Suna aratingo (Aratinga solstitialis) aŭ suna konuro estas specio de mezgrandaj brilkoloraj papagoj el familio de neotropisaj papagoj. La specio ne havas rimarkeblan seksan duformismon, kaj iĉoj kaj inoj estas samgrandaj birdoj kun plejparte oranĝece flava plumaro kun brile oranĝkoloraj malsupraj partoj kaj vizaĝo. Sunaj aratingoj estas tre sociemaj birdoj kiuj formas relative grandajn birdarojn. Ili formas monogamiajn parojn por reproduktiĝo kaj nestas en palmotruoj. Ilia dieto konsistas plejparte je semoj, floroj, fruktoj, beroj, nuksoj kaj ankaŭ malgrandaj insektoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Suna aratingo
Paro de sunaj aratingoj en kapteco
Paro de sunaj aratingoj en kapteco
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Papagoformaj Psittaciformes
Superfamilio: Veraj papagoj Psittacoidea
Familio: Papagedoj Psittacidae
Subfamilio: Neotropisaj papagoj Arinae
Tribo: Arini
Genro: Aratingoj Aratinga
Spix, 1824
Specio: Suna aratingo A. solstitialis
Aratinga solstitialis
L., 1758
Konserva statuso
Proksimuma arealo
Proksimuma arealo
Proksimuma arealo
Sinonimoj
  • Psittacus solstitialis L., 1758
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

En naturo arealo de sunaj konuroj estas nord-eosta Sudameriko, sed ili bone adaptiĝis al vivo en kapteco kaj troveblas en birdobredejoj kaj homaj domoj tra tuta la mondo. En kapteco ili vivas ĝis 30 jaroj kaj estas sufiĉe popularaj dombirdoj pro sia ĥarisma aspekto kaj konduto, inteligenteco kaj eblo reprodukti homan parolon. En naturo, tamen, la specio iĝis minacata pro habitatdetruo kaj troa kaptado. Nun IUCN listas la specion endanĝerita.[1]

Taksonomio redakti

Suna aratingo estis unu el multaj specioj priskribitaj far Karolo Lineo en la 10a eldono de Systema Naturae de jaro 1758, kiu markis la startigan punkton de moderna zoologia taksonomio.[2] Samkiel kun ĉiuj aliaj priskribitaj papagoj, Lineo metis la sunan aratingon en la ĝeneralan papagan genron Psittacus. Tamen tiu ĉi genro realtive baldaŭ estis dispartigita kaj nun ĝi enhavas nur grizan papagon kaj parencan Timneh-papagon. Suna aratingo, kune kun kelkaj similaj neotropisaj specioj, estas movigita en genro Aratinga. La specia nomo solstitialis devenas el la latina kaj laŭlitere signifas "solstica", t.e. "suna". Tiu ĉi nomo referencas ĝian brile kaj varme koloran plumaron.[3]

La suna aratingo estas monotipa specio, sed ĝi formas nerangan grupon kune kun kelkaj parencaj specioj: la ĝendaj-aratingo, la orĉapa aratingo, kaj la makula aratingo. Ĝis antaŭnelonge ili ĉiuj estis konsiderataj subspecioj de suna aratingo, sed nun plejparto de esploroj agnoskas ilin apartaj specioj. Suna aratingo, ĝendaj-aratingo kaj orĉapa aratingo interbredas en kapteco kaj produktas vivivajn hibridojn (kaj plej verŝajne makula aratingo ankaŭ povas interbredi kun ili). En naturo oni raportis hibridojn de la ĝendaj-aratingo kaj la orĉapa aratingo, kaj de la suna kaj la makula aratingoj[4] sed tiuj ĉi raportoj estas necertaj, ĉar adoleskaj anoj de tiuj ĉi specioj ofte aspektas kiel hibridoj. Ĉiuj aliaj el tiuj ĉi specioj estas, kiom nun sciate, alopatriaj.

Priskribo redakti

 
Sunaj aratingoj en kapteco: unu plenkreskulo (plej maldekstre) kaj tri adoleskoj

Averaĝe sunaj aratingoj pezas ĉirkaŭ 110 g kaj estas ĉirkaŭ 30 cm longaj.[5] Seksa duformismo estas nerimarkebla en tiu ĉi specio, kaj iĉoj kaj inoj estas samaj kaj je grando, kaj je koloroj de plumaro. Plenkreska birdo havas brile flavajn kapon, kolon, vazaĝon, bruston kaj flugilojn, kaj ĉe vizaĝo kaj ventro tiu ĉi koloro iĝas brile oranĝa, preskaŭ ruĝa ĉirkaŭ la oreloj. Eksteraj partoj de flugiloj estas riĉe verdaj ĝis malhele bluaj. Vosto estas olivkolora kun blua pinto. Malsupraj partoj de flugiloj estas grizecaj. Beko estas nigra kaj haŭto ĉe la kruroj kaj ĉirkaŭ okuloj malhele griza, la lasta en kapteco kun sufiĉe komfortaj kondiĉoj iĝas preskaŭ pure blanka.

Oni povas konfuzi sunan aratingon kun sufiĉe parencaj ĝendaj-aratingo kaj makula aratingo, sed la unua havas tute verdan plumaron ĉe flugiloj, dorso kaj bazo de vosto, kaj la dua verdajn makulojn ĉe la dorso kaj malpli oranĝkolorajn malsuprajn partojn de plumaro. Suna aratingo ankaŭ aspektas iom simile al kelkaj specioj de palbekaj aratingoj.

Adoleskaj sunaj aratingoj estas plejparte verdaj aŭ olivkoloraj kaj preskaŭ ne malsimilas de samaĝaj makulaj aratingoj. Distingaj flava, oranĝa kaj ruĝeca koloroj ĉe la dorso, ventro kaj kapo aperas post mudoj dum la birdo atingas maturecon.

Distribuo kaj habitato redakti

Natura arealo de suna aratingo estas relative malgranda areo en nord-eosta Sudameriko: la subŝtato Roraima en norda Brazilo kaj la plej sudaj partoj de Gujano, Surinamo kaj Franca Gujano. Vagantaj birdoj renkonteblas tra tuta Franca Gujano ĝis la marbordo. Statuso de la specio en Venezuelo estas necerta, sed ekzistas raportoj pri observoj de la birdoj en sud-eosto de la lando apud Santa Elena de Uairén. Hipoteze, la birdoj vivas en Amapá kaj nordaj partoj de Pará, sed en tiuj regionoj birdofaŭno ne estas bone priskribita. Observeblas populacioj apud Amazono en Brazilo, sed nun oni scias ke tiuj apartenas al la makula aratingo.[6]

Sunaj aratingoj plejparte troveblas en tropisaj habitatoj, sed ilia preciza ekologia niĉo restas ĝis nun relative nekonata. Ili estas observitaj en sekaj savanaj arbaroj kaj marbordaj forstoj, sed pli malfruaj esploroj sugestas ke ili preferas altecojn ĝis 1200 m ĉe la eĝoj de malsekaj arbaroj ĉe antaŭmontetoj de la Gujana Ŝildo kaj nur troviĝas en savanoj kiam ili nomadas tra ili de unu tia arbaro al la alia. Sunaj aratingoj ankaŭ observeblas en arbustaroj de baseno de Amazono, en valaj arbaroj kaj inundarbaroj ĉe marbordo. Prefere ili nestas tie kie atingeblas grandaj kvantoj de fruktarboj kaj palmoj.[7]

Konduto redakti

 
Grupo de sunaj aratingoj en Baltimora akvario, Baltimoro, Usono.

Samkiel ĉiuj aliaj aratingoj, sunaj aratingoj estas tre sociemaj kaj en naturo vivas en grandaj birdaroj de 15 ĝis 30 individuoj. Individuaj birdoj malofte apartiĝas de la birdaro, kaj izolite de ĝi uzas sian tre altan kaj laŭtan voĉon por komunikiĝi kun sambirdaranoj kaj retrovi ilin. La birdaroj kondutas relative kviete dum furaĝado, sed dum translokiĝo la birdoj estas tre parolemaj kaj bruaj. Aroj de sunaj aratingoj povas flugi grandajn distancojn po tago, ili flugas rapide kaj unudirekte. En socioj de la aratingoj ankaŭ vaste praktikiĝas neverba komunikado per vario de pozoj kaj montraj kondutoj. Anoj de la sama birdaro ripozas kaj furaĝas kune, manĝigas kaj striglas unu la alian kaj laviĝas en akvujoj dum luma tagero. Ili rapide grimpas tra arbaj kronoj uzante siajn viglajn manojn kaj fortajn, fortikajn bekojn. Ili ankaŭ povas uzi siajn manojn kiel homoj aŭ simioj por teni kaj manipuli diversajn aferojn.[8] Sunaj aratingoj prefere nestas en palmaj arbotruoj, ĉar ligno de palmo estas sufiĉe mola por ke la ino povu pligrandigi sian neston kiom necesas. Mudo kaŭzas al ili grandan malkomforton, dum mudaj periodoj ili iĝas agaciiĝemaj kaj agresemaj. Alta humideco kaj eblo naĝi en akvo malpliigas la malkomforton.

Sunaj aratingoj estas tre inteligentaj, sociemaj kaj scivolemaj birdoj kiuj bezonas konstantan intelektan kaj socian stimuladon. En kapteco ili gajnis grandan popularecon pro sia saĝeco, aktiva konduto, eblo lerni novajn kondutmanierojn kaj imiti homan parolon. Ilia konduto en naturo, tamen, ĝis nun ne estas elĉerpe studita. Krome, ekzistas ioma konfuzo inter la suna kaj la makula aratingoj, kvankam je konduto tiuj ĉi du specioj supozeble ne tre diferencas.[9]

Dieto redakti

 
Suna aratingo manĝas florojn en Bestoĝardeno de Hamilton, Hamilton, Novzelando

En naturo dieto de sunaj aratingoj konsistas ĉefe je fruktoj, beroj, semoj, nuksoj kaj ankaŭ de fojo al fojo insektoj. Ili volonte manĝas kaj maturajn kaj duonmaturojn semojn, berojn kaj fruktojn, interalie fruktojn de kaktoj kaj berojn de malpigio (Malpighia Spp.). Ekzistas raportoj pri sunaj aratingoj furaĝantaj agrokulturajn plantojn en kamparaj komunumoj apud iliaj vivareoj. Dum pariĝa sezono ili bezonas na pli da proteino, dum manĝigo de idoj na pli da karbonhidratoj kaj dum formado de ovoj la inoj bezonas kalcion.

En kapteco plej taŭga manĝigo por la sunaj aratingoj inkuluzivas herbajn semojn, fazeolojn, nuksojn, diversspecajn fruktojn (pomojn, papajojn, bananojn, oranĝojn, grapfruktojn, fragojn, frambojn, rubusojn, grosojn, ribojn, sambukojn, kratagojn, sorpojn, eglanteriojn, kukumojn kaj tomatojn), legumojn (spinacon, ĉinan brasikon, kreson, erukon, krispan brasikon, brokolon, karotojn, luzernon, pizojn, endivion kaj batatojn), leontodojn, portulakojn, ruitan maizon, semojn de sunfloro kaj mileo. Krome, oni aldonas burĝonojn de sambukarbo, saliko, kratagarbo aŭ tremolo, kaj, kiel fonton de proteino, formikovojn, tenebriajn larvojn, bolitajn ovojn, panon, negrasan fromaĝon aŭ kazeon. Por pli bona meĥanika digesto kaj ankaŭ kiel aldona fonto de kalcio iam aldoniĝas sepiaj ostoj, briketoj el kalciozaj mineraloj kiel kreto, gruzo aŭ kraŝitaj ostraj ŝeloj.[9]

Reproduktiĝo redakti

 
Paro de sunaj aratingoj en kapteco

Sunaj aratingoj estas monogamiaj. Junuloj formas parojn en la aĝo de 4–5 monatoj. Antaŭ pariĝo ili dum ioma tempo striglas kaj manĝigas unu la alian. Post seksumo, kiu ĝenerale daŭras ĝis tri minutoj, ili agas tre ame unu al la alia. Antaŭ ovoproduktado oni povas rimarki ke la ventro de la ino noteble pligrandiĝas. Sunaj aratingoj nestas en kronoj kaj arbotruoj de arboj, aparte de Maurita flexuosa palmoj. Sunaj aratingoj estas relative fekundaj kompare kun aliaj papagoj. Ilia ovaro konsistas el tri aŭ kvar ovoj, kiujn la ino povas meti dum periodo ĝis kelkaj tagoj. Se la papagoj severe malhavas kalcion, ili povas detrui kaj formanĝi siajn proprajn ovojn, sed tiaj okazoj estas relative raraj. Dum tuta kovada periodo, kiu povas daŭri inter 23 kaj 27 tagoj, la ino kovigas la ovojn, nur farante mallongajn manĝajn veturojn. La iĉo dume gardas la neston kaj agreseme atakas ĉion kion li rigardas kiel danĝeron. La idoj estas malfrumaturaj kaj eloviĝas blindaj, senplumaj kaj tute senhelpaj. Nur post ĉirkaŭ 10 tagoj ili komencas malfermi la okulojn kaj kreskigi unuajn plumojn. Ambaŭ gepatroj partoprenas en manĝigo de la idoj dum la tuta periodo kiam ili estas dependaj de siaj gepatroj, kiu daŭras de 9 ĝis 12 semajnoj. Sunaj aratingoj iĝas sekse fekundaj post ĉirkaŭ 2 jaroj kaj ilia vivdaŭro estas averaĝe inter 25 kaj 30 jaroj.[9]

Konserva statuso redakti

Multaj sunaj aratingoj vivas kaj bredas en kapteco tra tuta la mondo, sed en sia natura habitato ili iĝis endanĝeritaj pro habitatdetruo kaj amasa ĉasado kaj kaptado por plumoj aŭ por vendi kiel dombirdojn. Oni supozas ke ĉ. 800,000 da birdoj estis kaptitaj ĉiujare por tiuj celoj, kaj nun estas multe pli da sunaj konuroj en kapteco ol en naturo. En 1992 Usono konfirmis leĝaron kiu malpermesas importon de papagoj, kaj nun usonaj sunaj aratingoj estas preskaŭ ekskluzive breditaj en kapteco. En 2007 Eŭropa Unio simile malpermesis importon de iuj ajn birdoj, kaptitaj en sovaĝeco. Oni esperas ke tiaj leĝaroj forigos stimulon kapti sovaĝajn birdojn kaj haltigos malkreskon de iliaj populacioj en naturo.[10]

Antaŭe IUCN listis sunan aratingon malplej zorgiga, sed antaŭnelongaj esploroj en suda Gujano, kie ili estis antaŭe plej disvastigitaj, kaj en Brazila subŝtato Roraima montris, ke la specio iĝis tre rara kaj preskaŭ malaperis en tiuj lokoj. En Franca Gujano la papagoj observeblas, sed tre malofte. Eble ili vivas kaj bredas en la sudaj partoj de la lando kie observi faŭnon tre malfacilas, sed tio ĉi nun estas necertigita. Pro tio kaj ankaŭ pro daŭriganta kaptado kaj vendado de sovaĝaj birdoj IUCN en 2008 reklasis la specion kaj nun listas ĝin endanĝerita.[1]

