Suna eklipso

eklipso de Suno far Luno

Suna eklipso (greke έκλειψις, ékleipsis - laŭvorte kovro, ombrigo) sur la tero estas astronomia evento, kiu okazas, kiam la luno por rigardanto en certa parto de la tero tute aŭ parte kovras la sunon: tie, kie la ombro de la luno trafas la teron, rigardeblas la fenomeno.

Animacio de suna eklipso la 1-an de aŭgusto 2008

Kontraste al luna eklipso, kie vere la luno iĝas malhela, la suno kompreneble plulumas. Nur parto de la tero troviĝas en ombro de la luno. Tial, analogie al la vorto "luna eklipso", fakte estus logike paroli ne pri "suna ...", sed pri "tera eklipso" (aŭ pri "sunkovrado").

Specoj de sunaj eklipsoj redakti

 
Korono dum plena suna eklipso

Laŭ la grado de kovrado eblas distingi kvar specojn de sunaj eklipsoj:

Plena suna eklipso redakti

La luno pasas ekzakte antaŭ la suno kaj komplete kovras ĝin dum mallonga tempo. Tiu tipo de eklipso por astronomoj estas la plej interesa - interalie , ĉar observeblas la suna korono; tio estas la hela gasa orbito de la suno, kiu normale estas prilumita per la helega suna lumo. Krome ĉe steloj, kiuj por rigardanto sur la tero situas preskaŭ malantaŭ la suno, mezureblas la kurbiĝo de la stela lumo pro la gravito de la suno.

Ĉar la suno estas relative granda lumilo kaj la luno estas relative malgranda objekto, la plena fazo de eklipso observeblas nur en relative eta teritorio de la tero: tiu teritorio nomiĝas "kerna ombro" kaj havas larĝon de maksimume 265 kilometroj.

Plen suna eklipso eblas nur, se la luno situas proksime de la tero kaj tial por tera rigardanto aspektas ne malpli granda ol la suno.

Ringa suna eklipso redakti

 
Ringa suna eklipso

Se aliflanke la luno troviĝas relative malproskime de la tero, kaj por tera rigardanto aspektas pli eta ol la suno, ĝi nur kovras la centron de la suno dum suna eklipso kaj ĉirkaŭe restas luma ringo.

Hibrida suna eklipso redakti

Hibrida suna eklipso komenciĝas kaj finiĝas ĉiam kiel ringa eklipso kaj dum la meza parto tre mallonge iĝas plena eklipso. Hibridaj eklispoj estas maloftaj - unu procento de ĉiuj sunaj eklipsoj apartenas al tiu ĉi kategorio. En aprilo 2005 en la orienta parto de pacifika oceano antaŭ la marbordo de Kostariko kaj Panamo okazis tia tipo de eklipso dum proksimume 30 sekundoj, kaj la sekva okazos en 2013. La fenomeno de unue ringa, meze plena kaj fine ringa eklipso eblas pro tio, ke dum la momento de la eklipso la distanco inter luno kaj tero preskaŭ ekzakte samas al la longeco de la kerna ombro de la luno: la luno do nur "pene" kovras la sunon, kaj nur dum tre mallonga tempo pro la sfera formo de la tero. La "kerna ombro" de la luno sur la tero nur ampleksas radiuson de malmultaj dekoj da kilometroj.

Parta suna eklipso redakti

 
Parta suneklipso la 20-an de marto 2015 en Oberuster, Svislando

La luno ne pasas ekzakte antaŭ la suno, sed iom supre aŭ sube, kaj tial nur parte kovras ĝin. Se ne plej granda parto de la suno kovriĝas, parta suna eklipso sur la tero per tre multaj homoj tute ne rimarkiĝas. Kompreneble ankaŭ plena suna eklipso komenciĝas kaj finiĝas per parta eklipso.

Datoj de tempe proksimaj sunaj eklipsoj redakti

dato speco de suna eklipso daŭro (*) min / s rigardebla en ja jenaj teraj regionoj
19-a de marto 2007 parta - Azio, Alasko
11-a de septembro 2007 parta - Latinameriko, Antarktiko
7-a de februaro 2008 ringa 02m12s Antarktiko, Aŭstralio, Novzelando
1-a de aŭgusto 2008 plena 02m27s Norda Ameriko, Eŭropo, Azio
26-a de januaro 2009 ringa 07m54s suda Afriko, Antarktiko, sudorienta Azio, Aŭstralio
22-a de julio 2009 plena 06m39s orienta Azio, Pacifika oceano, Havajo
15-a de januaro 2010 plena
11-a de julio 2010 plena
4-a de januaro 2011 parta
1-a de julio 2011 parta
20-a de marto 2015 plena Ferooj (en Mezeŭropo parte videbla)

(*) daŭro de tuta suna eklipso.

La plena suna eklipso de la 22-a de julio 2009 estis la plej longa de la 21-a jarcento. Teorie la centra fazo de tuta suneklipso povis daŭri 7m31s.

Vidu ankaŭ redakti