Dros sur alteco de 1796 m s.m., Nutschias sur alteco de 1852 m s.m., Closiras sur alteco de 2037 m s.m. kaj Summapunt sur alteco de 1918 m s.m. La plej alta punkto de la komunuma teritorio estas sur la nordokcidenta limo sur alteco de 2292 m s.m. la kulmino de la monto Zwölfihorn.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Lohn limas en nordo al Thusis, en nordoriento al Rongellen, en oriento al Zillis-Reischen, en sudoriento al Donat, en sudokcidento al Mathon, en okcidento al Tschappina, kaj en nordokcidento al Urmein.

Trafiko redakti

La komunumo situas komplete flanke de la gravaj trafikvojoj. La vilaĝo atingebla per la kurvoriĉa flanka vojo de Zillis-Reischen al Mathon, sur kiu cirkulas poŝtaŭtolinio, per kiu la komunumo estas konektita al la publika transportreto. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A13 situas nordoriente en Reischen.

Lingvoj redakti

Ĝis en la 1980-aj jaroj Lohn estis ĉefe romanĉlingva komunumo. Dum la popolnombrado de 1980 100% de la loĝantaro parolis kiel ĉeflingvo la romanĉa. En la 1990-aj jaro ankaŭ en Lohn komenciĝis germanigo. Dum la popolnombrado de 2000 ankoraŭ 52% parolis la romanĉan lingvon, dum 48% parolis la germanan.

Historio redakti

La unuaj dokumentaj mencioj de Lohn datiĝas el la mezo de la 12-a jarcento kiel Laune kaj Lune. En la jaro 1219 aperis mencio kiel Laone. Ek de 1204 ekzsitas dokumenta mencio de komunumo de malnovliberaj kamparanoj kun aparta malalta tribunalo sur la monto de Schams. La landa suvereneco apartenis dum mezepoko ĉe la episkopo de Koiro, tiam transiris al la Senjoroj de Vaz kaj poste al la Grafoj de Werdenberg, kiuj devis post la perdita Milito de Schams revendi la valon en la jaro 1456 al la episkopo de Koiro. En la jaro 1458 la loĝantoj de Schams kaj kun ili ankaŭ de Lohn sin liberaĉetis de la episkopa feŭdo. Ĝis la administracia reformo de la jaro 1851 Lohn formis kune kun Mathon kaj Wergenstein malaltan civiltribunalon en la tribunalejo Schams. Ek de 1851 ĝis estas komunumo de la komunumaro Schams en la distrikto Malantaŭa Rejno. [1]

Vidindaĵoj redakti

Vidinda estas la reformita vilaĝa preĝejo, kiu estas pro siaj du malsamstilaj turoj arkitekta kuriozaĵo.

La Sonarbaro Lohn (kies oficiala miksita romanĉ- kaj germanlingva nomo estas tùn resùn Klangwald Lohn) estas migradopado, konstruita sudokcidente de la vilaĝo kadre de kulturprojekto. Ĝi ofertas diversajn sonlokojn kun naturaj sonoj kaj integrita muziko.

Vidu ankaŭ redakti

  • Aliaj signifoj de Lohn

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti