Suna kalendaro
Suna kalendaro estas tiu kalendaro kies tagoj indikas la pozicion de la Tero en ties movado de traslacio ĉirkaŭ la Suno.

Suna kalendaro en la Piazza Vecchia de Bergamo.
La kalendaroj tiel prilaboritaj havas jaron de 365 tagoj, kiu estas ampleksigita normale aldonante kroman tagon en la superjaroj.
La unua suna kalendaro estis la egipta kalendaro, post reformo kiu anstataŭis per tiu la tradician lunan kalendaron. La suna kalendaro estis adoptita poste fare de la Julia kalendaro, antaŭaĵo de la Gregoria kalendaro.
Tropikaj sunaj kalendarojRedakti
- Gregoria kalendaro
- Julia kalendaro
- Bahaa kalendaro
- Hindua kalendaro
- Kopta kalendaro
- Persa kalendaro (Jalāli kalendaro)
- Tajlanda suna kalendaro
BibliografioRedakti
- Hemerología. La ciencia de los calendarios de Wenceslao Segura González, ISBN 978-84-934263-1-6.