Sunŝipo

(Alidirektita el Sunbarko)

La sunŝipo estas simbola elemento de la egipta mitologio asociita al la ĉiutaga cicklo de la Suno kaj al la demiurgo kiu estas asociita al Reo.

Reo en sia sunŝipo.

Por la antikvaj egiptoj, la porĉiama cicklo de la sunleviĝo kaj sunsubiĝo estis komparebla al la cikloj de vivo kaj morto. Tiel, ĉiumatene la Suno naskiĝas en oriento, kreskas ĝis la zenito, maljuniĝas en okcidento, kaj poste malaperas en la regno de mortintoj, la Duato. Tiun ĉi diurnan vojaĝon, la suna dio, Reo, ĝin efektivigis sur ŝipo nomata manĝet. La elekto de ŝipo kiel transportilo estas facile komprenata en civilizo precipe ĉerivera, kie Nilo reprezentas la precipan komunikvojon kaj fonton el nutraĵoj danke al la fekundigaj inundoj, la irigacio kaj la fiŝkaptado.

La ĉiama periplo de Reo ne haltiĝas je la sunsubiro, male, ĝi komenciĝas denove. Ĉi tiun fojon li uzas alian ŝipon, nomata mesektet, en kiu li trairas la subteran mondon, kaj transiras ĝin dum la dek du horoj de la nokto por povi renaskiĝi matene. En la Duato aŭ regno de la mortintoj, li devas alfronti la kaos-fortojn, el kiuj la plej potenca reprezentanto estasla serpento Apofiso. En la ŝipo li estas akompanata de aliaj du diaĵoj kiuj, kiel Setho, helpas lin lukti kontraŭ la kaoso.

Tiu koncepto aperas en diversaj mitologio, kiaj la jenaj:

  • En la Neolitiko la petroglifoj elmontras en kelkaj kazoj, eblajn sunŝipojn.
  • La petroglifoj nordiaj de la Bronzepoko inkluzivas ŝipojn en malsamaj konstelacioj.
  • La ŝipo de Ĥufu (Keopso) el 43,6 metroj longe, estis malkovrita en la komplekso de la Granda Piramido de Gizo kaj oni kredas ke ĝi estis konstruita je la jaro 2500 a. K., ekzemplo pri la simbolismo kaj graveco de la sunŝipo por transiro al la postmorto.
  • Multaj egiptaj gedioj estas konsiderataj sunaj dioj, kiaj Reo kaj Horuso, kiuj estas bildigitaj stirante sunŝipon.
  • La ĉiela disko de Nebra ankaŭ povus montri sunŝipon.[1]

Sunbarko redakti

La sunbarko en malnova Egiptio simbolis la vojaĝon de la suno tra la ĉielo.

En Egiptio barkoj gravis por navigacio sur la Nilo; ili havis kaj socian kaj kulturan kaj kultan signifon. Tiel laŭ egipta mitologio la sundio Reo vojaĝis per sia sunbarko laŭ la ĉielarko kaj nokte trairis la akvon de la suba mondo.

Mortintaj nobeloj estis transportitaj sur barkoj en festaj procesioj trans la riveron al siaj tombejoj.

Notoj redakti

  1. Disco de Nebra. Arkivita el la originalo je 2006-02-11. Alirita 2015-09-16.