Birdokulturo redakti

 
Juna ina suna artingo bredita kaj kreskita en kapteco

Pro sia bela aspekto, inteligento kaj amuza konduto suna aratingo estas populara specio de papagoj por uzi kiel dombirdoj kaj en bestoĝardenoj. Ili tamen ne estas la plej facilaj domaj papagoj. Ili estas aktivaj, scivolemaj kaj bezonas konstantan atenton. Kun homoj kiujn ili konas, sunaj aratingoj estas tre amikemaj, sed ili povas esti agresemaj kaj teritoriaj kun nekonatuloj.[11] Sunaj aratingoj estas intilegentaj kaj povas lerni multajn trukojn, ili ŝatas performi kaj ĝuas atenton. Ili kapablas reprodukti homan parolon, kvankam ne tiunivele kiel pli grandaj papagoj (kakatuoj, grizaj papagoj, amazonaj papagoj ktp). Ili ŝatas muzikon kaj ofte povas lerni kanti kaj danci. La voĉo de suna aratingo estas tre laŭta por tiel relative negranda birdo, kaj inter domaj papagoj sunaj aratingoj estas konsiderataj inter la plej bruaj. Oni atentu tion ĉi decidante ĉu ekposedi la papagon, ĉar longa kontakto kun tiom laŭta birdo povas kaŭzi sanajn problemojn kaj eĉ malordojn de aŭdkapablo, aparte en junaj infanoj.

En kapteco, kun bona dieto kaj adekvata veterinara prizorgo, sunaj aratingoj vivas inter 15 kaj 30 jaroj.[7]

La sola konata notinda kolormutacio de suna aratingo estas la tiel nomata "ruĝa faktoro" mutacio, kun kiu la normale flaveca kaj oranĝeca koloroj de plumaro iĝas anstataŭigita per la profunde ruĝa, brileco de kiu varias de okazo al okazo. Oni ankoraŭ ne multe scias pri la genetikaj kaj bioĥemiaj meĥanismoj de tiu ĉi mutacio, sed jam estas rimarkita ke ĝi ofte estas konekta kun sanaj problemoj kaj multaj "ruĝafaktoraj" birdoj mortas kelkajn monatojn post eloviĝo. Aŭtopsio de la mortintaj birdidoj montras rimarkeblajn anomalojn en disvolvo de iliaj cerboj kaj lienoj.[12]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 BirdLife International (2014). “Aratinga solstitialis”, IUCN Red List of Threatened Species 2014. Alirita 26 November 2013.. 
  2. Linnaeus, Carl. (1758) Systema naturae per regna tria naturae, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis. Tomus I. Editio decima, reformata. (latine). Holmiae. (Laurentii Salvii)., p. 824.
  3. Simpson, D. P.. (1979) Cassell's Latin Dictionary, 5‑a eldono, London, United Kingdom: Cassell Ltd.. ISBN 0-304-52257-0.
  4. Silverira, L., de Lima, F., & Höfling, E. (2005). A new species of Aratinga Conure (Psittaformes: Psittacidae) from Brazil, with taxonomical remarks on the Aratinga solstitialis complex. The Auk 122(1): 292–305.
  5. Sun Conure Parrot. PBase.com
  6. Sun Conure. Beauty of Birds.
  7. 7,0 7,1 Sun-conure-parrot. Feather me.
  8. Jayne Hardwick Sun Conure. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-09-08. Alirita 2021-03-26.
  9. 9,0 9,1 9,2 Aratinga solstialis. Animal Diversity Web.
  10. Sun conures. My conure. Arkivita el la originalo je 2019-08-06. Alirita 2021-04-18. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2021-04-18. Alirita 2021-04-18.
  11. Sun Conure. theparrotplace.co.nz
  12. The Red Factor Sun Conure Color Mutation. Alirita 5 January 2021.