Malfermi la ĉefan menuon
Mapo de Sunda kaj Sahula Bretoj.

Geologie, Sunda Breto estas sudorienta etendaĵo de la kontinentbreto de Sudorienta Azio. La ĉefaj teramasoj sur la breto inkludas Malajan Duoninsulon, Sumatron, Borneon, Javon, Madura, Balion kaj iliajn ĉirkaŭajn pli malgrandajn insulojn [1]. Ĝi kovras areon de ĉirkaŭ 1,85 milionoj da kvadrataj kilometroj [2]. Maroprofundoj en la kontinentbreto malofte superas 50 metrojn kaj ampleksaj areoj profundas malpli ol 20 metrojn kaŭzante fortan marfondan frotadon kaj fortan tajdan frotadon [3]. Krutaj submaraj gradientoj apartigas Sundan Breton de Filipinoj, Sulaveso kaj Malgrandaj Sundaj Insuloj.

Biogeografie, Sunda Lando estas esprimo por tiu regiono de Sudorienta Azio kiu ampleksas tiujn areojn de la Azia kontinentbreto kiuj estis eksponitaj dum la lasta glaciepoko. Sunda Lando inkludas Malajan Duoninsulon sur la Azia kontinento, same kiel la grandajn insulojn de Borneo, Java, kaj Sumatro kaj la pli malgrandajn insulojn kiuj ilin ĉirkaŭas. La samaj krutaj submaraj gradientoj kiuj markas la orientan limon de Sunda Lando estas biogeografie identigitaj kiel la Linion de Wallace, nomitan laŭ Alfred Russel Wallace. Tiu linio indikas la orientan limon de la mamula faŭno de kontinenta Azio, kaj estas la limo inter la orientalisa kaj la aŭstralazia ekozonoj.

La kontinentbreto rezultis el jarmiloj da vulkana agado kaj erozio de la azia kontinenta maso, kaj la akumulado kaj firmiĝo de derompaĵoj laŭlonge de la marbordoj kiam la marniveloj altiĝis kaj malaltiĝis [4].

La maroj inter la insuloj kovras relative stabilajn praajn peneplanojn kiuj estas karakterizitaj per malalta seismo, malaltaj izostazaj gravitaj anomalioj kaj neniuj aktivaj vulkanoj kun la escepto de Sumatro, Javo, kaj Balio, kiuj ĉar ligitaj al Sunda Breto, apartenas geologie al la juna Sunda Vulkanĉena Orogeneza Sistemo (t.e., la Sunda Montaro-Sistemo)[2]. Dum glacialoj, la marnivelo malplialtiĝas, kaj grandaj vastaĵoj de Sunda Breto estas eksponitaj kiel marĉa ebenaĵo. La plialtiĝo de marnivelo dum fandiĝo-periodo estis tiel multa kiel 16 metrojn ene de 300 jaroj [5].

Sunda kaj Sahula bretoj dum la Plejstoceno.

Nuntempaj marniveloj enakvigas la plejstocenan Molengraaf-riverosistemon - tri vastaj enakvigitaj riversistemoj kiuj drenis multon de Sunda Lando, dum la lasta glacieja maksimumo antaŭ 18 000 ĝis 20 000 jaroj [6].

Ĝenerale, la praaj riveroj estas etendaĵoj de nuntempaj riversistemoj kaj estas troveblaj sekvante topografiajn malaltaĵojn malsupren-deklive. Dum la plej sekaj el la plejstocenaj epokoj la basenoj, formantaj okcidentan Borneon kaj la plimulton de Sumatro, malpleniĝis tra la Granda Sunda Rivero kiu ekestis inter Belitung-Insulo kaj Borneo fluanta nordorienten inter Norda kaj Suda Natuna-Insuloj [7]. Norda Javo kaj suda Borneo malpleniĝis orienten inter suda Borneo kaj Javo [8].

En la oriento de Sunda Breto estas Sahula Breto. Apartigante tiujn du regionojn de malprofundaj maroj estas Wallacea, kiu ampleksas Sulaveson kaj la milojn da pli malgrandaj insuloj konstituantaj Malgrandajn Sundajn Insulojn kaj Molukojn. Ene de Wallacea troviĝas iuj el la plej profundaj maroj en la mondo kun profundoj kiuj atingas 7 000 metrojn. Pasante inter Balio kaj Lomboko, kaj Borneo kaj Sulaveso, Wallacea estas markita per transirozono de flaŭro kaj faŭno unue priskribitaj far Alfred Russel Wallace [4]. La komplika historio de insuloformado sur Sunda Breto kaj la ŝanĝiĝintaj terpontoligoj kun kontinenta Sudorienta Azio kondukis al alta grado de endemiismo kaj al lokaj distribuado-nekontinuecoj, diskutitaj ĉe "Sunda Lando", la biogeografia provinco kiu rezultis el tiuj ŝanĝoj.

La elmetado de Sunda Breto dum tutmondaj marniveloŝanĝoj havas efikojn sur la osciladado de El-Ninjo [9].

W. Earle en 1845 estis la unua kiu priskribis la ĝeneralajn ecojn de Sunda kaj Sahula Bretoj, kiujn li nomis "Great Asiatic Bank" (Granda Azia Benko) kaj "Great Australian Bank" (Granda Aŭstralia Benko) respektive [10].

ReferencojRedakti

  1. angle Zvi Ben-Avraham, "Structural framework of the Sunda Shelf and vicinity" Structural Geology (January 1973) abstract; MONK, K.A.; Fretes, Y., Reksodiharjo-Lilley, G.. (1996) The Ecology of Nusa Tenggara and Maluku. Hong Kong: Periplus Editions Ltd., p. 10. ISBN 962-593-076-0.
  2. 2,0 2,1 angle van Bemmelen, R.W. (1949). The Geology of Indonesia. Vol. IA: General Geology of Indonesia and Adjacent Archipelagoes. Martinus Nijhoff, The Hague, 723 pp.
  3. angleTOMASCIK, T; Mah, J.A., Nontji, A., Moosa, M.K.. (1996) The Ecology of the Indonesian Seas – Part One. Hong Kong: Periplus Editions Ltd., p. 74. ISBN 962-593-078-7.
  4. 4,0 4,1 angle MONK, K.A.; Fretes, Y., Reksodiharjo-Lilley, G.. (1996) The Ecology of Nusa Tenggara and Maluku. Hong Kong: Periplus Editions Ltd., p. 10. ISBN 962-593-076-0.
  5. angle Till Hanebuth, Karl Stattegger and Pieter M. Grootes, "Rapid Flooding of the Sunda Shelf: A Late-Glacial Sea-Level Record", Science 288 12 May 2000:1033-35.
  6. angle TOMASCIK, T; Mah, J.A., Nontji, A., Moosa, M.K.. (1996) The Ecology of the Indonesian Seas – Part One. Hong Kong: Periplus Editions Ltd., p. 580–581. ISBN 962-593-078-7.
  7. angle Tjia, H.D. (1980). The Sunda Shelf, Southeast Asia. Z. Geomorph. 24: 405-427. (23.3.6)
  8. angle WHITTEN, T; Soeriaatmadja, R. E., Suraya A. A.. (1996) The Ecology of Java and Bali. Hong Kong: Periplus Editions Ltd, p. 118. ISBN 978-9625938882.
  9. angle Andrew B. G. Bush and Richard G. Fairbanks, "Exposing the Sunda shelf: Tropical responses to eustatic sea level change", Journal of Geophysical Research 108 (2003).
  10. angle Earle, W. (1845). On the physical structure and arrangement of the Indonesian Archipelago. Journal of the Geographical Society of London 15: 358:365

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti