Suno Vukongo

simia ĉefrolulo de la ĉina romano Pilgrimado al la Okcidento
(Alidirektita el Sun Ŭukong)

Suno Vukongo (ĉine, 孫悟空. pinjine, sūn wù kōng.) aŭ la Simia Reĝo estas rolulo en la verko Pilgrimado al la Okcidento. Li naskiĝis el ŝtono, kaj akiris supernaturajn potencojn per taoismaj ekzercoj. Post ribelo kontraŭ la ĉielaj dioj li estis metita sub monto de Budho. Poste, li estis liberigita por helpi Tangon Sanzangon pilgrimi al la "Okcidento."

Sun Wukong

Li estas superhome forta kaj rapida. Li scias la 72 Terajn Transformojn, per kiuj li povas aliformigi sin en beston. Liaj haroj povas fariĝi klonoj de li, aŭ armiloj. Li estas multfoje senmorta pro persikoj de senmorteco, piloloj de longviveco, kaj ĉar li forigis sian nomon el la Libro de Vivo kaj Morto.